Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dosiero:Logo elections europeennesFR.jpg
Emblemo publikigita de la ministerio pri enlandaj aferoj okaze de la balotoj.

La eŭropaj balotoj de 2009 okazis la 7-an de junio 2009[1] en la distriktoj por eŭropaj balotoj de Francio.

Tiuj balotoj ebligis al la civitanoj de Eŭropa Unio loĝantaj en Francio elekti la 72[2] eŭropajn deputitojn, kiuj reprezentas Francion en la Eŭropa Parlamento por kvinjara parlamenta periodo (2009-2014).

Je la nacia nivelo, la listoj de Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP) - Nova Centro (NC) - La Moderna Maldekstro (LGM)) gajnis 27,88 % de la esprimitaj voĉoj, kaj la simplan majoritaton de la sieĝoj (29 deputitoj el 72). Notindas ankaŭ historia antaŭiro de la ekologiistoj (16,3 % por Eŭropo Ekologio kaj 3,6 % por Sendependa Ekologiisma Alianco), kaj akcentita falo de la Socialisma Partio (PS) (16%) kaj de la Demokrata Movado (MoDem) (8,4%) kompare al la balotoj de 2004. La sindetena procento atingis rekordan nivelon, je 59,37 %[3].

Tiu tendenco estas samdirekta en la aliaj eŭropaj landoj : la dekstro restas majoritata en la Eŭropa Parlamento.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

En Francio, kiel difinite per leĝo, kaj kiel en plej multaj eŭropaj landoj, la baloto okazis dimanĉe la 7-an de junio, escepte en Saint-Pierre-et-Miquelon, Gvadelupo, Martiniko, Gvajano, Saint-Martin, Saint-Barthélemy kaj franca Polinezio, kie ili okazis ekde la 6-a de junio 2009 por eviti malinstigon en la teritorioj, kie la horloĝo antaŭas. La depono de la kandidatiĝoj okazis de la 11-a ĝis la 22-a de majo, kaj la oficiala kampanjo komenciĝis la 25-a de majo por finiĝi en la tago antaŭ la baloto, la 6-an de junio[4]. La eŭropaj deputitoj, kiuj reprezentas Francion estas elektitaj per unuvica plurnoma proporcia baloto, la sojlo por la disdono de la seĝoj inter la listoj estas 5 % de la esprimitaj voĉoj, laŭ la metodo de la plej forta averaĝo.

Por tiuj balotoj, 72 deputitaj seĝoj estis elektotaj en ok balotaj distriktoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo francaj distriktoj por eŭropaj balotoj.

.

Temas pri la sepa rekta universala baloto por elekti la eŭropajn deputitojn.

Deponitaj listoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la oficiala deponperiodo, 161 listoj estis deponitaj al la ministerio pri enlandaj aferoj kaj 160 estis akceptitaj[5]. En eŭropaj balotoj, ĝis nun estas naŭ eŭropaj politikaj partioj oficiale adnoskitaj kaj subvenciataj :

Ekstrema maldekstro[redakti | redakti fonton]

Maldekstro[redakti | redakti fonton]

Ekologiistoj[redakti | redakti fonton]

Regionistoj, aŭtonomistoj kaj sendependistoj[redakti | redakti fonton]

Centro[redakti | redakti fonton]

Dekstro[redakti | redakti fonton]

Ekstrema dekstro[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento), traeŭropa civitana movado, por la enkonduko de komuna lingvo[25], sin prezentis en du landoj (Francio kaj Germanio).
  • Newropeans (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento) « traeŭropa civitana movado »[26]. Sin prezentis en tri landoj (Francio, Germanio kaj Nederlando) por demokratiigi la eŭropajn instituciojn
  • Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC)[27] (ne reprezentata en la Eŭropa Parlamento). Tiu movado advokatas pri popoliniciata referendumo kaj prezentis listojn en kvin distriktoj. La listo prezentita en la francilia distrikto estis malvalidigita de la Ŝtata Konsilio pro neobeo al pareca regulo.
  • La Humanisma Partio prezentis liston en la kvin distriktojn, eŭropaj ekvivalentoj prezentis listojn en Hispanio, Belgio, Portugalio kaj Hungario.
  • Movado Rezistoj (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento), en la sudorienta distrikto (listo kondukita de Victor-Hugo Espinosa). La movado devis estis ankaŭ en la francilia distrikto (kondukata de la prezidanto, Daniel Richard) sed fine ne prezentis liston[28].
  • Kanabo sen Limo[29] prezentis liston en la francilia distrikto kondukita de Farid Ghehiouèche. Partio favora al senpunigo de kanabo, kaj pli vaste de ĉiuj drogoj.
  • Unuiĝo de Personoj[30] (ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento) : fandiĝo de la Dekstra-Maldekstra Unuiĝo kaj de la Partio de Personoj estis en sep distriktoj.
  • Kontraŭcionisma Listo : ne reprezentita en la Eŭropa Parlamento, lanĉita en 2009 de la humuristo Dieudonné M'bala M'bala. Ĝi deponis liston en la francilia distrikto.
  • Listo « AĉetPovo - Senlaboreco - Taksoj - Enmigrado - Nesekureco - Entreprenistaĉoj - Detruo de ŝtata Servo. Kie estas la rompo ? Haltu », prezentita en la sudokcidenta distrikto[31], kondukita de Jean-Jacques Fanchtein. Tolera, humanisma, popola, naciisma dekstra listo[32]
  • Elirinta por Rondiri (PFT)[33] : fantazia listo en la francilia distrikto.
  • Listo « Civitaneco kaj Eŭropa Kulturo », en la francilia distrikto kondukita de André Locussol-Mascardi. Tiu listo celis plifortigi eŭropan civitanecon donante por ekzemplo pli da rimedoj por la kulturo[34].
  • Listo « Por pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo », en la francilia distrikto kondukita de Jean-Marie Julia. La celo de tiu listo estas la alveno de paco en la mondo, dank'al la evoluo de la franca ekstera politiko kaj aparte eŭropa. Kvankam la listo, konsistanta precipe el personoj kun tamila origino, estis kreita por alarmi pri la freŝdata milito kondukita de la registaro de Srilanko kontraŭ la terorisma grupo de la tamilaj Tigroj, faranta flankajn damaĝojn[35].
  • Listo « Programo kontraŭ Malsolideco kaj Seksismo », kondukita en la distrikto Centra Masivo-Centro sub estrado de Nicole Pradalier, kies celo estus evoluigi pensmanieron por « homa progreso, bono de ĉiuj kaj planeda vivo »[36].

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Por la rezultoj, vidi la artikolojn pri la francaj distriktoj por eŭropaj balotoj.

Resumo je la nacia nivelo[redakti | redakti fonton]

Nombro % Registritoj % Balotintoj
Registritoj 44 282 823 100,00
Sindetenoj 26 290 662 59,37
Balotintoj 17 992 161 40,63
Blankaj aŭ nulaj 773 547 4,30
Esprimitaj 17 218 614 95,70
Politikaj partioj
aŭ koalicioj
Aniĝo Voĉoj Gajnitaj seĝoj
Eŭropa partio Politika grupo (frakcio) # % +/- # +/-
  Prezidenta Majoritato
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) - Nova Centro (NC) - La Moderna Maldekstro (LGM)
PPE Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE) 4 799 908 27,88 +11,2 29 12
  Socialisma Partio (PS) Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PSE) Progresisma Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (S&D) 2 838 160 16,48 -12,4 14 17
  Eŭropo Ekologio
La Verduloj - Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (R&PS)
Eŭropa Verda Partio (PVE) Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (V/ALE) 2 803 759 16,28 +8,9 14 8
  Demokrata Movado Eŭropa Demokratia Partio (PDE) Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ADLE) 1 455 841 8,46 -4,1 6 5
  Fronto de Maldekstro
Franca Komunisma Partio (PCF) - Partio de Maldekstro (PG) - Unuiga Maldekstro (GU)
Alianco de Transmaroj[37]
Eŭropa Maldekstro (PGE) Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (GUE/NGL) 1 041 911

73 110
6,05

0,42
+0,85

-0,18
4

1
2
  Nacia Fronto (FN) Euronat Nealiĝintoj (NI) 1 091 691 6,34 -3,5 3 4
  Nova Partio Kontraŭkapitalisma Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro (GACE) - 840 833 4,88 - 0 -
  Libertas
Movado por Francio (MPF) - Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicio (CPNT)
Libertas Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (ELD) 826 357 4,80 -3,6 1 2
  Sendependa Ekologiisma Alianco
Sendependa Ekologia Movado (MEI) - Generacio Ekologio (GE) - Francio en Agado(FEA)
- - 625 375 3,63 +1,7 0 -
  Ekstaru La Respubliko EUDemokratoj(EUD) - 304 585 1,77 - 0 -
  Laborista Lukto (LO) - - 205 975 1,20 - 0 -
  Aliaj - - 311 109 1,81 -4,2 0 -

Rezultoj kaj konsekvencoj je eŭropa nivelo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tre proksimaj rezultoj en Francio (UMP 28%, PS + Verduloj 33%), tiuj balotoj, ja markitaj per forta sindetena procento en la eŭropaj ŝtatoj, montris plej evidente la malsukceson, eĉ la popolan sankcion de la maldekstraj partioj (socialistismaj, komunismaj…) kaj atestas pri la fido de la balotantoj al la partioj desktre sur la politika spektro.

Fakte, en la kvin grandaj eŭropaj landoj (Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Italio, Hispanio), ĉiuj dekstraj listoj (respektive Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), Konservisma Partio de Britio, Unuiĝo por Popola Movado (UMP), La Popolo de Libereco de Italio kaj Popola Partio de Hispanio) estis la unuaj en la balotoj[38]. En la Unuiĝinta Reĝlando, la partio de Gordon Brown, la Laborista Partio, malvenkis per katastrofa rezulto : ĝi ricevis nur 15,31 % de la voĉoj[39], nur triarange post la konservistoj kaj la Partio por Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) (sendependistoj).

Ĝenerale, tiu baloto estis morda malsukceso por la tuta eŭropa maldekstro. La solaj landoj, en kiuj la Partio de Eŭropaj_Socialdemokratoj (PSE) venkis kontraŭ la partioj aniĝintaj al la Eŭropa Popola Partio (PPE) (dekstra), estas Malto (3 eŭropaj deputitoj kontraŭ 2), Danlando (ankaŭ 3 eŭrodeputitoj kontraŭ 2), Ĉeĥio (7 kontraŭ 2) ; Svedio (5 kontraŭ 5), Estonio (1 kontraŭ 1) kaj Grekio (8 kontraŭ 8), oni observas egalecon inter la du majoritataj partioj en la Eŭropa Parlamento.

Eĉ sen la deputitoj de la Brita Konservisma Partio (alveninta unuarange en la balotoj) kiu, kondukita de David Cameron, decidis eliri el la Eŭropa Popola Partio (PPE), por alianciĝi kun la deputitoj de la pola partio Juro kaj Justeco kaj la ĉeĥaj liberaluloj, konstitigante la frakcion de la Eŭropaj Konservistoj kaj Reformistoj (CRE), PPE konfirmis sian politikan superecon laŭ frakasa maniero, kaj restas, kaj tio de 1999, la unua politika frakcio de la Parlamento kun 267 deputitoj el 736, for antaŭ PSE (159 deputitoj)[38]. Se la britaj deputitoj ne estis elirintaj el PPE, tiu lasta estus atingita 292 eŭrodeputitojn.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Listo de la unuaj listoj en ĉiu departement en metropola Francio :
  •  Prezidenta Majoritato
  •  Socialisma Partio
  •  Libertas

Rekorda sindeteno[redakti | redakti fonton]

Notinda estas la forta sindeteno, kiel por ĉiu eŭropa baloto. Tiel, ĝi progresas de 57,24 % ĝis 59,37 % de la registritoj, tio estas malgranda kresko kompare al la balotoj de 2004.

Ĉefaj instruoj de la balotoj[redakti | redakti fonton]

  • La prezidenta majoritato klare progresis kompare al 2004, eĉ se la partioj kun maldekstra sentiveco (PS, Eŭropo Ekologio, Maldekstra Fronto, NPA, LO), kun 45,31 % de la voĉoj, antaŭas la partiojn dektraj sur la politika spektro (UMP, FN, Libertas, DLR), kiuj kune ricevis 40,78 % de la voĉoj. Inverse, tiu baloto montris severan malvenkon por PS kaj MoDem.
  • Laŭ elektitoj, la dekstraj partioj gajnis ses seĝojn, kiam la maldekstraj perdis sep kaj la centraj kvin (Francio havas ses seĝojn malpli en la nova Parlamento).

Bilanco por ĉiu politika movado kaj polemikoj[redakti | redakti fonton]

Michel Barnier, kunordiganto de la nacia kampanjo de Uniĝo por Popola Movado (UMP).
  • La esktrema maldekstro : la freŝdata Nova Kontraŭkapitalisma Partio kaj Laborista Lukto atingis kune 6,08 % (6,2 % en metropola Francio[40]), t.e la plej bona rezulto el la Ekstrema Maldekstro je nacia nivelo, krom la prezidentaj balotoj. NPA atingis la majoritaton de la voĉoj de la ekstrema dekstro, kvankam la rezulto estis malsupera al tiu antaŭvidita de iuj opinisondoj, kaj ne akiris seĝon, same kiel LO, kiu atingis 1,20 % de la esprimitaj voĉoj.
Daniel Cohn-Bendit antaŭ amaskunveno de Eŭropo Ekologio, en junio 2009.
  • La aliaj ekologiistoj : Sendependa Ekologiisma Alianco, kun pli ol 3,6 % de la voĉoj, rangis je la 9-a pozicio, kio estas relativa surprizo. La tuto de la ekologiismaj voĉoj atingas do preskaŭ 20 % de al esprimitaj voĉoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La 6-an de junio en franca Polinezio, en Saint-Pierre-et-Miquelon, en Gvadelupo, en Martiniko, en Gvajano, en Saint-Barthélemy kaj en Saint-Martin.
  2. Fakte, la traktato de Lisbono, malfrue ratifita, en novembro 2009, donis du pliajn deputitojn al Francio. Tiuj lastaj deputitoj devis esti elektitaj de la nacia Asembleo en januaro 2010, sed la registaro proktrastis tiun baloton, pro la certa opozicio de la Eŭropa Parlamento al tiu konstestita proceduro.
  3. UMP unue, Verduloj kaj PS egale, MoDem postlasita (france) (la 8-an de junio 2009). Alirita la 1-an de januaro 2014.
  4. Dekreto n° 2009-456 de la 23-a de aprilo 2009 pri voko al la balotantoj pri elekto de reprezentantoj al la Eŭropa Parlamento
  5. La Ŝtata Konsilio malvalidigis unu liston pro ne obeo al la pareca regulo : la Kuniĝo por Civitana Iniciato (RIC) en Francilio, kun listo, kiu enhavis 14 kandidatojn kaj 12 kandidatinojn. Fonto : gazeto Le Monde de la 29-a de majo 2009, p. 11
  6. Komunistoj, nacia Konsilio de la 4-a de aprilo 2009
  7. Gazeto Le Monde de la 9-a de aprilo 2009, decido de la rega komitato de PRG.
  8. Gazeto Le Figaro de la 28-a de majo 2009, « PRG, fantomo de leŭropaj balotoj, vokas al blanka voĉdono », p. 6.
  9. Kial MRC ne kuniĝis kun Maldekstra Fronto. Marianne (la 25-an de marto 2009). Alirita la 27-an de marto 2009.
  10. Anonco sur la TTT-ejo de MEI
  11. Site du mouvement
  12. TTT-ejo de la movado
  13. www.bozkaabertzale.eu
  14. www.eitb.com
  15. www.eaj-pnb.eu
  16. Gazeto "Le Figaro", la 26-an de decembro 2008
  17. Gazeto "Le Figaro", la 17-an de januaro 2009
  18. Flugfolioj de UMP
  19. Anonco sur la TTT-ejo de AL
  20. « Liberala Alternativo ricevas subtenon de ELDR », TTT-ejo de AL, la 6-an de majo 2009
  21. Gazeto "Le Monde", la 1-an de aprilo 2009
  22. Anonco sur la TTT-ejo de MPF
  23. TTT-ejo de AR
  24. Anonco sur la TTT-ejo de Solidareco Francio
  25. TTT-ejo de kampanjo de EDE
  26. TTT-ejo de Newropeans
  27. TTT_ejo de RIC
  28. Rezistoj, nova politika movado kondukita de Daniel Richard
  29. TTT-ejo de Kanabo sen Limo
  30. TTT-ejo de Unuiĝo de Personoj
  31. http://elections.interieur.gouv.fr/04/C04.html
  32. Okazo por "senbridiĝi" ?
  33. Oficiala TTT-ejo de PFT.
  34. Prezento de la listo Civitaneco kaj Eŭropa Kulturo
  35. Pli Fratecaj Francio kaj Eŭropo
  36. Blogo de la « movado »
  37. Alianco de Transmaroj, unuiga listo ariganta partiojn de la transmara liberala maldekstro (Reunia Komunisma Partio, Martinika Demokratia Kuniĝo, inter aliaj), sin prezentis nur en la transmara distrikto. Ĝi ricevis eksplicitan subtenon de Maldekstra Fronto (FG), kiu inverse prezentis listojn nur en metropola Francio.
  38. 38,0 38,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2009
  39. Rezultoj de la eŭropaj balotoj de 2009 en la Unuiĝinta Reĝlando
  40. La ekstreme maldekstraj partioj ne prezentis liston en la transmara distrikto, konsiderante ke ili estis « kolonioj ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]