DiEM25

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DiEM25
emblemo
politika movado
Komenco 2015 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

poreŭropismoalimondismo • postkapitalismo • naturprotektismofeminismofederaciiĝo de Eŭropa Uniosocialdemokratiodemokrata socialismo

Membro de Progresema Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

DiEM25 (angle Democracy in Europe Movement 2025, trad. Movado Demokratio en Eŭropo 2025) estas maldekstra politika movado por demokratiigi Eŭropan Union.

La movadon fondis la iama greka ministro pri financoj, Yanis Varoufakis, en februaro 2016. La manifesto de la movado publikiĝis sub la slogano "Eŭropa Unio demokratiiĝos. Aŭ ĝi disfalos." Pere de pli demokratiaj strukturoj kaj pli travidebla agado de la institucioj de EU, ĝi celas kontraŭbatali tiujn krizojn, kiuj minacas la pluekziston de EU: la daŭran ekonomian krizon kun senlaboreco kaj povreco, la eŭrokrizon, la krizon de la bankoj (kaj specife vidu ekzemple la greka krizo) kaj la krizon de la rifuĝintoj (vidu Eŭropa migra krizo). Ĝis la jaro 2025 estu elektata Eŭropa Popola Asembleo , kiu debatu kaj decidu pri tio, kiel eblos progresigi en Eŭropa Unio socian justecon, demokration kaj liberecon.

DiEM25 havas pli ol 62 000 membrojn, inkluzive de Noam Chomsky, Julian Assange kaj Slavoj Žižek.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]