Briteliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britujo en la Eŭropa Unio
La rezulto de la referendumo pri la briteliro en la jaro 2016, flava = resti, blua = foriri

Briteliro[1]Breksiĝo[2], el la angla Brexit, vortokunfando de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo) kaj “exit” (eliro), aludas al la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio (EU), kio estis decidita per referendumo en junio 2016. La vorto “Grexit” (Grekeliro) formiĝis sammaniere, aludinte al la ebla eliro de Grekujo el la Eŭrozono.

La brita registaro organizis je la 23-a de junio 2016 referendumon pri eliro. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union.[3][4][5][6] Britio laŭinterkonsente forlasis la Eŭropan Union la 31an de Januaro 2020 je la 23:00 GMT, post kio sekvis 11-monata transira periodo finiĝinta la 31an de Decembro 2020.[7] Dum la transira periodo, Britio kaj EU intertraktis pri la kondiĉoj de siaj estontaj rilatoj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brexit en la angla Vikipedio.