Ministraro de Édith Cresson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro de Édith Cresson
registarofranca registaro
Lando Francio
Dum 15-a de majo 1991 - 2-a de aprilo 1992
Antaŭulo Ministraro dua de Michel Rocard
Sekvanto Ministraro de Pierre Bérégovoy
vdr

La franca ministraro de ĉefministro Édith Cresson oficis de la 15-a de majo 1991 ĝis la 2-a de aprilo 1992, t.e. dum 323 tagoj. Ĝi estis la oka ministraro nomumita de la respublika prezidento François Mitterrand. Édith Cresson estis la kvina ĉefministro de la prezidento; krome ŝi estis la unua virino en tiu posteno el la historio de Francio.

Konsisto laŭ la oficiala ordo[redakti | redakti fonton]

La ministraro konsistis el 5 ŝtatministroj, 14 ministroj, 10 subministroj kaj 16 ŝtatsekretarioj.

Ŝtatministroj[redakti | redakti fonton]

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Subministroj[redakti | redakti fonton]

  • Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Élisabeth Guigou
  • Subministro pri franclingvismo ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ino Catherine Tasca
  • Subministro pri komerco kaj metiistaro ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro François Doubin (ĝis la 25-a de oktobro 1991 kaj de tiam kiel subministro pri komerco, metiistaro kaj konsumo)
  • Subministro pri buĝeto ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Michel Charasse
  • Subministro pri industrio kaj ekstera komerco ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Dominique Strauss-Kahn
  • Subministro pri poŝto kaj telekomunikado ĉe la ŝtatministro, ministro pri ekonomio, financo kaj buĝeto: s-ro Jean-Marie Rausch
  • Subministro pri sano ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Bruno Durieux
  • Subministro pri komunikado ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Georges Kiejman
  • Subministro ĉe la ministro pri justico: s-ro Michel Sapin
  • Subministro pri turismo ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Michel Baylet

Ŝtatsekretarioj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtatsekretario pri homsava agado ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Bernard Kouchner
  • Ŝtatsekretario pri eksterlando ĉe la ŝtatministro, ministro pri eksterlando: s-ro Alain Vivien
  • Ŝtatsekretario pri teknika instruado ĉe la ŝtatministro, ministro pri nacia edukado: s-ro Jacques Guyard
  • Ŝtatsekretario pri urbo kaj teritoria aranĝado ĉe la ŝtatministro, ministro pri urbo kaj teritoria aranĝado: s-ro André Laignel
  • Ŝtatsekretario pri sociaj aferoj kaj integriĝo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Kofi Yamgnane
  • Ŝtatsekretario pri familio kaj maljunularo ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Laurent Cathala (de la 22-a de julio 1991 kiel ŝtatsekretario pri familio, maljunularo kaj patrujrevenintoj)
  • Ŝtatsekretario pri handikapularo kaj akcidentiĝintoj ĉe la ministro pri sociaj aferoj kaj integriĝo: s-ro Michel Gillibert
  • Ŝtatsekretario pri grandaj konstruoj ĉe la ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Émile Biasini
  • Ŝtatsekretario pri defendo ĉe la ministro pri defendo: s-ro Jacques Mellick
  • Ŝtatsekretario pri veteranaro kaj militviktimaro: s-ro Louis Mexandeau
  • Ŝtatsekretario pri loĝado ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Marcel Debarge
  • Ŝtatsekretario pri maro ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Jean-Yves Le Drian
  • Ŝtatsekretario pri vojaj kaj riveraj transportoj ĉe la ministro pri infrastrukturo, loĝado, transporto kaj kosmo: s-ro Georges Sarre
  • Ŝtatsekretario pri lokaj aŭtoritatoj ĉe la ministro pri enlando: s-ro Jean-Pierre Sueur
  • Ŝtatsekretario pri ekstera komerco ĉe la subministro pri industrio kaj ekstera komerco: s-ro Jean-Noël Jeanneney
  • Ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj ĉe la ministro pri laboro, dungado kaj profesia formado: s-ino Véronique Neiertz (de la 25-a de majo 1991 kiel ŝtatsekretario pri virinaj rajtoj kaj ĉiutaga vivo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]