Sandrine Bélier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sandrine Bélier
Persona informo
Naskiĝo 2-a de septembro 1973
en Longjumeau, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Strasburgo • Universitato de Parizo-Sudo
Okupo
Okupo politikisto • mediprotektulo • juristo
Politika partio Eŭropo-Ekologio
vdr

Sandrine Bélier, (naskiĝis la 2-an de septembro 1973, Longjumeau), estas juristo pri naturmedio kaj franca politikistino.

Vivhistorio[redakti | redakti fonton]

Sandrine Bélier studis juron en la suda pariza universitato (Université Paris-Sud 11), kaj poste en la strasburga universitato kunigante salajratan aktivaĵon kaj kulturan engaĝiĝon. Ŝi diplomiĝis pri naturmedia juro kaj teritoria aranĝado, pri poluado kaj malutiloj en naturmedio kaj pri publika juro kun elektofako "homaj rajtoj". En 2002, ŝi decidas komenci doktorigan laboron pri "Partodondemokrateco kaj protektado de natura patrimonio", kiun ŝi prirezignis en 2007 por engaĝiĝi en la vasta diskutado pri naturmedio, la tiel nomata "Grenelle de l'environnement". La vorto "Grenelle" referencas al konsentdokumento ellaborita dum la krizo okazinta en majo 1968 en Francio, kiam okazis revolucia movado. En 2007 okazis la "Grenelle de l'environnement" (Grenelle-eca diskutado pri naturmedio), kiu celis estigi vastan konsenton por longperspektiva kaj ambicia politiko favora kaj kohera cele al daŭrpova evoluo. La konsento celis diskutigi plej diversajn homojn el ĉiuj francaj aktoraj organizaĵoj sur la kampo de daŭrpova evoluado, inkluzive de asocioj. Dum tiu Grenelle-diskutado, ŝi gvidis labordiskutadon pri la "Nova ekologia demokratio" por la asocio "France nature environnement" (franca federacio de naturprotektocelaj asocioj), por la Ligo por birdoprotektado kaj por la ligo ROC.

Paralele, ŝi engaĝiĝis ekde 1997 en tre multnombraj asocioj pri antaŭenigado de naturmediprotektado kaj de naturmedia rajtaro.

Ŝi estis taskigita, ĝis ŝia elektiĝo kiel eŭropdeputitino, pri instruado de "Juro kaj mastrumado de industria medio", "Juro pri naturmediprotektado", "Partoprendemokrateco kaj rolo de asocioj" ĉe la strasburga universitato kaj "Juro pri riskoj kaj respondecoj" ĉe la altrejna universitato de Mulhouse.

En 2008, per oficiala decido de la franca ĉefministro, ŝi estis nomumita membro de la nacia komisiono pri publika debato.

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Franca eŭropdeputito, juristino pri naturmedio

Asocia vivovojo[redakti | redakti fonton]

Post esti partopreninta, kiel asistantino, en la laboro de la Internacia unuiĝo por la naturmedia protektado de Bonn kaj de la Konsilio de Eŭropo en 1996, ŝi ekaktivas en 1998 en la asocio Alsace nature, por okupiĝi pri la jura sektoro, kun statuso de juna dungito (aparta iama laborkontrakto).

Nomumita regiona estrino de Alsace nature en 2001, ŝi ekaktivas (voluntule) en la estraro de la jura reto de France nature environnement, en kiu ŝi estis nomumita federaciestrino en 2008.

Ŝi prezidis de 1997 ĝis 2002 en ARPEJE (Asocio por sukceso kaj promocio de juristoj pri naturmedirajto) kaj estis membro de la administra konsilio de la franca societo por naturmedirajto de 2004 ĝis 2008.

Ŝi estis reprezentanto de 2002 ĝis 2007 de la internacia konsilio pri naturmedijuro kaj de la eŭropa ofico pri naturmedio en la Konsilio de Eŭropo.

Ŝi reprezentis la naturmediajn interesojn en Grenelle-diskutado (kiel reprezentantino de France Nature Environnement/Birdoprotektantoj/Ligo ROC) koncerne demandojn pri reg-arto kaj ekologia demokrateco.

Politika vivovojo[redakti | redakti fonton]

La 10an de decembro 2008, Sandrine Belier anoncas ke ŝi forlasos la estradon de France nature environnement konsiderinte la nekapablon de la registaroj ekkonscii pri la oportuno ekapliki la solvojn aperintajn dum la Grenelle, konsiderinte la malfortecon de la politika relajso enpotencigi ideojn de la civila socio. Ŝi tiam politike engaĝiĝas en Eŭropo Ekologio kaj partoprenas en la eŭropa baloto de 2009 en Francio.

Ĉefkandidatino en la franca orienta balotdistrikto, ŝi elektiĝas la 7an de junio 2009 per 14,28% de la voĉoj, tuŝatingante la voĉokvanton ricevitan de la socialista partio gvidata de Catherine Trautmann kaj granddiference preteratingas la rezultojn de la listo de la demokrata movado, gvidata de Jean-François Kahn. Ŝi eĉ sukcesas esti ĉe la dua vico en la alzaca regiono, per 16,88% de la esprimitaj voĉoj, kaj en la eŭropa urbo Strasburgo se tia urbo ekzistas, ŝi sukcesis per 21% de la voĉjoj.

Parlamentanino, ŝi enposteniĝas en la ag-ofica estraro de Europo Ekologio kaj anas en la prianimanta kaj stira komitato.

Por la francaj regionaj balotoj en 2010, la novelektita deputitino anoncas, ekde julio 2009, ke ŝi estos « patrono » de iniciativoj kiuj enskribiĝas en la kontinueco de la dinamiko de Eŭropo-Ekologio, lanĉita okaze de la eŭropaj balotoj 2010, en ĉiuj 5 balotorientaj regionoj kaj komencas per Alzaco.

En la eŭropa parlamento, ŝi estas membro de la Komisiono pri naturmedio, sano kaj nutraĵa sekureco, de la Komitato pri petskriboj kaj pri la konstituciaj aferoj.

Sandrine Bélier kaj esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la kampajno por eŭropaj balotoj en 2009, ŝi al ĵurnalistoj eldiris la jenan frazon: "Mi apartenas al generacio por kiu Eŭropo estas parto de sia edukado, por kiu Eŭropo de nia naskiĝo estas en nia menso. Lerneje, oni aŭdis pri esperanto kaj ni pensis "Eŭropo estas estonteco, la teritorio de la morgaŭa ekonomio kaj reg-ento.""[1]

En 2011, ŝi subskribas la nacian petskribon favoran al enkonduko de esperanto kiel elektebla lingvo por la franca antaŭuniversitata ekzameno "Baccalauréat"[2].

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi publikigis plurajn artikolojn en la revuoj "Naturmedijuro" kaj "Revuo pri naturmedijuro", kies plurajn pri aplikado de direktivo loĝmedioj nomita Natura 2000 kaj kontribuis al diversaj kolektivaj publikaĵoj.

  • "Natura 2000 : Transmission de pSIC et marge d'appréciation de l'Etat", Droit de l'environnement n°139, juin 2006
  • « Les effets prévisibles de la Charte constitutionnelle sur l'environnement », Communication à la table ronde sur L'entrée de la charte de l'environnement dans la constitution, organisé par le CDES le 4 avril 2005.[3]
  • « L'applicabilité de la directive « Habitats » en France, commentaire sous CE, 9 juillet 2001, Association fédérative régionale pour la protection de la nature, n° 234 555, Droit de l'environnement n° 91, septembre 2001, p. 203
  • « Intérêt à agir des associations de protection de l’environnement dans le contentieŭ des remembrements ruraŭ », RJE 2/2001, p. 268
  • « Référé civil – Protection du biotope d’espèce végétale – Note sous TGI Colmar, 6 octobre 2000, Alsace nature Haut-Rhin», co-écrit avec Raymond LEOST, RJE 2/2001, p. 258

- "Directive « Habitats » : L’obligation de transmettre un inventaire scientifique exhaustif durant la première étape du processus de désignation des ZSC", Droit de l’Environnement n° 94, déc. 2000

  • « Le monde associatif a un rôle à jouer » in « Grenelle de l’environnement, les attentes au rendez-vous ? », 20ème entretiens écologiques du Sénat, numéro spécial VALEURS VERTES – janvier 2009
  • « Freins et leviers de la médiation environnementale, rôle des APNE », in « Médiation et environnement », journée organisée par l’AFITE, le 1er oct 2008 (à paraître)
  • « Access to justice in environmental matters and the Role of NGOs – Empirical Finfing ang Legal Appraisal - ed Europa Law Publishing », sous la direction de N. de Sadeleer, G. Roller et M. Dross, partie française, par Sandrine Bélier, ed. Europa Law Publishing, 2005, 228p.
  • « De la nécessité de préserver l'habitat d'une espèce protégée : l'arrêté de protection de biotope a t-il fait ses preuves ? » in La protection de la nature, 30 ans après la loi du 10 juillet 1976, Presses universitaires de Strasbourg dans la Collection "Droit de l'Environnement" du CDES.[4]
  • « Guide du permis de construire » - Les publications de Sources et Rivières du Limousin- Janvier 2004
  • « A Race to protect Europe’s Natural Heritage; European Snapshot report on the status of implementation of the Habitats Directive » Contribution pour la partie française.– WWF European policy Office – June 2001.

Dum la Grenelle-diskutado, ŝi publikigis plurajn tekstetojn ĉe retejoj prie dediĉitaj ĉe ttt-ejo de la gazeto Libération, ĉe la reta gazeto Rue 89 kaj ĉe la blogo de la senpaga gazeto 20 minutes.

Sandrine Bélier subskribas artikolojn en la franca versio de la ĉereta magazino Slate[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]