Green New Deal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usona Deputito Alexandria Ocasio-Cortez paroladoj pri la Verda Nova Interkonsento en februaro 2019.

Green New Deal (angla por Verda nova konsento) estas aro da rimedoj, en kiuj vivmediaj iniciatoj estas ekonomie stimulataj. Diversaj programoj estis proponitaj dum la ekonomia krizo en 2008 sub la nomo Green New Deal (mallonge GND). Ekde 2010-aj jaroj, la termino estis ĉefe uzita por iniciatoj kontraŭbatali la tumondan plivarmiĝon.

Origine ĝi estis proponita kiel pako de usonaj leĝoj celantaj solvi la problemon de klimata ŝanĝo kaj ekonomia malegaleco. La nomo rilatas al la New Deal (Nova Interkonsento), serioza de ekonomiaj kaj sociaj reformoj interprenitaj de prezidanto Franklin D. Roosevelt dum la inter 1933 kaj 1936.[1]

Organizaĵoj kiel Sierraclub.org, Greenpeace kaj Friends of the Earth (Teramikoj Interancia) subtenas la proponon pri GND[2].

Pluraj gravaj tutmondaj ekonomioj kiel Barato, Ĉinio, Eŭropa Unio kaj Usono komencis implementi iujn politikojn celantajn la Novan Verdan Interkonsenton[3].

Iniciatoj[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2008 la Naturmedia Programo de Unuiĝintaj Nacioj prezentis la Iniciaton pri Verda Ekonomio, ankaŭ nomatan Tutmonda Verda Nova Interkonsento (GGND aŭ Global Green New Deal)[10].

Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

La 11-an de decembro 2019, la Eŭropa Komisiono prezentis sian Eŭropan Verdan Interkonsenton kun la ĉefa celo atingi klimatan neŭtralan ekonomion antaŭ 2050[4]. Ĝis 2030 la celo estas redukto de 50% en emisioj de karbona dioksido en ekonomio.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ekologia civilizo (ĉine: shengtai wenming) estis skribita en la konstitucion de Ĉinio kiel la ideologia kadro por la naturmediaj politikoj, leĝoj kaj edukado de la lando. Ĝi ankaŭ estas pli kaj pli prezentata ne nur kiel respondo al media degradiĝo en Ĉinio, sed kiel vizio por nia tutmonda estonteco[5]. Ĉina ŝtatprezidento Xi Jinping deklaris ke Ĉinio plialtigos sian klimatan ambicion strebante al karbona neŭtraleco ĝis 2060[6].

Usono[redakti | redakti fonton]

Jill Stein parolis pri la GND jam en 2012. La GND estas oficiale en platformo de la Verda Partio de Usono[7]

La GND estas ankaŭ subtenata de ne malmultaj usonaj politikistoj kiel Rashida Tlaib, Ilhan Omar, John Lewis, ĉiuj de la Demokratia Partio de Usono.

Usona prezidento Donald Trump (Republikana Partio de Usono) estas kontraŭ la ideo de GND[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉina revo

Global Greens

Climate Action Network (CAN)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Animacio en Esperanto por savi la planedon, Esperanto.china.org.cn

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jeremy Lovell (July 21, 2008) "Climate report calls for green 'New Deal'", Reuters.
  2. (en) Homan, Timothy R.,"Five things to know about Ocasio-Cortez's 'Green New Deal'", TheHill, la 24-an de novembro 2018. Arĥivita de la originalo, la 26-a de novembro 2018.
  3. (en) Andrew Chatzky, Envisioning a Green New Deal: A Global Comparison, US Council on Foreign Relations, la 16-an de januaro 2020.
  4. (plurlingva) Ein europäischer Grüner Deal - Iĝi la unua klimatneŭtrala kontinento, Europa Komisiono.
  5. (en) Ecological civilization: Interpreting the Chinese past, projecting the global future, Elsevier
  6. (en, zh) 中外对话 - China Dialogue, China’s new carbon neutrality pledge: What next? - 中国承诺“碳中和”对全球气候行动意味着什么, la 23-an de septembro 2020.
  7. (en) Green New Deal – Full Language, Verda Partio de Usono.
  8. (en) Trump, Donald (Februaro 2019). "US Presidential Twitter Feed". Twitter.com. Arĥivita de la orgininalo, la 9-an de februaro 2019.