Okcidenta distrikto (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj

La okcidenta distrikto (france "circonscription Ouest") estis franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 ĝis 2014 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigis balotantojn de regionoj Bretonio, Luarlandoj kaj Poitou-Charentes en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2009, 6 177 138 enskribitojn[1]. Ekde 2019, ĉiuj franca balotaj distriktoj estis kunigitaj.

Eŭropaj balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio.

Por la baloto de la 7-a de junio 2009, 20 listoj estis deponitaj por elekti 9 eŭropajn deputitojn.

Rezultoj[3][redakti | redakti fonton]

Nombro % Registritoj % Balotintoj
Registritoj 6 177 375 100,00
Sindetenoj 3 560 381 57,64
Balotintoj 2 616 994 42,36
Blankaj aŭ nulaj 110 300 1,79 4,21
Esprimitaj 2 506 694 40,58 95,79
Listo kondukita de Partio Voĉoj % esprimitaj Seĝoj
Christophe Béchu Prezidenta majoritato 680 829 27,16 3
Bernadette Vergnaud Socialisma Partio (PS) 433 309 17,29 2
Yannick Jadot Eŭropo Ekologio 417 449 16,65 2
Philippe de Villiers Libertas 257 437 10,27 1
Sylvie Goulard Demokrata Movado (MoDem) 212 524 8,48 1
Laurence de Bouard Nova Kontraŭkapitalisma Partio (NPA) 128 641 5,13 0
Jacques Généreux Maldekstra Fronto (FG) 114 755 4,58 0
Eva Roy Sendependa Ekologiisma Alianco 93 391 3,73 0
Brigitte Neveux Nacia Fronto (FN) 76 645 3,06 0
Émile Granville Bretona Partio 32 805 1,31 0
Valérie Hamon Laborista Lukto (LO) 31 284 1,25 0
Christian Lechevalier Ekstaru La Respubliko 14 748 0,59 0
Louis-Marie Bachelot Liberala Alternativo 4 371 0,17 0
Bert Horst Schumann Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) 4 215 0,17 0
Thierry Brulavoine Eŭropo Malkresko 1 374 0,05 0
Jean-Philippe Chauvin Reĝisma Alianco 967 0,04 0
Gilles Helgen Kuniĝo por Civitana Iniciato 581 0,02 0
Chantal Girardin Komunistoj 518 0,02 0
Christophe Dupas Unuiĝo de Personoj 494 0,02 0
Bruno Blossier Newropeans 357 0,01 0

Elektitoj[redakti | redakti fonton]

Elektito
Nomoj Partio/Listo Eŭropa parlamenta grupo
Christophe Béchu[4], poste Agnès Le Brun Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP)-Nova Centro (NC)-La Moderna Maldekstro (LGM)) Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE)
Alain Cadec Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP)-Nova Centro (NC)-La Moderna Maldekstro (LGM)) Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE)
Sylvie Goulard Demokrata Movado (MoDem) Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ADLE)
JadotYannick Jadot Eŭropo Ekologio Verduloj kaj ALE
Nicole Kiil-Nielsen Eŭropo Ekologio Verduloj kaj ALE
Le FollStéphane Le Foll[5], poste Isabelle Thomas Socialisma Partio (PS) Progresisma Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (S&D)
Élisabeth Morin-Chartier Prezidenta Majoritato (Unuiĝo por Popola Movado (UMP)-Nova Centro (NC)-La Moderna Maldekstro (LGM)) Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (PPE)
Bernadette Vergnaud Socialisma Partio (PS) Progresisma Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (S&D)
VilliersPhilippe de Villiers Libertas (Moviĝo por Francio (MPF)) Frakcio Sendependeco kaj Demokratio (IND/DM)

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

En Bretonio, aparte pro la voĉoj de la Bretona Partio kaj de Bretona Demokratia Unuiĝo (UDB), tiu subdivido estis kritikita ĉar ne estis konsideritaj la homaj kaj historiaj realaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009 en la okcidenta distrikto Arkivigite je 2009-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
  2. Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la repezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Eŭropaj balotoj de 2009 en Francio - Rezultoj en la okcidenta distrikto sur la TTT-ejo de laministerio pri enlandaj aferoj
  4. Demisiinta la 1-an de januaro 2011 por dediĉi sin al sia mandato de regiona konsiliano kaj por prepari la sentanajn balotojn de oktobro 2011
  5. Enirinta en la registaro en la 16-a de majo 2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]