Stefan Löfven
Stefan Löfven | ||
---|---|---|
prezidanto | ||
![]() Stefan Löfven en septembro 2014
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Kjell Stefan Löfven | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo | |
Religio | luteranismo [#] | |
Lingvoj | sveda lingvo • angla lingvo [#] | |
Loĝloko | Sager House [#] | |
Ŝtataneco | Svedio [#] | |
Alma mater | Universitato de Umeå [#] | |
Partio | Socialdemokratia partio de Svedio | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Karl Hedberg [#] | |
Edz(in)o | Ulla Löfvén [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • veldisto • sindikatisto [#] | |
Aktiva en | Stokholmo • Örnsköldsvik [#] | |
ĉefministro de Svedio | ||
Dum | 3-a de oktobro 2014 - nun | |
Antaŭulo | Fredrik Reinfeldt | |
Partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio | ||
Dum | 2012 - nun | |
Antaŭulo | Håkan Juholt | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kjell Stefan LÖFVEN [ste:fan leve:n] (naskiĝis la 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj gvidanto de la socialdemokratia partio de Svedio ekde 2012. Antaŭe li estis de 2006 ĝis 2012 estro de IF Metall, unu el la plej grandaj sindikatoj de Svedio.
Löfven estis kandidato por ĉefministro en la svedia parlamenta elekto la 14-an de septembro 2014. Lia partio gajnis plej multajn voĉojn, kaj la 2-an de oktobro 2014 li estis elektita de la svedia parlamento kiel nova ĉefministro de Svedio post Fredrik Reinfeldt. Li gvidas koalician registaron kune kun la ekologia partio Miljöpartiet. La registaro havas nur malfortan bazon en la parlamento. La du koaliciaj partioj kune nur havas minoritaton de voĉoj en la parlamento kaj devas klopodi ricevi subtenon ankaŭ de aliaj parlamentaj partioj. En la registaro inter alie ankaŭ de la 14-a de septembro 2014 ĝis la 13-a de aŭgusto 2016 oficis kiel ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo la devene bosna Aida Hadžialić, kiu tiam estis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.
|