Pat Cox
Pat Cox | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1952 (70-jara) en Dublino | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Irlando [#] | ||||
Alma mater | University of Limerick • Kolegio Triunuo [#] | ||||
Partio | Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
Laborkampo | politiko • ĵurnalismo [#] | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pat COX [pet KOKS], (irlande: Pádraig Mac an Choiligh) naskita je la 28-a de novembro 1952 en Dublino, estas irlanda politikisto.
De 2002 ĝis 2004 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

Cox en 1985 estis inter la fondintoj de la liberalisma irlanda partio Progressive Democrats (progresemaj demokratoj) kaj iĝis ties ĝenerala sekretario.
En 1989 li iĝis deputito en la Eŭropa Parlamento. Ek de 1992 li ankaŭ estis irlanda parlamentano.
Post reelektoj en la Eŭropan Parlamenton en 1994 kaj 1998 li iĝis frakciestro de ELDR. Laŭ interkonsento inter tiu partio kaj Eŭropa Popola Partio li en januaro 2002 anstataŭis Nicole Fontaine kiel prezidanto de la parlamento.
Por la nova parlamento de 2004 li ne kandidatis.
Je la 20-a de majo 2004 li estis distingita per la Karola Premio de urbo Aachen.
Antaŭulo: Nicole Fontaine |
Prezidanto de la Eŭropa Parlamento 2002–2004 |
Posteulo: Josep Borrell |