Jean-Luc Mélenchon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean-Luc Mélenchon
membro de la Eŭropa Parlamento
Jean Luc MELENCHON in the European Parliament in Strasbourg, 2016 (cropped).jpg
Persona informo
Jean-Luc Mélenchon
Naskonomo Jean-Luc Antoine Pierre Mélenchon
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1951 (1951-08-19) (70-jara)
en Tanĝero, Merchant flag of International Tangier.svg Internacia Zono de Tanĝero
Lingvoj francahispana [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater University of Franche-Comté • Lycée Regnault • Lycée Pierre-Corneille [#]
Partio La France insoumise [#]
Subskribo Jean-Luc Mélenchon
Familio
Amkunulo Sophia Chikirou [#]
Profesio
Alia nomo Santerre [#]
Okupo politikistoĵurnalisto • corrector • gimnazia instruisto • politika karikaturisto [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jean-Luc MÉLENCHON (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1951 en Tanĝero (Maroko)) estas franca maldekstra politikisto.

Ano de la Socialista Partio de 1976, li laŭvice estis elektata kiel municipa konsiliano de Massy (Masi) en 1983, departementa konsiliano de Essonne en 1985 kaj senatano de tiu departemento en 1986. Li estis ministro deligita pri metia instruado en la registaro de Lionel Jospin inter 2000 kaj 2002. Li estis elektata kiel eŭropdeputito en 2009 kaj reelektita en 2014.

Li estis ano de maldekstra frakcio de la Socialista Partio ĝis la kongreso de Reims en 2008, post ĉi tiu li deiris de la Socialista Partio kaj fondis la Partion de Maldekstro kiun li prezidis ĝis 2014. En 2016, li iniciatis novan movadon por la venonta prezidanta baloto: La France insoumise (La Nesubmetata Francio).

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2012 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 11,10% de la nesindetenaj voĉdonoj (3 984 822 voĉdonoj). Dum la kampanjo, li subskribis petskribon por ebligi esperanton kiel nedeviga lingvo por la abiturienta ekzameno[1].

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2017 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 19,58% de la nesindetenaj voĉdonoj (7 060 885 voĉdonoj).

Prezidanta batalo de 2022[redakti | redakti fonton]

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de subskribintoj: http://www.esperanto-au-bac.fr/spip.php?page=signataires Arkivigite je 2017-04-12 per la retarkivo Wayback Machine