Movado Por Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Movado por Francio)
Saltu al: navigado, serĉo
Movado Por Francio (MPF)
Mouvement pour la France (MPF)
Emblemo de Movado Por Francio (MPF)
Prezidanto Philippe de Villiers
Vicprezidantoj Véronique Besse, Dominique Souchet, Philippe Darniche, Bernard Seillier, Georges Berthu, Alexandre Varaut
Ĝenerala sekretario Patrick Louis
Vicĉefsekretario Jérôme Pupat
Fondiĝo 20-a de novembro 1994
Ĉefa sidejo 16 bis, avenue de La Motte-Picquet
75007 Parizo
Koloro(j) blua
Ideologio Gaŭlismo
suverenismo
konservativismo
eŭroskeptikismo
kristana demokratio
ekonomia liberalismo
patriotismo
vendea regionismo
Pozicio dekstra
Deputitoj
1 / 577
Senatanoj
1 / 348
Eŭropaj parlamentanoj
0 / 74
Eŭropa aliĝo Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio (MELD)
Retejo http://www.pourlafrance.fr/
v  d  r
Information icon.svg

La Movado Por Francio (france "Mouvement pour la France" aŭ "MPF") estas franca dekstra kaj suverenisma politika partio[1] fondita de Philippe de Villiers. Okaze de la Eŭropaj balotoj de 2009, ĝi kandidatis en la ok francaj distriktoj sub la standardo Libertas, kiu arigas suverenismajn movadojn en ĉiuj landoj en la Eŭropa Unio. Post la elekto de nur unu eŭropa parlamentano, ĝi aliĝis la 1-an de julio 2009 en la frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (ELD).

Historio[redakti | redakti fonton]

Venanta samtempe de la movado « Combat pour les valeurs » (esperante "batalo por la valoroj") kaj de la listo « Majorité pour l'autre Europe » (esperante "Plimulto por la Alia Eŭropo") por la eŭropaj balotoj de 1994, la Movado Por Francio estis kreita la 20-an de novembro 1994 en la "Maison de la Chimie" (esperante Domo de Kemio") en Parizo de Philippe de Villiers, la juĝisto Thierry Jean-Pierre kaj Jimmy Goldsmith.

La movado « Combat pour les valeurs » estis fondita de Philippe de Villiers, Bernard Debré, Christine Boutin kaj Bernard Seillier[2]. Iom poste, Philippe de Villiers ligiĝis al Philippe Séguin kaj Charles Pasqua, apud kiuj li kondukis kampanjon por « NE » al la traktato de Mastriĥto.

Reprezentantoj en la Franca Parlamento[redakti | redakti fonton]

MPF estas reprezentata en la Nacia Asembleo de Véronique Besse, vicprezidantino de la Departementa Konsilio de Vendée, kaj en la Senato de Philippe Darniche, urbestro de Mouilleron-le-Captif.

Politika identeco[redakti | redakti fonton]

MPF estas suverenisma partio, kiu estas en la linio de la franca Rezistado. Ĝia celo estas rekonkeri nacian sendependecon en Eŭropo de Stxtata kaj popola kunlaboro. Pri ekonomio, MPF promocias entreprenliberecon favorante la ekstariĝon de entreprenoj sur francaj teritorioj per interesa impostado kaj uzante protektismon. Ĝi pledas por moraligo de ekonomio. Pri socio, MPF defendas valorojn subaze de la familio, la ligixgo al teritorioj, la sento aparteni al Francio, la obeo al la dimanĉa ripozo.

Elektitoj[redakti | redakti fonton]


Varbado de membroj de FN[redakti | redakti fonton]

En decembro 2005, Jacques Bompard, eksa membro de la Nacia Fronto, urbestro de Orange ekde 1995, aliĝis al MPF kaj prezidis de tiam la federacion de Vaucluse. La 28-an de januaro 2010, Jacques Bompard kaj ties edzino Marie-Claude anoncis sian eliron el MPF.

Parlamenta pozicio de MPF[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

La elektitoj de MPF sidas en la Eŭropa Parlamento en la frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio, eŭroskeptikisma frakcio, kun elektitoj de Norda Ligo de Italio, Dana Popola Partio kaj Partio Por Sendependeco de Unuiĝinta Reĝlando (UKIP).

En la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

MPF sidas inter la enaliĝintoj en la Nacia Asembleo. Tamen, Véronique Besse, sola deputito de MPF, ne frontis kandidaton de UMP, eĉ profitis pri etikedo "dekstra plimulto".

En la Senato[redakti | redakti fonton]

La senatanoj MPF sidas plej ofte en la Administra kuniĝo de senatanoj nealiĝintaj al frakcio (RASNAG).

En 2004, Bruno Retailleau kaj Philippe Darniche, la du senatanoj de MPF, venkis kontraŭ kandidaton de UMP.

Rezultoj de la lastaj balotoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

MPF prezentis listojn komunajn kun Ĉasado - Fiŝkaptado - Naturo - Tradicioj (CPNT) sub la standardo de tuteŭropa movado Libertas. Tiuj listoj arigis entute 826 269 voĉojn, tio estas 4,80 % de la esprimitaj voĉoj, kaj gajnis nur unu seĝo, Philippe de Villiers, reelektita en la Okcidenta distrikto kun pli ol 10 % de voĉoj. Li sidas en la nova suverenisma kaj eŭroskeptikisma frakcio Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (ELD).

Regionaj balotoj de 2010[redakti | redakti fonton]

Sekve de tiuj balotoj, kiuj karakteriziĝis per granda malvenko de la prezidanta plimulto, MPF havis 10 elektitojn : 4 en Luarlandoj, 2 en Puatuo-Ĉarentoj, 1 en Sudo-Pireneoj, 1 en Pikardio, 1 en Rodano-Alpoj kaj 1 en Provenco-Alpoj-Bordo Lazura[3].

Kantonaj balotoj de 2011[redakti | redakti fonton]

Prezidanta baloto de 2012[redakti | redakti fonton]

Philippe De Villiers ne kandidatis por la prezidenta baloto de 2012.

Francaj deputitaj balotoj de 2012[redakti | redakti fonton]

MPF prezentis 43 kandidatoj en la unua balotvico.

UMP subtenis 2 el ili : la elirantino de la 4-a deputita distrikto de Vendée, Véronique Besse kaj Isabelle Létrillart en la 4-a distrikto de Aisne.

Véronique Besse estis reelektita per la unua balotvico kun 57,05 % de voĉoj en Vendée. Isabelle Létrillart estis en favora rebalotado en Aisne kun 24,31 % de la voĉoj kontraŭ 23,37 % al la diversa maldesktrulino Marie-Françoise Bechtel kaj 17,31 % al la komunista-FDG Jean-Luc Lanouilh.

Neniu alia kandidato atingis sufiĉan rezulton por rajti resti kandidato en la dua balotvico.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]