Teramikoj internacie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teramikoj internacie
emblemo
ne-registara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo
Komenco 1970 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Montreuil
Agareo

medio

Fondinto(j) Alain Hervé vd
Membro de Friends of the Earth Europe • La Teramikoj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Teramikoj internacie (angle Friends of the Earth International, mallonge FoEI) estas internacia asocio kuniganta mediprotektajn organizaĵojn, reprezentita en 70 landoj.

La asocio estis fondita en 1971 de kvar organizaĵoj el Francujo (La Teramikoj), Svedujo, Usono kaj Britujo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La sidejo de Teramikoj internaciee situas en Amsterdamo, Nederlando. La asocio estas estrataj de ekzekuta komisio, nomita "Executive Committee" aŭ simple ExCom [1], kiu estas elektita ĉiun duan jaron de la ĝenerala membraro. La sekretariaro estas dungita de la ExCom [2] Dum la dujara kunveno estas akceptitaj la ĝenerala politiko kaj prioritatoj.

Membraj asocioj[redakti | redakti fonton]

El ĉiu lando nur unu organizaĵo povas esti membro de la asocio.

Kuna bazo de ĉiuj membroorganizaĵoj estas la sendependeco de politikaj partioj kaj de ekonomiaj interesoj, laboro pri mediprotektado kaj loke kaj nacie kaj demokrata strukturo.

Teramikoj eŭropee[redakti | redakti fonton]

La tuteŭropan kunordigon de la membroorganizaĵoj estas farata de FoE Europe (teramikoj eŭrope). Ĝi gvidas tuteŭropajn kampanjojn kaj lobiadlaboras en Bruselo.

En julio 2007 fondiĝis junulara asocio junaj teramikoj eŭrope.

Laŭ raporto de Siim Kallas, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisiisto pri administracio, aŭskulto kaj trompkontraŭstaro, FoE Europe ricevis en 2006 entute 6235.000 eŭrojn da subvencio de EU, tio estas pli ol la duono de ĝiaj enspezoj. Anja Leetz, reprezentantino de FoE Europe diris laŭ raporto de la gazeto Die Welt, ke tio tamen ne malhelpas la sendependecon de la organizaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FoEI Secretariat[rompita ligilo]
  2. FoEI Structure. Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2009-11-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]