Partio de Maldekstro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de Maldekstro
Parti de gauche
Emblemo de Partio de Maldekstro
partio
Lando  Francio
Estro Martine Billard
Fondiĝo 1-a de februaro 2009[1]
Ĉefa sidejo 20-22 rue Doudeauville
75018 Parizo
Francio
Koloro(j) Ruĝa kaj verda
Ideologio Ekosocialismo[2]
Respublikismo[3]
Nacia Asembleo
0 / 577
Senato
0 / 348
Francaj eŭropaj deputitoj
1 / 72
Membroj 9 000 (2014)
Eŭropa aliĝo GUE/NGL
Retejo http://www.lepartidegauche.fr
vdr

La Partio de Maldekstro (franclingve "Parti de gauche" aŭ "PG") estas franca politika partio situanta maldekstre, fondita la 1-an de februaro 2009[1]. Lanĉita de la parlamentanoj Jean-Luc Mélenchon kaj Marc Dolez la 12-an de novembro 2008[4], post ilia eliro el la Socialista Partio (PS)[5] sekve de la kongreso de Reims, PG arigas personojn kaj ariĝojn venantaj de diversaj politikaj tradicioj, kaj asertas socialisman, ekologiisman kaj respublikan karakteron. Alianciĝinta al la Franca Komunista Partio, al la Unuiga Maldekstro (la Unuiga Maldekstro forlasos la FG en aprilo 2014 ) kaj al ses aliaj maldekstraj kaj ekstreme maldekstraj organizaĵoj en la Fronto de Maldekstro, la Partio de Maldekstro volas arigi la tuton de la kontraŭliberala maldekstro (kiun ĝi nomis la « alia maldekstro) en la sama alianco, por akvtivigi la francojn en sociala movado kaj balotoj por konkeri la povon kaj impulsi sociŝanĝon.

PG estas kunprezidata ekde la kongreso de Le Mans en novembro 2010, de Jean-Luc Mélenchon kaj Martine Billard[6]. En januaro 2014, la Partio de Maldekstro enhavis 9 000 aliĝintojn.

Ĝia semajna gazeto À Gauche estas sendita al ĉiuj aliĝintoj sed ankaŭ al simplaj abonantoj. Ĝi eldoniĝas je pli ol 15 000 ekzempleroj ĉiusemajne.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Jean Jaurès, referenco de la socialisma ideologio laŭ la Partio de Maldekstro.

PG estas demokratia socialisma[7] partio, referencanta al la marksisma analizo kun celo adapti ĝin al la nuntempaj realaĵoj. Ĝi prezentas sin kiel la heredanto de la sperto de la feminismaj, kontraŭrasismaj, ekologiismaj kaj alimondismaj luktoj kaj promocias la « superadon » de kapitalismo per metodo (la « civitana revolucio ») respektanta la demokratiajn instituciojn. Ĝi antaŭmetas la socialajn kaj ekologiajn nepraĵojn, kiun ĝi ligas en la koncepto de « ekologia planado ». La Partio de Maldekstro sin difinas kiel politika partio por popola edukado, « malfermita kaj demokratia », « kuniganta pripenson kaj agadon », « unuigan kaj federan », internaciisma kaj « kun europa perspektivo »[8]. Ĝi situas maldekstre, aŭ ekstreme maldekstre de la politika spektro[9].

Prezidentaj kaj deputitaj balotoj de 2012[redakti | redakti fonton]

Por la prezidenta baloto de 2012, la Partio de Maldekstro, en la Fronto de Maldekstro, subtenas, kiu rangis je la kvara pozicio post la unua balotvico kun 11,10 % da voĉoj (3 984 822 voĉoj).

Okaze de la deputitaj balotoj de 2012, cento de kandidatoj de la Partio de maldekstro estas elektitaj de la Fronto de Maldekstro, la aliaj kandidatoj venas precipe el la Komunista Partio. Jean-Luc Mélenchon fine estis la tria, malantaŭ Marine Le Pen kaj la socialisto Philippe Kemel[10]. La Fronto de Maldekstro entute sukcesis elektigi nur 10 deputitojn kontraŭ 18 elirantaj.

Tria kongreso (2013)[redakti | redakti fonton]

Manifestacio de la Partio de Maldekstro la 5-an de novembro 2013 en Tuluzo.

La tria kongreso de la Partio de Maldekstro okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto 2013 en Bordeaux. Pri ideologio, la nocio de ekosocialismo estas en la centro de la debatoj. Tiu kongreso estas ankaŭ okazo por pluraj atakoj kontraŭ la Socialista Partio kaj la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, aparte kontraŭ la ministro pri ekonomio kaj financoj Pierre Moscovici[11].

Malvenkoj de 2014[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eŭropaj balotoj de 2014 en Francio kaj Francaj municipaj balotoj de 2014.

2014 estas la jaro de du balotaj malsukcesoj kaj la foriro de Jean-Luc Mélenchon de la kunregado de la partio[12].

Municipaj balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

Kiam la Partio de Maldekstro volis havi listojn de la Fronto de Maldekstro en plej multaj urboj de Francio, la Franca Komunista Partio preferis en iuj urboj alianciĝi kun la PS, aparte en Parizo, por savi siajn elektitojn. Fine, Mélenchon konstatis ke duono de la urboj kun pli ol 20 000 loĝantoj, la PCF kandidatiĝis kun la PG, kaj en la alia duono, la PCF estis kun la PS[13]. Post la baloto, la PG konsideras ke kie la strategio de aŭtonomeco rilate al la PS estis efektiva, la balota digo, laŭ li, rezistis kompare al la ĝenerala disfalo de la PS je nacia nivelo. Aparta fokuso estas al Grenoble kie EELV estis alianciĝinta al PG. La listo estas la unua en la unua vico kaj konkeris la urbon, malgraŭ la decido de PS resti por la dua vico kaj ties rifuzon de teknika fandiĝo. La grenobla ekzemplo devus utili kiel gvidilo por la venontaj regionaj balotoj kaj entute por la refondo de la maldekstro dezirata de la kunprezidanto de la PG[14].

Eŭropaj balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

La PG anoncis la lanĉon de sia kampanjo por la eŭropaj balotoj la 15-an kaj 16-an de februaro 2014, sen la PCF [15]. Por la PG, Jean-Luc Mélenchon estas listokapo en la sudokcidenta distrikto (kiel en 2009), Corinne Morel-Darleŭ (regiona konsiliano de Rodano-Alpoj) estas listokapo en la centra distrikto, Gabriel Amard en la orienta. Krome, Éric Coquerel (regiona konsiliano de Francilio) estas la dua en la sudorienta distrikto kaj Raquel Garrido la dua en Francilio.

Malgraŭ la disfalo de la PS, la rezultoj de la Fronto de Maldekstro, kiu rangas en la sesa pozicio, estas senrevigaj, simila al la balotoj de 2009 (6,34 % de la voĉoj kaj 3 elektitoj)[16], kiam la celo estis superi la Socialistan partion. Jean-Luc Mélenchon, unu monaton post la balotoj, agnoskas « malsukceson » de la Fronto de Maldekstro, kulpigante la PCF kaj la balotajn interkonsentojn inter ĝi kaj PS por la municipaj balotoj[17].

Demisio de Jean-Luc Mélenchon kiel reganto de la partio[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aŭgusto 2014, Jean-Luc Mélenchon anoncis sian eliron el la estraro de la Partio de Maldekstro kaj la kreon de ara estrado[18].

Sidejo[redakti | redakti fonton]

La unua sidejo de la partio situis 68 avenue de la République, en la 11-a arondismento de Parizo antaŭ ol situi je 8 rue Chassagnolle en la komunumo Lilas dum la tempo necesa por trovi novan ejon por respondi al la alfluo de aliĝinatoj. Ĝi poste transmoviĝis al 20-22 rue Doudeauville, en la 18-a arondismento de Parizo.

Aktivuloj[redakti | redakti fonton]

Homoj membroj aŭ simpatiantoj[redakti | redakti fonton]

Jacques Généreux, eksa nacia sekretario pri ekonomio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 « Fonda kongreso de la Partio de Maldekstro », sur la historio de la Partio de Maldekstro.
  2. Manifesto por ekosocialismo adoptita de la kongreso de la Partio de Maldekstro de la 22-a ĝis la 24-a de marto 2013 Arkivigite je 2014-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo lepartidegauche.fr
  3. La socio kiun ni volas Arkivigite je 2014-08-27 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo lepartidegauche.fr, la 5-an de decembro 2008
  4. « Mélenchon revas pezi maldekstre de la maldekstro », gazeto Le Figaro, la 12-an de novembro 2008.
  5. « Tio sufiĉas ! », gazetarsciigo de Jean-Luc Mélenchon kaj Marc Dolez, sur la interretejo de la Partio de Maldekstro.
  6. « 2012 : Mélenchon atentigas kontraŭ "la morta kaptilo de la utila voĉdono de PS" »[rompita ligilo], AFP, la 20-an de novembro 2010.
  7. Jonathan Bouchet-Petersen, « Mélenchon revendique son tropisme sud-américain » Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo "gazeto liberation.fr" de la gazeto "Libération", la 25-an de aŭgusto 2012.
  8. Eltiraĵoj de dokumnto prezentanta la Partion de Maldekstro al potencialaj aliĝontoj, p. 3, reskribitaj en la « Gvidilo por aliĝo al la Partio de Maldekstro », p. 7.
  9. Sophie de Ravinel, « La ekstrema maldekstro metas Hollande sub atento », sur la interretejo lefigaro.fr de gazeto "le Figaro", la 12-an de aprilo 2012.
  10. Yann Duvert, Deputitaj balotoj. En Hénin-Beaumont, Mélenchon forigita fine de la suspenso Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine semajna gazeto L'Express, la 10-an de junio 2012
  11. Partio de Maldekstro : Mélenchon la blasfemanto, Rosalie Lucas, gazeto "Le Parisien", la 25-an de marto 2013
  12. Rémy Dodet, Mélenchon, la frapanto estas trotedita Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine gazeto "Libération", la 24-a de julio 2014
  13. Radio "Europe 1", Mélenchon malpli naiva rilate al PCF, la 16-an de februaro 2014
  14. Jean-Luc mélenchon salutas la venkon de Eric Piolle en Grenoblo. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2014-08-27.
  15. Anonco de kandidatiĝo de PG por la eŭropaj balotoj
  16. Rezultoj de la eŭropaj balotoj en 2014 - Rezultoj laŭ landoj - Francio - Eŭropa Parlamento. Arkivita el la originalo je 2014-05-27. Alirita 2014-08-27.
  17. Mélenchon volas pliforiĝi de la Fronto de Maldekstro televidkanalo "Bfmtv",
  18. Jean-Luc Mélenchon frolasas la regadon de la Partio de Maldekstro gazeto Le Figaro, la 22-an de aŭgusto 2014
  19. AFP, « Eŭropo Ekologio: Billard demisias el La Verduloj kaj proksimiĝas al Mélenchon »[rompita ligilo], la 8-an de julio 2009.
  20. Maurice Charrier aliĝis al Fronto de Maldekstro, gazeto "Le Progrès", la 29-an majo 2009.
  21. Prezidenta baloto / Desallangre voĉdonas por Hollande : utila voĉo aŭ venĝo ?, gazeto L'Union Presse, la 10-an de marto 2012.
  22. « Meeting de lancement, discours de Robert Guédiguian » Arkivigite je 2012-06-04 per Archive.today, sur le site du Parti de gauche.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]