Gérard Larcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Larcher.
Gérard Larcher
Gérard Larcher
Gérard Larcher, en 2011.

Oficanta
Funkcio akceptita:
1-a de oktobro 2014
Antaŭulo Jean-Pierre Bel

En funkcio:
1-a de oktobro 2008 – 1-a de oktobro 2011
(3 jaroj)
Venanta post Christian Poncelet

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
1-a de oktobro 2007
En funkcio:
2-a de oktobro 1986 – 30-a de aprilo 2004

En funkcio:
31-a de majo 2005 – 15-a de majo 2007

En funkcio:
31-a de marto 2004 – 31-a de majo 2005

Naskiĝo 14-a de septembro 1949
en Flers (Orne)
Nacieco Francio Franca
Politika partio RPR, UMP
Sidejo Petit Luxembourg (Parizo)
Profesio Bestokuracisto
Religio Protestantismo
v  d  r
Information icon.svg

Gérard Larcher, naskiĝinta la 14-an de septembro 1949 en Flers (Orne), estas franca politikisto, prezidanto de la Senato de 2008 en 2011 kaj ekde 2014.

Membro de la RPR, li estis elektita urbestro de Rambouillet en 1983, tri jarojn poste, senatano de Yvelines. Vicprezidanto de la Senato de 1997 en 2001, li prezidis la komisionon pri ekonomiaj aferoj de 2001 ĝis sia nomumo, en 2004, al la 3-a registaro Raffarin, komisiita pri laborrilatoj; renomumita al la registaro Villepin, li estis, tiam, ministro delegita pri dungado ĉe Jean-Louis Borloo.

Elektita kandidato de la frakcio UMP kontraŭ Jean-Pierre Raffarin, li estis elektita prezidanto de la Senato la 1-an de oktobro 2008. Dum sia mandato, li kondukis sufiĉe grandan reorganizon de la institucio. Kandidato post sukcedi sin en 2011, post la venko de la maldekstro en la senatanaj balotoj, li estis venkita de la socialisto Jean-Pierre Bel.

La 1-an de oktobro 2014, sekve de parta senata renovigo profita al la dekstro, li refariĝis prezidanto de la Senato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Originoj, familio kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Li kreskis en katolika familio, kun patro posedanto de teksaĵentrepreno, ĉevalbredisto kaj urbestro de vilaĝo de la departemento Orne, Saint-Michel-des-Andaines[1],[2].

Gérard Larcher konvertiĝis poste al protestantismo edziĝante, por la dua fojo al Christine Weiss, dentisto kirurgino, luterana infanaĝa amikino, kun kiu li havis tri infanojn[3].

Bestokuracisto[redakti | redakti fonton]

Gérard Larcher estis bestokuracisto, faka pri ĉevaloj, dum 14 jaroj[4]. Li laboris, de 1974 en 1979, en la rajdista teamo de Francio, kiun li kondukis okaze de ties venko en la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo (Kanado)[5]. Li estis poste korespondanto de la internacia federacio pri rajdaj sportoj, ĝis en 1983[6]. Li ĉesigis sian profesian agadon post elektiĝo kiel senatano.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

De Rambouillet al la Senato[redakti | redakti fonton]

Gérard Larcher aliĝis al la RPR okaze de ties kreo, en 1976. Proksima al Charles Pasqua, li eniris en la jardeko de 1990 la politikan estraron, poste la politikan komitaton de la gaŭlisma partio[2].

Elektita urbestro de Rambouillet sekve de la municipaj balotoj de 1983 en kiu li kontraŭis Christine Boutin, li estis konstante reelektita, ricevante ĝis 71 % de la voĉoj ekde la 1-a balotvico de la municipaj balotoj de 2001[7]. Li forlasis tiun postenon de urbestro profite al sia unua vicurbestro Jean-Frédéric Poisson, okaze de sia nomumo al la registaro en 2004, la procento de senlaboreco en Rambouillet estas sub 5 %[7].

De 1985 en 1992, li estis regiona konsiliano de Francilio[8].

Li estis elektita senatano de Yvelines la 28-an de septembro 1986. Reelektita la 24-an de septembro 1995, li okupis gravajn oficojn en la Senato: sekretario de 1989 ĝis 1995, vicprezidanto de 1997 ĝis 2001, prezidanto de la komisiono pri ekonomiaj aferoj kaj plano de 2001 ĝis 2004. Li estis ankaŭ raportanto de la faka komisiono komisiita pri ekzameno de la direkta leĝo pri teritoria aranĝo kaj evoluigo en 1994[9].

Ministro de la prezidento Jacques Chirac[redakti | redakti fonton]

Gérard Larcher estis ministro komisiita pri laborrilatoj en la registaro Raffarin 3-a (2004-2005), poste ministro delegita pri dungado, laboro kaj profesia integriĝo de la junuloj en la registaro Villepin (2005-2007). Li estis tiam agnoskita kiel aŭskulta kaj kompromisa homo, longtempe partoprenanta an la traktadoj kun la sociaj partneroj, al kiuj li estis proksima[2],[5]. Laŭ Jean-Christophe Le Duigou, reganto de la sindikato CGT, li estis « unu el la malplej malbonaj ministroj pri laboro […] ekde longtempe »[10].

Li refariĝis urbestro de Rambouillet en junio 2007, post la municipaj balotoj de 2008, en kiuj lia listo ricevis 57,7 % de la voĉoj en la unua balotvico[11].

Post rifuzo de posteno de ministro pri agrikulturo proponita de Nicolas Sarkozy[12], li refariĝis senatano la 1-an de oktobro 2007, sekve de la demisio de la senatanino Adeline Gousseau, kiu estis anstataŭinta lin post ties nomumo kiel ministro[13].

Regule konsultita pri sociaj temoj de la prezidanto Sarkozy[10], li prezidas la specialan komisionon pri ekonomimodernigo ekde junio 2008[14].

Unua mandato de prezidanto de la Senato[redakti | redakti fonton]

Gérard Larcher kun la prezidanto de la Federacio de Rusio, Dmitrij Medvedev, la 2-an de marto 2010.

Okaze de interna baloto organizita de la frakcio UMP la 24-an de septembro 2008, Gérard Larcher estis elektita kandidato de la frakcio UMP por la prezidanteco de la Senato per 78 voix kontraŭ 56 al Jean-Pierre Raffarin kaj 17 al Philippe Marini[15]. Li estis elektita prezidanto de la Senato la 1-an de oktobro 2008 per 173 voĉoj, kontraŭ 134 al Jean-Pierre Bel (SOC), 19 al René Garrec (UMP) kaj 2 al Jean-Pierre Raffarin (UMP)[16]. En sia enoficiĝa parolado, la nova prezidanto de la Supra Ĉambro deklaris voli « fari de tiu institucio la domon de la lokaj elektitoj kaj de la teritoriaj kolektivumoj », bedaŭrante ke ĝi estas kritikata « per karikaturoj kaj reduktitaj informoj »[17].

La 18-an de novembro 2008, li anoncis redukton de 30 % de siaj enspezoj, same kiel de tiuj de la tri kvestoroj de la Senato[18]. Laŭ L'Express, la asistantaro de Gérard Larcher reduktis siajn elspezojn je 44,45 % en 2009[19]. Dum sia mandato, li kondukis la plej gravan reorganizon de la Senato ekde 1958 reformante aparte la sistemon de enspezoj, pensioj kaj privilegioj de la senatanoj (fino de la dikaj pensioj kaj konstruaĵpruntoj je 0 %, redukto de la aŭtaro, nuligo de la 2-a ofica partamento de la prezidanto de la Senato)[20],[21]. En julio 2011, li gratulis sin por esti la unua prezidanto de la Supra Asembleo, kiu ne petis de la ŝtato altigon de la buĝeto de la Senato.

Per la senatanaj balotoj de 2011, duono de la Senato estis renovigita; la maldekstro akiris absolutan plimulton, per 177 seĝoj kontraŭ 171 al la dekstro kaj dekstra centro[22]. La 1-an de oktobro 2011, kandidato por la prezideco de la Senato, kun 134 voĉoj, li estis venkita de la socialisto Jean-Pierre Bel .

Sur la benkoj de la opozicio[redakti | redakti fonton]

Gérard Larcher tiam eniris la komisionon pri eksterlandaj aferoj, defendo kaj armeoj. La 28-an de februaro 2012, li estis nomumita al la administra konsilio de la nacia bieno de la kastelo de Chambord; la morgaŭon, okaze de Konsilio de la Minstroj, li estis nomumita prezidanto de tiu konsilio[23],[24].

Dua mandato de prezidanto de la Senato[redakti | redakti fonton]

Okaze de la senatanaj balotoj de 2014, duono de la Senato estis renovigita; la dekstro kaj la dekstra centro regajnis absolutan plimulton.

Gérard Larcher estis elektita, la 30-an de septembro 2014, per 80 voĉoj, kandidato de la frakcio UMP por la prezideco de la Senato, fronte al du kandidatoj, kiujn li jam alfrontis en 2008: Jean-Pierre Raffarin (56 voĉoj) kaj Philippe Marini (7 vocoj)[25]. La 1-an de oktobro 2014, en la unua balotvico, li eliris la unua per 145 voĉoj, antaŭ la socialisto Didier Guillaume, la centristo François Zocchetto, la komunisto Éliane Assassi, la diversmaldekstrulo Jacques Mézard, la ekologiisto Jean-Vincent Placé kaj la centristo Nathalie Goulet. Per la dua balotvico, li estis elektita prezidanto de la Senato per 194 voix kontraŭ 124 al Didier Guillaume, 18 al Éliane Assassi kaj unu al Philippe Marini[26]. Gérard Larcher tiel ricevis kelkajn voĉojn pliajn ol la tuta nombro de la senatanoj el UMP kaj centristoj. Por la unua fojo en la historio de la Senato, iu senatano estas elektita al la prezideco de la Supra ĉambro dufoje sed nesinsekvaj.

En januaro 2015, sekve de deklaro de la prezidanto de la Nacia Asembleo, Claude Bartolone, kiu kontraŭis la ekziston de la Senato, Gérard Larcher anoncis ĉesigon de sia kunlaboro kun li en la komisio pri la sento aparteni al la nacia konfidita de François Hollande post la atencoj de la 7-a, 8-a kaj 9-a de januaro en Francio. La amasinformiloj tiam reparolas pri la malnova debato rilata al la fino de la duĉambrismo, kiam Gérard Larcher ricevas apogon de preskaŭ ĉiuj senatanoj[27].

Detalo de mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

En la registaro[redakti | redakti fonton]

En la Senato[redakti | redakti fonton]

Lokaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Mandatoj civilaj[redakti | redakti fonton]

premioj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruno Jeudy. « Gérard Larcher, pasio por ĉevaloj », Le Figaro, la 18-an de aŭgusto 2009.
  2. 2,0 2,1 2,2 « PORTRETO - Gérard Larcher, gaŭlisto, kiu “malsekigas sian ĉemizon” », Le Point, la 23-an de septembro 2008.
  3. « Gérard Larcher per skanilo », L'Express, 1-a de februaro 2007.
  4. « Gérard Larcher: savi la kamparan Francion ! », Valeurs actuelles, la 1-an de aprilo 2010.
  5. 5,0 5,1 Marc André. « La retoj de Gérard Larcher », L'Expansion, la 1-an de decembro 2006.
  6. « Biografio de Gérard Larcher », Le Nouvel Observateur, la 18-an de marto 2009.
  7. 7,0 7,1 « Le reĝo Gérard », L'Express, la 1-an de februaro 2007.
  8. « Gérard Larcher (preskaŭ) prezidanto de la Senato », L'Express, la 24-an de septembro 2008.
  9. « Eltiraĵo de la nomtabelo 1994 » de Gérard Larcher, en la interretejo de la Senato.
  10. 10,0 10,1 « La Senato en la stomako », Libération, la 2-an de oktobro 2008.
  11. Rezultoj de la municipaj balotoj de 2008, ministerio pri enlandaj aferoj, 2008.
  12. « Gérard Larcher. Trnaspartia senatano », Le Télégramme de Brest, la 17-an de aŭgusto 2008.
  13. « La slipo de la senatano Larcher en la interretejo de la Senato »
  14. « Speciala komisiono komisiita pri ekzameno de la leĝprojekto n° 398 (2007-2008) pri ekonomimodernigo », en la interretejo de la Senato.
  15. « Prezideco de la Senato: Larcher venkis en la interna baloto de UMP », Le Figaro, la 24-an de septembro 2008.
  16. « Gérard Larcher, nova prezidanto de la Senato », Le Figaro, la 1-an de oktobro 2008.
  17. « Kunsido de la 1-a de oktobro 2008 (kompleta raporto de la debatoj) », oficiala interretejo de la Senato
  18. « Larcher reduktas la vivnivelon de la Senato », Les Échos, la19-an de novembro 2008.
  19. « Senata rigoro », L'Express, la 13-an de septembro 2009.
  20. « La Senato reduktas la nombron de siaj direkcioj kaj servoj », gazetarsciigo de AFP, la 13-an de julio 2010.
  21. « Gérard Larcher, la “Puriga S-ro” de la Senato », France-Soir, la 21-an de julio 2011.
  22. « UMP klarigas sian malvenkon en la Senato per siaj partiĝoj », Le Monde, la 26-an de septembro 2011.
  23. Krug, François (februaro 2012). “Larcher, eksa prezidanto de la Senato, surteiĝis al la kastelo de Chambord”, Rue89. Alirita la 1-an de marto 2012.. 
  24. Dekreto de la 28-a de februaro 2012 pri nomumo al la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord, n° 51 de la 29-a de februaro 2012, p. 3874-a, teksto n° 54.
  25. « Gérard Larcher faras decidan paŝon al la prezideco de la Senato », Le Figaro, la 30-an de septembro 2014.
  26. « Gérard Larcher refariĝis prezidanto de la Senato », Le Figaro, la 1-an de oktobro 2014.
  27. http://www.leparisien.fr/politique/le-torchon-brule-entre-gerard-larcher-et-claude-bartolone-29-01-2015-4489491.php
  28. Dekreto de la 31-a de marto 2004 pri konstsigo de la registaro
  29. Dekreto de la 2-a de junio 2005 pri la konsistigo de la registaro
  30. Christophe Gendry, Chambord: Ĉu Gérard Larcher restos prezidanto ?. La Nouvelle République, la 2-an de oktobro 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]