Nicole Fontaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nicole FONTAINE [niKOL fonTEN], naskita je la 16-a de januaro 1942, estas franca politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento. Jam de 1984 ŝi estis unu el ties vicprezidantoj. Ŝi estas ano de la Eŭropa Popola Partio.

De 1999 ĝis januaro 2002 ŝi estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Je tiu tempo ŝin anstataŭis Pat Cox de la Eŭropa Liberala, Demokratia kaj Reforma Partio, kiel antaŭe interkonsentite inter tiuj du partioj. En 2001, ŝi gajnis premion (nur akceciton) de la "carpette anglaise" pri ŝia malmodera uzado de la angla lingvo en la Eŭropa Parlamento.

De junio 2002 ŝi estas asociita ministro pri industrio en la franca ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio.

Antaŭulo:
José Maria Gil-Robles
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
1999–2002
Posteulo:
Pat Cox