François Fillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Fillon
François Fillon 2010.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de marto 1954 (1954-03-04) (63-jara)
en Le Mans
Oficiala retejo https://www.fillon2017.fr
Lingvokapablo franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Penelope Fillon
Infanoj 5
Patrino Anne Fillon
Frat(in)o(j) Dominique Fillon, Pierre Fillon
v  d  r
Information icon.svg

François FILLON (IFA: [fʁɑ̃.swa fi.jɔ̃]; naskiĝinta je 4-a de marto 1954 en Le Mans, Sarthe) estas franca politikisto. Li estis ĉefministro de Francio de la 17-a de majo 2007 ĝis la 10-a de majo 2012.

Kiel ano de la partio UMP, Fillon fariĝis la Ministro pri Laboro de Jean-Pierre Raffarin en 2002, kaj plenumis polemikajn reformojn de la 35-hora laborsemajna leĝo, kaj de la franca pensia sistemo (Loi Fillon). Li fariĝis Ministro pri Edukado kaj Esplorado en 2004, kaj proponis la multedebatitan Leĝon Fillon pri Edukado. En 2005, la nova registaro de Dominique de Villepin ne inkluzivis lin, sed li elektiĝis kiel senatano por la departemento Sarthe. Lia rolo kiel politika konsilisto en la sukcesa prezidenta kampanjo de Nicolas Sarkozy gvidis lin al sia nuna posteno.

Kandidato al la malfermita primaro de la dekstro kaj centro de 2016, li subtenas liberalan-konservativan programon; Li venkas la duan baloton kontraŭ Alain Juppé kaj iĝas kandidato de sia partio por la prezidenta elekto en 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]