Kastelo de Chambord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chambord.
Koordinatoj: 47°36′59″N 1°31′01″E  /  47.61639°N, 1.51694°O / 47.61639; 1.51694 (Kastelo de Chambord)
Kastelo de Chambord
(Château de Chambord)
kastelo
ChateauChambordArialView01.jpg
Orienta flugvido al la kastelo.
Lando Francio
Malnova provinco
de Francio
Orleanio
Departemento Loir-et-Cher
Komunumo Chambord
Regiono Centro-Valo de Luaro
Koordinatoj 47°36′59″N 1°31′01″E  /  47.61639°N, 1.51694°O / 47.61639; 1.51694 (Kastelo de Chambord)
Arkitekto neniu certeco
Stilo Renesanca
Konstrukomenco 1519
Klasado Emblemo historia monumento Klasita MH (1840)
Informoj en la listo de la monda heredaĵo de UNESKO angle kaj france
Natura 2000
Origina posedanto Reĝlando de Francio
Nuna posedanto Franca Respubliko
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Château de Chambord
Retpaĝo: http://www.chambord.org

La kastelo de Chambord estas franca kastelo situanta sur la komunumo Chambord, en la departemento Loir-et-Cher en la regiono Centro-Valo de Luaro.

Konstruita meze de la plej vasta ĉirkaŭbarita arbara parko en Eŭropo (proksimume 50 km2 ĉikaŭata per muro longa je 32 km), ĝi estas la plej vasta el la luarkasteloj. Ĝi profitas je plezurĝardeno kaj ĉasparko klasitaj historiaj monumentoj[B 1].

Sur tiu loko estis unue feŭda teramaso[B 2], poste la malnova kastelo de la grafoj de Blois. La origino de la nuna kastelo datiĝas de la 16-a jarcento kaj de la reĝo de Francio Francisko la 1-a, kiu superzorgis ĝian konstruadon ekde 1519[B 3].

La kastelo kaj ties parko ricevis plurajn premiojn : enskribo en la monda heredaĵo de Unesko en 1981[1] ; klasita ekde 2000 en la natura regiono de Valo de Luaro inter Sully-sur-Loire kaj Chalonnes-sur-Loire[2] kaj en la reto Natura 2000 en 2006. Ĝi estas ankaŭ klasita sur la 1-a listo de historiaj monumentoj en Francio en 1840[B 4], estas agnoskita ŝtata organizaĵo kun industria kaj komerca karaktero (EPIC) ekde 2005[D 1] kaj estas unu el la membroj de la reto de la eŭropaj reĝaj rezidejoj[3].


Geografio[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas en la natura regiono de Sologne, sur kurbo de la rivero Cosson[C 1], eta alfluanto al la rivero Beuvron[C 2], mem alfluanto al Luaro[C 3].

Ĝi situas je 14 km oriente de Blois, je 47 km sudokcidente de Orléans kaj je 164 km sud de Parizo, sur la teritorio de la komunumo Chambord[4], en la arondismento Blois, la departemento Loir-et-Cher kaj la regiono Centro-Valo de Luaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La blazono de la grafoj de Blois

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Chambord estis loko de kastelo ekde la fino de la Frua Mezepoko en la 10-a jarcento[G 1]. Tiam ĝi temis pri fortika kastelo por la grafoj de Blois[H 1]. Teobaldo la 6-a kaj ties vidvino tie subskribis ĉartojn fine de la 12-a jc kaj komence de la 13-a jc[5].

Kiel ĉiuj posedaĵoj de la grafoj de Blois, la kastelo de Chambord iris de la domo Châtillon, al tiu de la dukoj de Orleano en 1397, antaŭ ol esti alligita al la reĝlando Francio kiam Ludoviko de Orleano fariĝis Ludoviko la 12-a en 1498[6].

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Portreto de Francisko la 1-a, pentrita de Jean Clouet en ĉ. 1525

16-a jc, komenco de konstruado. La ĵuro de Francisko la 1-a[redakti | redakti fonton]

En 1516, Francisko la 1-a, reĝo de Francio ekde 1515, aŭreolita per sia venko en Marignan, decidis la konstruadon de palaco al sia gloro, bordere de la ĉasaĵabunda arbaro de Chambord. La deziro de la reĝo estis starigi novan urbon en Romorantin, kaj en Chambord grandan konstruaĵon laŭ platonisma stilo.

En 1519, malfermiĝis sur la loko de Chambord la laborejo de grandega arkitektura kreaĵo, kiu devis utili ankaŭ kiel ĉasrezidejo, anekse de la kastelo de Blois.


17-a jc, la fino de la projekto de Francisko la 1-a[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo pri la kastelo kaj ties bieno farita en 1722 de Pierre-Denis Martin

Ludoviko la 13-a, iris nur dufoje al Chambord. La 1-an fojon en 1614, kiam li estis 13-jara. Poste en 1616, kiam li revenis de Bordeaux kun la nova reĝino Anna de Aŭstrio[7].

Ekde 1639 la kastelo estis okupita de la frato de la reĝo ekzilita en Blois-io.

Necesis atendi la ekreĝadon de Ludoviko la 14-a por vidi la finon de la projekto de Francisko la 1-a.

18-a jc, gravaj gastoj kaj registoj[redakti | redakti fonton]

La 10-an de decembro 1700, la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a vizitis la kastelon kun la dukoj de Berio kaj de Burgonjo[H 2].

La reĝo Ludoviko la 15-a, gastigis tie sian bopatron Stanislao la 1-a (Stanislas Leszczynski), reĝo de Pollando ekjzilitan, inter 1725 kaj 1733.

Gravuraĵo montranta la sudan fasadon de la kastelo farita de Georges Louis Le Rouge en 1749

La kastelo restis sengasta dum 12 jaroj, poste la 25-an de aŭgusto 1745, Ludoviko la 15-a donacis ĝin al la marŝalo de Saksio, kiu fariĝis ĝia dumviva guberniestro, kun 40 000 pundoj da enspezoj. Li tie loĝis ekde 1748 kaj tie mortis la 30-an de novembro 1750.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo montranta la nordan fasadon de la kastelo en ĉ. 1860

19-a jc, privata loĝejo[redakti | redakti fonton]

Sub la Unua Imperio, la imperiestro Napoleono la 1-a decidis krei en la kastelo domon por la filinoj de titoluloj de la Honora Legio, en 1805, sed tiu decido neniam plenumiĝis.

En 1821, la bieno de Chambord estis akitita per nacia subskripcio, por esti donita al la juna Henriko de Artois, duko de Bordeaux, naskiĝinta la antaŭan jaron, sep monatojn post le murdo de lia patro, la duko de Berio[8].

20-a jc, la nacia bieno de Chambord[redakti | redakti fonton]

La norda fasado de la kastelo de Chambord

En 1981, la bieno estis klasita kiel monda heredaĵo de Unesko.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Plano montranta la originan projekton de la kastelo, sen posta aldono de la aloj kaj de la ĉirkaŭkonstruaĵo. La origina konstruaĵo staras ĉirkaŭ la centra duhelica ŝtuparo, punkto de centra simetrio. Ĉiu nivelo konsistas el kvar samaj loĝejoj, tiel, se oni turnas la konstruaĵon je 90°, ĝi aspektus senŝanĝa. Loĝejo por gastigi senjoron, ties familion kaj ties servantoj, estis konstruita per renkontiĝo de cirklo kun kvadrato. Fine, la tuta kastelo (estonta ĉefturo) enskribiĝas en ortograma formo kun la centra ŝtuparo kiel unuo.
Vido al la tegmentoj kaj kamentuboj. Vi rimarkos la aksan nesimetrion de la fasado de la ĉefturo.
Vido al la tegmento de Chambord
Duhelica ŝtuparo
Hipotezo de restarigo de la origina projekto : apliko de la rotacia plano sur la loko de la nuna ĉefturo, kun aldono de la trioblaj pordoj priskribitaj de la ambasadoro de Portugalio en ĉ. 1541 kaj forigo de malfrua luko[9].
La duhelica ŝtuparo de Chambord (vido malsupren el la centro de la ŝtuparoj)

Elpensita laŭ la mezepoka modelo de la fortikaj kasteloj kun ties ĉirkaŭbaraĵo kaj ties dikaj angulaj turoj, ĝi vere inspiriĝis de la gotika stilo (ornamado de la altaj partoj, kiuj impetas al ĉielo kun la kamenoj kaj la ŝtuparaj turetoj), sed ĝi montras tre apartan vizaĝon, kiu estigas ĝin unu el la ĉefaj arkitekturaj artaĵoj de la Renesanco : 156 metroj da fasado, 426 ĉambroj, 77 ŝtuparoj, 282 kamenoj kaj 800 skulptitaj kapiteloj[10].

Parko kaj arbaro[redakti | redakti fonton]

La parko de la kastelo malfone, antaŭ la arbaro fone

La parko de Chambord estis parto de la reĝa projekto de Francisko la 1-a. Li estis komencita malpli ol kvin jaroj post la komenco de la kastelo, por konsistigi arboplenan ĉirkaŭbarejon por ĉasadoi kaj ĉasaĵkonservado, kiel en plej multaj grandaj kasteloj de la 15a-16a jc. Ĝi estas tute originala, pro sia nekutima vasteco, ĝi estas la plej granda parko ĉirkaŭbarita per muro en Francio, kaj pro la centra pozicio de la kastelo mee de la bieno.

La nacia bieno de Chambord kovras nun 5 440 ha, el kiuj 1 000 ha estas malfermitaj al la publiko, kio estigas ĝin la plej granda ĉirkaŭbarita arbara parko en Eŭropo[11].

Klasado[redakti | redakti fonton]

La bieno estas plurfoje klasita :

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Observejoj situantaj laŭlonge de la ĉefa vojo ebligas observadon al la faŭno.

La ruĝa cervo kaj la apro estas la emblemaj bestoj de la arbaro de Chambord, en kiu estas ankaŭ korsikaj muflonoj enkondukitaj en la ĉirkaŭbarujo el muflonoj de Korsiko, de la Ĝardeno de la Plantoj de Parizo, de zoologia parko de Vincennes kaj de la eksa Ĉeĥoslovakio[12].

El la faŭna rezervujo de la arbaro de Chambord, cervoj[13] kaj muflonoj[12] estis prenitaj por reenkonduko sur novaj teritorioj.


Pri birdoj, la loko estas privilegia loko tiom en reprodukta periodo, kiom en migra periodo aŭ por nestaj specioj. La sekvantaj specioj estas observeblaj en la reprodukta periodo : fiŝaglo, serpentaglo, botaglo, griza pego mezgranda buntpego, nigra pego, malgranda botaŭro, alciono, kaprimulgo, arbalaŭdo, Purpura silvioruĝdorsa lanio[F 1].


Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La protektita areo konsistas el 57 % da decidufoliaj arboj kaj ĝis 20 % da rezinarboj. Ankaŭ aliaj specioj nacinivele protektitaj staras sur la loko kiaj rondfolia drozero, alisma damasonio, unuflora litorelo, globulifera pilulario, pulikarioGratiolo[F 2].

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Cosson en Chambord

La rivero Cosson trairas la teritorion de oriento okcidenten.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La komitato de la prezidentaj ĉasadoj, kiu regas la ĉasadoj dependantaj de la bienoj de la prezidanto de la Respubliko, organizis en Chambord ĉastagojn donacitaj je la nomo de la prezidanto de la Franca Respubliko al ties invititoj[D 2].

La federacia kanceliero de Germanio, Helmut Kohl, kaj la prezidanto de la Franca Respubliko, François Mitterrand, tie diskutis la 28-an de marto 1987 en la kastelo de Chambord, pri harmoniigo de la eŭropa pozicio pri armado[D 3].

Princo Karlo kaj ties edzino Lady Diana vizitis la kastelon la 9-an de novembro 1988 okaze de oficiala vizito[D 4].


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Turismo : vizitoj de la kastelo, de la parko kaj de la arbaro.


Administrado[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Domaine national de Chambord Logo.svg
Emblemo de la nacia bieno de Chambord

La tuta vilaĝo apartenas al la franca ŝtato [D 5].


De 2006, flugo super la kastelo de Chambord estas malpermesita je alteco malpli ol 400 m (kompare al la marnivelo), kaj en radiuso de 900 m proksimume.

Komisaroj pri la aranĝo de la bieno[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970, sub prezidado de Georges Pompidou, la ŝtato nomumas iun supran ŝtatoficiston al la posteno "komisaro pri aranĝo de Chambord"[14].

La sinsekvaj komisaroj pri aranĝo de la bieno estas :

La posteno komisaro pri aranĝo de la bieno malaperis kun la kreo de EPIC en 2005.

Ŝtata organizaĵo kun industria kaj komerca karaktero (EPIC)[redakti | redakti fonton]

Sekve de la kreo de la EPIC, prezidanto de la administra konsilio kaj direktoro estas nomumitaj.

Prezidantoj de la administra konsilio de la EPIC[redakti | redakti fonton]

La sinsekvaj prezidantoj de la administra konsilio de la EPIC estas :

Direktoroj de la EPIC[redakti | redakti fonton]

  • De 2004 ĝis 2009 : Philippe Martel[17] ;
  • De 2010 : Jean de Haussonville[18]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sur la 2-a etaĝo de la kastelo situas la muzeo pri ĉasado kaj naturo ekde 1971[19].


Filmoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo aŭ la arbaro de Chambord estis lokoj de la sekvantaj filmoj :

Televido[redakti | redakti fonton]

Pluraj dokumentaj aŭ fikciaj televidaĵoj estis faritaj en Chambord :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNESCO - Chambord. oficiala interretejo de la kastelo. Alirita la 7-an de junio 2008.
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj . Nations Unis (2000). Alirita la 15-an de decembro 2009. ; Mission Val de Loire (2006). Val de Loire - Périmètre du site inscrit au patrimoine mondial de la UNESCO. Regionoj Centro/valo de Luaro kaj Luarlandoj. Alirita la 15-an de decembro 2009.
  3. Kastelo de Chambord, Francio. Asocio de la eŭropaj reĝaj rezidejoj. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  4. Komunuma slipo de Chambord. Insee. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  5. Louis de La Saussaye. (1854) Historio de la kastelo de Chambord, p. 37.
  6. Jean François La Saussaye. (1867) Blois kaj ties ĉirkaŭo: Historia kaj arta gvidlibro en la regiono de Blois kaj la Nordo de Turlando, p. 294–295.
  7. Jean François de Paule Louis de La Saussaye, op. cité, p. 74
  8. Le pamphlétaire Paul-Louis Courier, qui s'est dressé kontraŭ cette souscription, purgera une peine du mois en la Prison Sainte-Pélagie.
  9. Rekreo en 3D fare de www.chambord-archeo.com, interretejo montranta la esplorojn faritajn en la arkeologia programo de Chambord de 1997 ĝis 2007.
  10. Jean-Christophe de Revière, televidaĵo Sekretoj de la historio pri « Francisko la 1-a : la reĝo de reĝoj », la 9-an de aŭgusto 2011
  11. Prezento - Chambord. Domaine de Chambord. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  12. 12,0 12,1 La korsika muflono. Office national de la chasse kaj de la faune sauvage. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  13. CHARLEZ, Annie. (1999) La chasse en droit comparé (france), p. 381. ISBN 9782738481764.
  14. Xavier Patier. (2004) Le Château absolu (france). La Table ronde, p. 236.
  15. AFP (septembro 2011). “Charon exclu de la UMP: « C'est le jeu »”, L'Express. Alirita la 1-a septembro 2012.. 
  16. (februaro 2012) “Larcher, ex-prezidanto de la Senato, atterrit au château de Chambord”, Rue89. Alirita la 1-a septembro 2012.. 
  17. Chambord, un établissement public « sans véritable stratégie de développement » laŭ la Revizora Kortumo (france). Asocio Vieilles Maisons Françaises (VMF) (2010). Alirita la 7-an de oktobro 2014.
  18. Dekreto de la 10-a de decembro 2009 pri nomumo de la ĉefdirektoro, komisaro de la nacia bieno de Chambord - S-ro de Haussonville (Jean)
  19. Muzeo pri ĉasado. Nacia bieno de Chambord. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  20. Vidéo INA - « Peau d'âne » de Jacques Demy. Institut national de l'audiovisuel (19-a de junio 1970). Alirita la 20-an de novembro 2011..
  21. Les divisions de la Nature - film 1978. Allociné. Alirita la 20-an de novembro 2011..
  22. 22,0 22,1 22,2 Tournages accueillis. Centre images (2011). Alirita la 20-an de novembro 2011..
  23. C'est pas sorcier - Francio 3 (2004). Alirita la 12-a de decembro 2011.
  24. Raphaëlle Raŭ-Moreau (la 4-a de marto 2011). Interview : "Le roi, l'écureuil kaj la couleuvre" (france). Alirita la 15-a de aŭgusto 2014.
  1. La plezurĝardeno kaj la ĉasparko de la kastelo de Chambord. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  2. La fortika kastelo. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.. ConsAlirita la 19-an de novembro 2011.
  3. La bieno de Chambord. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  4. La kastelo de Chambord. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  • Artikoloj en la ĉiutaga gazeto Le Monde :
  1. Régis Guyotat (2004). Chambord fariĝas ŝtata organizaĵo kun industria kaj komerca karaktero. Alirita la 19-an de novembro 2011.
  2. Pascale Nivelle (2015). Chambord, la bone gardataj ĉasadoj de la Respubliko. Alirita la 1-an marto 2015..
  3. Neoficiala renkontiĝo inter S-roj Mitterrand kaj Kohl (29-an de marto 1987). Alirita la 19-an de novembro 2011..
  4. Marie Pierre Subtil kaj Charles Vial (10-a de novembro 1988). La vizito en Parizo de Karlo kaj de « Lady Di ». La sociaj zorgoj de princo. Alirita la 19-an de novembro 2011..
  5. Régis Guyotat (4-a de aprilo 1992). Chambord en la ombro de Chambord. Alirita la 19-an de novembro 2011..
  6. Sylvie Kerviel (17-a de decembro 2000). La vie secrète de la forêt. Alirita la 19-an de novembro 2011..
  7. Sylvie Kerviel (3-a de aprilo 2005). Chambord, la enigmo de Francisko la 1-a. Alirita la 19-a de novembro 2011..
  1. Dekreto de la 7-a de marto 2006 pri nomumo de loko Natura 2000 bieno de Chambord (protektita birda areo), n° 59 de la 10-a de marto 2006, p. 3643, teksto n° 61.
  2. Dekreto de la 13-a de aprilo 2007 pri numumo de la loko Natura 2000 bieno de Chambord (Zono de Speciala Konservado), n° 108 de la 10-a de majo 2007, p. 8355, teksto n° 112.
  3. Dekreto de la 8-a de decembro 1970 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 287 de la 11-a de decembro 1970, p. 11374.
  4. Dekreto de la 22-a de aŭgusto 1973 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 196 de la 24-a de aŭgusto 1973, p. 9188.
  5. Dekreto de la 23-a de julio 1975 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 170 de la 24-a de julio 1975, p. 7525.
  6. Dekreto de la 12-a de februaro 1982 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord,aldona n° 38 de la 14-a de februaro 1982, p. 1745.
  7. Dekreto de la 13-a de majo 1991 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 112 de la 15-a de majo 1991, p. 6435.
  8. Dekreto de la 11-a de majo 2000 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 111 de la 13-a de majo 2000, p. 7224.
  9. Dekreto de la 13-a de januaro 2004 pri nomumo de la komisaro pri aranĝo de la bieno de Chambord, n° 12 de la 15-a de januaro 2004, p. 1168, teksto n° 73.
  10. Dekreto de la 21-a de julio 2005 pri nomumo de la prezidanto de la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord, n° 169 de la 22-a de julio 2005, paĝo11994, texte n° 80.
  11. Dekreto de la 8-a de junio 2006 pri nomumo de la prezidanto de la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord - S-ro Blangy (Michel), n° 132 de la 9-a de junio 2006, paĝo8765, texte n° 70.
  12. Dekreto de la 27-a de septembro 2007 pri nomumo de la prezidanto de la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord - S-ino Mignon (Emmanuelle), n° 225 de la 28-a de septembro 2007, paĝo15873, texte n° 90.
  13. Dekreto de la 17-a de decembro 2009 pri nomumo de la prezidanto de la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord - S-ro Charon (Pierre), n° 294 de la 19-a de decembro 2009, paĝo21954, texte n° 129.
  14. Arrêté de la 28-a de februaro 2012 pri nomumo de la prezidanto de la administra konsilio de la nacia bieno de Chambord, n° 51 de la 29-a de februaro 2012, paĝo3874, texte n° 54.
  1. 1,0 1,1 FR2410024 - Bieno de Chambord : ZPS. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  2. 2,0 2,1 FR2400558 - Domaine de Chambord : SIC. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  3. FR2402001 - Sologne : SIC. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  4. FR5100008 - Nacia rezervujo de ĉasado kaj sovaĝa faŭno. Alirita la 21-an de novembro 2011.
  1. p. 3
  1. p. 20
  2. p. 33

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • MERLE, Jean-Toussaint. (1832) Chambord (france), p. 258.
  • DE LA SAUSSAYE, Louis. (1837) Château de Chambord (france), p. 32.
  • DE LA SAUSSAYE, Louis. (1854) Historio de château de Chambord (france), p. 91.
  • Louis Jarry. (1888) Le château de Chambord : documents inédits sur la date de sa construction et la nom de ses premiers architectes (france).
  • GUERLIN, Henri. (1912) Le château de Chambord (france), p. 112.
  • BOUCHET, Jean-Jacques. (1980) Chambord (france). Fernand Lanore, p. 162. ISBN 978-7630003458.
  • MARTIN-DEMÉZIL, Jean. (1986) Chambord (france). Société française de archéologie, p. 118.
  • (septembro 1999) Le château de Chambord (france), p. 80. ISBN 2858221936.
  • (2001) Chambord (france), p. 280. Chatenet. ISBN 9782858226603.
  • (2007) Chambord, le projet perdu de 1519 (france), p. 64. ISBN 978-2912610126.
  • (2006) Chambord (france), p. 100. ISBN 978-2858228942..
  • (1962) Chambord : l'image de la cité radieuse kaj noire, sage kaj folle, silencieuse kaj hantée que nous portons tous en nous.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

(2007) “Les terrasses du donjon de Chambord : un projet de Léonard de Vinci ?”, Bulletin monumental (fr). Alirita la 15-a de aŭgusto 2014.. 

(septembro 2007) “La kastelo de Chambord (Loir-et-Cher) – Tro (malmulte) rigardata”, Medieval Europe, 4-a congrès international de archéologie médiévale kaj moderne (fr). Bryant. Alirita la.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Ligiltabelo Historiaj monumentoj de 1840 en Centro-Valo de Luaro