Grandaj balotantoj (Francio)
Aspekto

La grandaj balotantoj estas la reprezentantoj de la franca popolo komisiitaj pri elekto de la senatanoj.
Senatanaj balotoj (en la departementoj)
[redakti | redakti fonton]La senatanoj estas elektitaj en ĉiu departemento de balotantaro konsistanta el :
- deputitoj kaj senatanoj ;
- regionaj konsilianoj en la departemento (laŭ la kazoj : konsilianoj de la Asembleo de Korsiko, konsilianoj de la Asembleo de Gujano[1], konsilianoj de la Asembleo de Martiniko[1]) ;
- departementaj konsilianoj ;
- delegitoj de la municipaj konsilioj aŭ anstataŭantoj de tiuj delegitoj[2].
- La municipaj konsilianoj elektas inter siaj membroj en la komunumoj kun pli ol 9000 loĝantoj :
- 1 delegiton por municipaj konsilioj kun 9 ĝis 11 membroj ;
- 3 delegitojn por municipaj konsilioj kun 15 membroj ;
- 5 delegitojn por municipaj konsilioj kun 19 membroj ;
- 7 delegitojn por municipaj konsilioj kun 23 membroj ;
- 15 delegitojn por municipaj konsilioj kun 27 ĝis 29 membroj[3].
- En la komunumoj kun 9000 loĝantoj kaj pli, ĉiuj municipaj konsilianoj estas plenrajtaj delegitoj. Plie, en la komunumoj kun pli ol 30 000 loĝantoj, la municipaj konsilianoj elektas pliajn delegitojn po 1 por 800 loĝantoj super 30 000[4].
- La municipaj konsilianoj elektas inter siaj membroj en la komunumoj kun pli ol 9000 loĝantoj :
- membroj de la asembleoj, konsilioj aŭ kongresoj de transmaraj kolektivumoj aŭ de Nov-Kaledonio.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 aplikebla post la fandiĝo de la departementa kaj regiona konsilioj en marto 2014
- ↑ Artikolo L280 de la balotregularo
- ↑ Artikolo L284 de la balotregularo
- ↑ Artikolo L285 de la balotregularo