Julian Assange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Assange
Persona informo
Naskonomo Julian Paul Hawkins
Aliaj nomoj Proff • Mendax
Naskiĝo 3-an de julio 1971 (1971-07-03) (52-jaraĝa)
en Townsville
Lingvoj angla
Loĝloko Embassy of Ecuador, London • Magnetic Island • Melburno
Ŝtataneco AŭstralioEkvadoro
Alma mater Centra-Kvinslanda UniversitatoUniversitato de Melburno • Townsville State High School
Subskribo Julian Assange
Familio
Patro John Shipton
Patrino Christine Ann Assange
Edz(in)o Stella Assange
Infanoj 4
Okupo
Okupo interreta aktivulo • kodumuloprogramistokomputosciencisto • televida produktoro • televida reĝisoro • verkistoĵurnalistoprezentistoentreprenisto • interna alarmanto
vdr
Julian Assange en marto 2010

Julian Paul ASSANGE [asa:nĵ] (naskiĝis la 3-an de julio 1971 en Townsville, Aŭstralio) estas aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo. Li aktivas kiel proparolisto de WikiLeaks.

Assange akiris praktikajn spertojn pri komputila sekureco kaj ŝtele aliris komputilojn de pluraj organizaĵoj (aŭstralia universitato, telekomunika firmao, aliaj) por trovi kaj pruvi sekurecajn mankojn. Li konfesis sin kulpa pri tio kaj estis punita je 2.100 aŭstraliaj dolaroj.

Kvankam Assange multe studis aŭtodidakte, li ankaŭ ĝis 2006 studis fizikon kaj matematikon en la universitato de Melbourne.

Usonaj aŭtoritatoj persekutas Assange de julio 2010 pro eblaj krimoj koncerne la diskonigon de sekretaj NATO-dokumentoj (pli ol 92.000).

Svedaj aŭtoritatoj je la 20-a de aŭgusto 2010 proklamis arest-ordonon kontraŭ Assange, pro seksperforto. Sekvatage ili nuligis la ordonon, tamen nun plu enketas pri la afero kaj je la 18-a de novembro renovigis la ordonon. La 7-an de decembro 2010 Assange estis arestita en brita policejo, kien li iris libervole[1][2]. Svedio petas de Britio lian ekstradicion.

Assange vivis en pluraj landoj kaj deklaris, ke li estas daŭre moviĝanta, vivanta en flughavenoj.

Aresto[redakti | redakti fonton]

La fondinto de WikiLeaks estis arestita en la Ambasado de Ekvadoro en Londono la 11-an de aprilo 2019. La brita policano anoncis la areston la saman tagon, post kiam la azilo estis retirita kaj Scotland Yard akiris permeson eniri la Ambasadon de la Ambasadoro.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2008 Assange kaj WikiLeaks ricevis la premion Freedom of Expression Award de la organizaĵo Index on Censorship.
  • En 2009 ili ricevis la premion Amnesty International Media Award, agnoske al meritoj pri senverdiktaj ekzekutoj ("Kenya: The cry of blood – extra-judicial killings and disappearances").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]