Saltu al enhavo

Julian Assange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Assange
Persona informo
Naskonomo Julian Paul Hawkins
Aliaj nomoj Proff • Mendax
Naskiĝo 3-an de julio 1971 (1971-07-03) (53-jaraĝa)
en Townsville
Lingvoj angla
Loĝloko Embassy of Ecuador, London • Magnetic Island • Melburno
Ŝtataneco Ekvadoro (2017–2019)
Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Centra-Kvinslanda Universitato
Universitato de Melburno
Townsville State High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Julian Assange
Familio
Patro John Shipton Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Christine Ann Assange Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Stella Assange (2022–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo interreta aktivulo
prezentisto
ĵurnalisto
entreprenisto
interna alarmanto
televida prezentisto
verkisto
televida produktoro
kodumulo
televida reĝisoro
programisto
komputosciencisto
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Julian Assange en marto 2010

Julian Paul ASSANGE [asa:nĵ] (naskiĝis la 3-an de julio 1971 en Townsville, Aŭstralio) estas aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo. Li aktivas kiel proparolisto de WikiLeaks.

Assange akiris praktikajn spertojn pri komputila sekureco kaj ŝtele aliris komputilojn de pluraj organizaĵoj (aŭstralia universitato, telekomunika firmao, aliaj) por trovi kaj pruvi sekurecajn mankojn. Li konfesis sin kulpa pri tio kaj estis punita je 2.100 aŭstraliaj dolaroj.

Kvankam Assange multe studis aŭtodidakte, li ankaŭ ĝis 2006 studis fizikon kaj matematikon en la universitato de Melbourne.

Usonaj aŭtoritatoj persekutis Assange de julio 2010 pro eblaj krimoj koncerne la diskonigon de sekretaj NATO-dokumentoj (pli ol 92 000).

Svedaj aŭtoritatoj je la 20-a de aŭgusto 2010 proklamis arest-ordonon kontraŭ Assange, pro seksperforto. Sekvatage ili nuligis la ordonon, tamen nun plu enketas pri la afero kaj je la 18-a de novembro renovigis la ordonon. La 7-an de decembro 2010 Assange estis arestita en brita policejo, kien li iris libervole[1][2]. Svedio petas de Britio lian ekstradicion.

Assange vivis en pluraj landoj kaj deklaris, ke li estas daŭre moviĝanta, vivanta en flughavenoj.

La fondinto de WikiLeaks estis arestita en la Ambasado de Ekvadoro en Londono la 11-an de aprilo 2019. La brita polico anoncis la areston la saman tagon, post kiam la azilo estis retirita kaj Scotland Yard akiris permeson eniri la Ambasadon de Ekvadoro.

La 25an de junio 2024 oni informis, ke la Supera Tribunalo de Londono liberigis Julian Assange, post pli ol kvin jaroj de enprizonigo. Ekde sia aresto, li estis malliberigita en Belmarsh, frontante eblan kondamnon de ĝis 175 jaroj de prizono kaj eĉ de mortopuno fare de Usono. Assange kaj Usono interkonsentis, ke la ĵurnalisto deklaras sin kulpa je spionado kontraŭ kondamno de 62 monatoj de malliberigo, jam plenumita en Britio.[3]

Distingoj

[redakti | redakti fonton]
  • En 2008 Assange kaj WikiLeaks ricevis la premion Freedom of Expression Award de la organizaĵo Index on Censorship.
  • En 2009 ili ricevis la premion Amnesty International Media Award, agnoske al meritoj pri senverdiktaj ekzekutoj ("Kenya: The cry of blood – extra-judicial killings and disappearances").

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]