Volt Europa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri eŭropa politika organizaĵo. Por partio en Nederlando rigardu la paĝon Volt. Por mezurunuo legu la artikolon Volto.
Volt Europa
emblemo
Eŭropa politika partio
Komenco 29-a de marto 2017 vd
Sidejo Elsene
Ideologio

socialliberalismoprogresismonaturprotektismofederaciiĝo de Eŭropa Unioporeŭropismo

Fondinto(j) Andrea Venzon • Damian Boeselager vd
Filioj Volt Deutschland • Volt France • Volt Romania • Volt • Volt Belgium • Volt Bulgaria • Volt UK • Volt Malta • Volt Denmark • Volt España • Volt Portugal • Volt Albania • Volt Austria • Volt Czech Republic • Volt Italy • Volt Luxembourg • Volt Ukraine vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo international non-profit association
vdr

Volt Europa (ofte mallongigita al Volt) estas internacia neprofitcela asocio kiu funkcias kiel ombrelorganizaĵo ene de la tuteŭropa politika movado Volt Europa, movado fondita en 2017 de Andrea Venzon[1] kun la subteno de Colombe Cahen-Salvador[2] kaj Damian Boeselager[3]. Ĝi aktivas en tridek du landoj en Eŭropo[4][5][6]. Krom la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, Volt etendiĝas al kelkaj ne-membraj ŝtatoj kiel Svislando, Albanio kaj Britio.

Krom siaj tuteŭropaj pozicioj, la partio subtenas valorojn enskribitajn en Artikolo I-2 de la Traktato pri Eŭropa Unio (Traktato de Maastricht), nome: respekto de homa digno, libereco, demokratio, egaleco, jurŝtato kaj respekto de homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj de personoj apartenantaj al minoritatoj[7].

La partio aliĝis al la Eŭropa grupo de la Verduloj/Eŭropa Libera Alianco. La movado ne volas esti klasifikita en tradiciaj politikaj spektroj kiel maldekstre, dekstre, konservativaj aŭ liberalaj[8]. Samtempe la movado rigardas sin kiel tuteŭropan partion kaj aperas en ĉiuj landoj sub unuforma emblemo. Ĝia celo estas ne agi kiel reprezentanto de naciaj interesoj en la politikaj institucioj en Bruselo, sed observi la Eŭropan Union kiel tutaĵon[9]. Volt opinias, ke Eŭropo devas esti pli solidara sur la tutmonda nivelo kaj paroli per unu sola voĉo[10]. La financado de la agadoj de la partio estas kolektata pere de popolfinancado[11]

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizo estis fondita en 2017 fare de Andrea Venzon, helpita de Colombe Cahen-Salvador kaj Damian Boeselager. La fondintoj volis doni respondon al la kreskanta popolismo tutmonde kaj la evoluoj ĉirkaŭ Brexit.[12]

Volt Europa estas oficiale registrita en Luksemburgio kiel neprofitcela asocio[13]. Antaŭe, la organizo estis konata kiel Vox Europe[14]. Nuntempe estas pli ol 25 000 membroj en pli ol 30 eŭropaj landoj[15]. Proksimume 70% de tiuj membroj ne estis politike aktivaj antaŭ ili aliĝis al Volt[16].

centra

La Ĝenerala Kunveno de Membroj de Volt Eŭropo okazis la 27-an kaj 28-an de oktobro 2018 en Amsterdamo. En tiu okazo, la "Amsterdama Deklaracio", la politika programo por la Eŭropa Parlamento, estis publikigita[17].

Dum la elektoj de Eŭropa Parlamento de 2019, la partio gajnis sidlokon en Germanio, parte danke al la malalta balotsojlo. Germana kunfondinto Damian Boeselager nun reprezentas ĉiujn Volt-sekciojn en la Eŭropa Parlamento (EP). Dum tuteŭropa membrokonsultado 83% de la membroj elektis aliĝi al la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco [18].

La 26-an de novembro 2023, post la ĝenerala kunsido, kelkaj aliaj politikaj grupoj, interalie EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) akceptis la inviton de Volt por partopreni surstratan manifestacion tra Parizo post kiam grupo da manifestantoj kune kantis la eŭropan himnon en Esperanto[p 1].

Politika programo[redakti | redakti fonton]

Por Volt necesas reformi Eŭropan Union en federacia senco en kiu la Eŭropa Parlamento certigu ke eŭropaj civitanoj sciu ke ili estas en la centro de eŭropa demokratio[19]. Tial Eŭropo estu pli demokratie, do donante pli da povoj al ĝia Parlamento, malebligante vetoojn fare de naciaj registaroj kaj formante eŭropan registaron. Tiu ĉi federacio devus tiam funkcii laŭ la principo de subsidiareco. Ĉio ĉi estas ankaŭ ligita al la promocio de "eŭropa patriotismo" [20][21].

Sekve, Volt pledas por komuna alproksimiĝo de la problemoj de migrado, proksima kunlaboro en la kampoj de defendo (armeo) kaj sekretaj servoj. Ĝi volas establi eŭropan minimuman salajron por kontraŭbatali malriĉecon, pli harmoniigi impostajn sistemojn por kontraŭbatali impostajn paradizojn ene de la Eŭrozono, kunigi la ŝuldon per Eurobonds (tuteŭropaj obligacioj)[22], trovi komunajn respondojn al la efiko de la kvara teknologia revolucio sur la labormerkato, pliigi la EU-buĝeton por financi projektojn por adaptiĝo al tutmondiĝo kaj redukto de malegalecoj (inkluzive de la enkonduko de eŭropa minimuma salajro),

Verda, blua kaj cirkla ekonomioj[redakti | redakti fonton]

Volt ankaŭ subtenas investojn en la verda, blua kaj cirkla ekonomioj, ankaŭ kongruaj kun la batalo kontraŭ la tutmonda varmiĝo kaj poluado.

Aliaj kernelementoj de ĝia programo estas plua ciferecigo cela al la simpligo de burokratio kaj reguliga simpligo, pli grandaj investoj en la trejnado de publikaj dungitoj, la batalo kontraŭ korupto, stimulado de konkurenco per la liberaligo de la pli korporatismaj laborsektoroj, la malkrimigo de la uzo de drogoj, la leĝigo de molaj drogoj, la protekto de laboristoj kun maltipaj kontraktoj kaj atento al la disvolviĝo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

La movado ankaŭ subtenas solidajn politikojn pri publika bonfarto en formo de signifaj investoj en sociaj projektoj, precipe en la kampo de edukado kaj prizorgado[22], samkiel pliigi financadon por esplorado; ĉio estu financita per progresema kaj justa impostado. En ĝia programo ĝi substrekas ankaŭ la bezonon de publika-privata kunlaboro, utila por relanĉi ekonomian kreskon kaj malpliigi senlaborecon.

Fine, Volt batalas por GLAT-rajtoj, kiel egaleca geedziĝo kaj adopto de samseksamaj paroj, kaj kontraŭ ĉiuj formoj de rasismo kaj seksismo, kiuj por la movado ankaŭ postulas fortan laikan ŝtaton.

Politika programo por la eŭropaj elektoj: la Amsterdama Deklaracio[redakti | redakti fonton]

Por la eŭropaj elektoj en majo 2019, Volt decidis kaj publikigis tuteŭropan programon, la Amsterdaman Deklaracion [26] kiu estis tradukita en plurajn lingvojn kaj konsistas el tri ĉefaj punktoj: reformo de la Eŭropa Unio, plifortigo de la eŭropa ekonomio kaj disvolviĝo de daŭripova kaj justa eŭropa socio[23]. Volt diferencas de aliaj poreŭropaj movadoj kiel Pulse of Europe, ĉar la movado volas partopreni eŭropajn, naciajn kaj lokajn balotojn pere de la naciaj branĉoj en la membroŝtatoj de la EU. La unua celo estis reprezentado en la Eŭropa Parlamento pere de la parlamentaj balotoj en printempo 2019[24]. Tiurilate, Volt Europa estas supranacia partio, kiu strebas al demokratio je la eŭropa nivelo. En ĉi tiu klopodo, Volt Europa estas la ombrelorganizaĵo de la naciaj sekcioj, kiel en Nederlando Volt Nederland.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Andrea Venzon ĉe www.facebook.com
  2. (en) Colombe Cahen-Salvador (@ColombeCS) | Twitter ĉe twitter.com
  3. (en) Damian Boeselager (@d_boeselager) | Twitter, ĉe twitter.com
  4. (it) Volt Europa havas kandidatojn en sep landoj kaj celas 25 deputitojn, Il Sole 24 ORE
  5. (it) Volt: ecco il movimento paneuropeista che vuole cambiare l'Europa partendo dai giovani, Linkiesta, la 18-an de junio 2018.
  6. (it) La sfida dei partiti paneuropei alle prossime elezioni Ue. Volt e gli altri, Il Foglio.
  7. Statutoj Volt Europa, Artikolo 3.
  8. (en) Volt – Vision Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. (de) Neue Europartei „Volt“ Gegen Populisten, für mehr Europa (Nova eŭropa partio "Volt" kontraŭ populismo, por pli da Eŭropo)
  10. (it) "Scende in campo la generazione Erasmus. Una conversazione con Andrea Venzon, presidente di Volt Arkivigite je 2019-06-01 per la retarkivo Wayback Machine", European Circus.
  11. (de) Europäische „Volt“-Bewegung: Ein bisschen grün, ein bisschen liberal, Der Tagesspiegel, la 2-an de November 2018
  12. (de) Volt: Jugendpartei will die Idee der Europäischen Union retten, Wirtschaftswoche.
  13. (en) "Legal", Volt.
  14. (it) Disegni, Simone, "I millennial di Volt vogliono dare la scossa alla Ue: rilanceremo l’Europa", Corriere della Sera.
  15. (en) Volt: The Pan-European Political Movement,
  16. (fr) ""Nous voulons créer le premier parti paneuropéen", Libération.fr.
  17. (nl) "Nieuwe partij wil van Europa een krachtpatser maken", RTV Rijnmond.
  18. (nl) Pan-Europese partij Volt sluit zich aan bij groenen, FD.nl.
  19. (en) Volt wants to "energise Europe" – but how?, The New Federalist.
  20. (en) Subtenaj Dokumentoj de la Amsterdama Deklaracio: la programo de Volt por la Eŭropa Parlamento de 2019 ĝis 2024 .
  21. (en) "Politico Brussels Playbook, presented by the Barilla Foundation: Europe in 4 speeches — New US ambassador — A different Brexit story", Politico, la 11-an de majo 2018.
  22. 22,0 22,1 (en) Volt Europa - Vision Arkivigite je 2019-05-15 per la retarkivo Wayback Machine, volteuropa.org.
  23. (de) Die Amsterdam-Deklaration – Das Volt-Programm für das Europäische Parlament 2019-2024. (PDF) en: volteuropa.org.
  24. (de) Volt - Eine neue Partei für Europa. www.hamburg1.de. Arkivita la 9-an de junio 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "p", sed la responda etikedo <references group="p"/> ne estis trovita; $2