Eŭropo - Demokratio - Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropo Demokratio Esperanto)
Saltu al: navigado, serĉo
La simbolo de Eŭropo - Demokratio - Esperanto
1-a Internacia Konferenco de EDE, okazinta en 2009
Partoprenantoj de la 1-a Internacia Konferenco de EDE en 2009 antaŭ la junulargastejo de Strasburgo
Informstando de EDE en Kehl, Germanio, 2009

Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) estas politika movado, kiu deziras pere de Esperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration en Eŭropo.

Celoj kaj programo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la statuto de la Federacio de EDE, la "ĉefideo" de la movado estas "provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration".[1]

La statuto de EDE-Germanio precizigas, ke oni deziras pere de Esperanto i.a. "akceli la ideon de Unuiĝanta Eŭropo", "ebligi transliman politikan kaj socian dialogon" kaj "aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj".

En la eŭropaj balotoj 2009 la du sekcioj de EDE en Francio kaj Germanio partoprenas surbaze de du apartaj programoj.[2] [3] Malgraŭ viglaj diskutoj en retaj forumoj kaj dum la 1-a Internacia Konferenco de EDE, tiuj ĉi programoj fakte estiĝis preskaŭ sendepende. Ili estis verkitaj en la koncerna nacia lingvo kaj nur poste tradukiĝis al Esperanto.[4] [5]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

EDE konsistas el 5 asocioj:

En Francio ekzistas ankaŭ regionaj suborganizoj de EDE.

En Pollando ekzistas rondoj de EDE kaj danke al EDE-Pollando estis fondita en Pola Parlamento la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): [6].

EDE havas kontaktulojn en entute 17 landoj de la Eŭropa Unio[7].

Post la eŭropaj balotoj de 2009, kelkaj germanaj aktivuloj de EDE iniciatis la fondon de la partio UNU MONDO, kiu - kompare kun EDE - okupiĝas plie pri la mondaj problemoj kaj etikaj principoj.

Konferencoj de EDE[redakti | redakti fonton]

La 1-a Internacia Konferenco de EDE okazis kun 16 partoprenantoj el 4 landoj de la 27-a de februaro ĝis la 1-a de marto 2009 en Strasburgo. La partoprenantoj diskutis tie la programon de EDE kaj faris preparojn por la partopreno en la eŭropuniaj balotoj de 2009. Interalie oni kolektis dum la konferenco en la germana urbo Kehl apud Strasburgo ĉirkaŭ kvindek subtenajn subskribojn por EDE-Germanio.

Balotoj de 2004[redakti | redakti fonton]

EDE-Francio partoprenis eŭropuniajn balotojn de 2004. En Francio estis sep balotregionoj. Pro manko de monaj rimedoj balotiloj ne estis presitaj kaj distribuitaj, aŭ nur parte. La simpatiantoj povis elŝuti balotilon perrete. Simile, ne vera kampanjo estis farita, tamen sufiĉe multaj artikoloj estis faritaj de la gazetistaro pri EDE, la listoj, ktp.

En Germanio, por partopreni en la balotoj, EDE-Germanio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio nur ĉirkaŭ du monatoj da tempo. Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2 500. La asocio do devis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004.

Oni provis pretigi listojn ankaŭ en Belgio, kaj Italio. En Belgio kaj Italio la konsistigo de listoj ne sukcesis. Sekve la partopreno en la balotoj efektiviĝis nur en Francio.

En Francio, la plej bona rezulto estis en la regiono "Parizo Francilio", kie la listo kondukata de Georges Kersaudy ricevis 5 789 voĉdonojn. Sume estis en Francio 25 259 voĉoj. [8]

Balotoj de 2009[redakti | redakti fonton]

Transdono de 5 240 subtenaj subskriboj en Wiesbaden, 2009-03-23
Reinhard Selten - Nobel-premiito pri ekonomiko (1994), foto el la jaro 2001

Eŭropo Demokratio Esperanto planis partopreni la eŭropajn balotojn 2009 en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tamen montriĝis, ke tio sukcesas nur en Francio kaj en Germanio.

En Germanio, la landa sekcio Europa - Demokratie - Esperanto transdonis la 23-an de marto 2009 al la balotestro entute 5 240 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La 10-an de aprilo 2009 la balota komisiono decidis, ke EDE rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio.

Nobel-premiito pri ekonomiko Reinhard Selten estis ĉefkandidato de la germana landa sekcio de EDE en la balotoj 2009 por la Eŭropa Parlamento.

Laŭ la definitiva rezulto EDE atingis en Germanio 11 772 voĉojn[9] kaj en Francio 28 945[10], sume do 40 717 voĉoj. EDE ricevis en Francio EDE ĉ. 0,17 % de la validaj voĉoj, en Germanio 0,045 %. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liveris Meklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622 967 validaj voĉoj EDE atingis 910[11], do 0,146 %. La procentaĵo en la insulo Nov-Kaledonio atingis 0,93 %[12], tiu en la insulo Sankta Marteno eĉ 1,53 %[13], kvankam EDE tien ne liveris voĉdonilojn.

En Francio estis sume 17 218 974 validaj voĉoj[14]; la ĉ. 28 945 voĉoj por EDE do reprezentas 0,17 % de ĉiuj validaj voĉoj.

Balotoj de 2014[redakti | redakti fonton]

Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenis la eŭropajn balotojn 2014 kaj ricevis en Francio sume 33 609 voĉojn. Tio egalas al 0,18 % de ĉiuj validaj voĉdonoj, do ĉiu 564-a valida voĉo en Francio estis por EDE.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Listkapo 2004 Balotoj 2004 Procento 2004 Listkapo 2009 Voĉoj 2009  % 2009 Listkapo 2014 Voĉoj 2014  % 2014
Francilia distrikto Georges Kersaudy 5 789 0,21% Elisabeth Barbay 3 294 0,12% Laure Patas d'Illiers 4 531 0,15%
Orienta distrikto Bruno Schmitt 5 336 0,24% Fabien Tschudy 4 325 0,20% Geneviève Martin 4 712 0,19%
Okcidenta distrikto Denis-Serge Clopeau 4 926 0,19% Bert Schumann 4 215 0,17% Lyse Bordage 4 388 0,16%
Sudokcidenta distrikto Thierry Saladin 3 687 0,15% Raymond Faura 3 975 0,15% Monique Juy 4 714 0,16%
Sudorienta distrikto Christian Garino 2 559 0,09% Christian Garino 4 286 0,15% Monique Arnaud 5 898 0,18%
distrikto Centra Masivo-Centro Jean-Paul Tonnieau 2 174 0,15% Farhad Daneshmand 2 633 0,20% Marcelle Provost 3 404 0,23%
Nordokcidenta distrikto Bertrand Hugon 788 0,03% Jacques Borie 4 680 0,19% Christine Pieters 5 023 0,18%
Transmara distrikto Jacques Etienne 1 537 0,44% Monique Fillat 939 0,33%
Francio sume   25 259 0,15% 28 945 0,17% 33 609 0,18%
Germanio sume     11 772 0,045%

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Lige al la allaso de EDE al la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio, ĵurnalistoj foje menciis EDE kiel ekzemplon de sufiĉe stranga politika unuiĝo. [15] [16]

Sed ankaŭ ene de la Esperanto-movado ne malofte publikiĝas negativaj opinioj pri EDE. Ekzemple Gregor Hinker rekomendis al esperantistoj ne subteni EDE, ĉar laŭ li Esperanto taŭgas "certe ne kiel fundamento de politika partio". Li emfazis, la diverseco de la politikaj opinioj en la Esperanto-movado "montras, kiel absurda estas politika Esperanto-partio". [17]

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.