Nealiĝintoj en la Eŭropa Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nealiĝintoj estas la deputitoj de la Eŭropa Parlamento, kiuj ne estas anoj de politika frakcio. Plej multaj el ili estas ekstreme dekstraj.

7-a parlamenta periodo (2009-2014)[redakti | redakti fonton]

Escepte de hispana deputito kaj de tri aŭstraj deputitoj de la listo Hans-Peter Martin, la kvar pli malpli maldekstre centraj, la nealiĝintaj deputitoj estas precipe el ekstreme dekstraj partioj, el kiuj unu separisma :

Lando Esperanta nomo Nacia nomo Mallongigo Nombro de deputitoj
 Aŭstrio Libereca Partio de Aŭstrujo Freiheitliche Partei Österreichs FPÖ 2
Listo Hans-Peter Martin Listo Dr. Martin MARTIN 3
 Belgio Flandra Intereso Vlaams Belang VB 2
 Bulgario Nacia Unio Ataka Natsionalen Sǎyuz Ataka Ataka 2
 Hispanio Unuiĝo, Progreso kaj Demokratio Unión Progreso y Democracia UPyD 1
 Francio Nacia Fronto Front National FN 3
 Hungario Alianco de Dekstraj Junuloj -
Movado por pli Bona Hungario
Jobboldali Ifjúsági Közösség -
Jobbik Magyarországért Mozgalom
Jobbik 3
 Nederlando Partio por la Libereco Partij voor de Vrijheid PVV 4
 Rumanio Partio de la Granda Rumanio Partidul România Mare PRM 3
 Unuiĝinta Reĝlando Konservisma Partio Conservative Party CP 1[1]
Brita Nacia Partio British National Party BNP 2
Demokrata Uniisma Partio Democratic Unionist Party DUP 1

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte Edward McMillan Scott estis eksigita de la frakcio Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj.