Reunia Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Reunia Komunista Partio
Parti communiste réunionnais
Emblemo de Reunia Komunista Partio
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Ĉefsekretario Élie Hoarau
Fondiĝo 1959
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Komunismo
Deputitoj
0 / 577
Senatanoj
1 / 348
Eŭropaj deputitoj
0 / 72
Retejo http://particommunistereunionnais.com/
Information icon.svg
vdr

La Reunia Komunista Partio (franclingve "Parti communiste réunionnais" aŭ "PCR") estas politika partio de Reunio, laŭ komunisma ideologio.

Organizado[redakti | redakti fonton]

PCR estis fondita de Paul Vergès la 17-an kaj 18-an de majo 1959[1] kiam la Franca Komunista Partio (PCF) instigis siaj transmarajn sekciojn al kompleta sendependiĝo de ĝi.

Ĝi estis estrata de sia fondinto ĝis en februaro 1993. De tiam ĝia ĉefsekretario estas Élie Hoarau. Inter ĝiaj lastaj estroj estas Pierre Vergès, la filo de la fondinto, kaj ĝis en 2012 Huguette Bello.

Ĝia gazeto estas la taggazeto Témoignages, fondita de Raymond Vergès en 1944. Ĝi estis des pli utila al la partio ĉar la partio estis malpermesita sur televidkanaloj per la Office de radiodiffusion télévision française dum dek kvin jaroj ekde la mezo de la jardeko de 1960.

Programoj[redakti | redakti fonton]

La programoj de la partio estis komence aperte aŭtonomismaj. Ĝia unua kontraŭulo estis tiam la eksa ĉefministro Michel Debré elektita en 1963 deputito de la 1-a distrikto de la insulo. Tiu lasta estus ekloĝinta sur la insulo ĝuste por batali kontraŭ tio, kion la dekstro prezentis kiel riskon de sendependiĝa drivo de PCR kvankam ĝi nomis sin « departementisma ». Sur tiu temo, ĝi akiris la subtenon de la socialistoj kiel Albert Ramassamy, ankaŭ departementismaj.

La lasta kongreso okazis en 1980. Nuntempe, la ĉefa temo de la partia programo ne plu estas aŭtonomeco de la insulo, se tio ne estas energia aŭtonomeco.

Rilatoj kun la Franca Komunista Partio[redakti | redakti fonton]

Rapide la du movadoj diverĝis. Tio esprimiĝis ekde la fonda kongreso de PCR, la franca partio malaprobis la volon esprimitan tiam de Paul Vergès krei plilarĝigitan fronton arigantan la homojn favorajn al sociala kaj ekonomia progreso malfermita al ne-komunistoj. Pli ĝenerale, la du partioj malsame reagis al la evoluo de la internacia kunteksto: PCR kondamnis senambigue la invadon de Ĉeĥoslovakio fare de la trupoj de la Pakto de Varsovio, kiam la reago de PCF kaj de plej multaj komunistaj partioj en la mondo estis pli duba[2].

En 2007, la partio subtenis la kandidaton Marie-Gerorge Buffet en la prezidenta baloto kaj la deputitino de PCR partoprenis al la Frakcio Demokrata kaj Respublikana Maldekstro. En 2009, Élie Hoarau estis elektita eŭropa deputito de la transmara distrikto (Hindioceana sekcio), kaj estis la 5-a franca eŭropa deputito sidanta en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (GUE/NGL) kun la kvar deputitoj de Fronto de Maldekstro. Li demisiis en januaro 2012 kaj estis anstataŭigita de lia sekvanto sur la listo, Younous Omarjee.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de gazeto Témoignages
  2. Reago de komunistaj partioj al la invado de Ĉeĥoslovakio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]