Progresismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rado kun flugiloj ofte estas simbolo de progreso
La pentraĵo American Progress (en) (1872) en kiu Kolumbia, tenante libron kaj metante telegraflineon, gvidas la novajn setlantojn, kaj forpelas indiĝenajn popolojn kaj sovaĝajn bestojn. Ŝajne kiel esprimo de la "Evidenta destino"

Progresismo (en multaj lingvoj Progressivismo; derivaĵo de la vorto progreso)

estas kredo en la progreso en socio kaj politiko. Progresismo estas apogo al socia disvolvigo pere de la uzado de la sciencaj, teknologiaj antaŭeniroj, la ekonomia progreso kaj la socia organizado. Ĝi estas formita de diversaj filozofiaj, etikaj kaj ekonomikaj doktrinoj devenaj ĉu de la liberalismo ĉu de la demokrata socialismo.

Plej progresistoj celas progreson en tio socia, ekonomia, politika kaj institucia. Same ili malakceptas la dikotomion dekstro-maldekstro ĉar ili konsideras ĝin jam ne plu valida. Kelkaj progresistoj asertas ke la lukto inter la doktrinoj de kapitalismo kaj socialismo ne plu havas sencon en la 21-a jarcento post la disfalo de la Berlina muro. Same kelkaj progresistoj asertas ke spite la malsukcesojn de la socialisma sistemo dum estos malegaleco, la ideoj de la maldekstro ankoraŭ havos validon.

Progresemaj ideoj povas larĝe esti spuritaj reen al la klerismo. Dum la antikvaj pensuloj plejparte havis ciklan vidon de historio, la klerismopensistoj havis linearan vidon de historio. Malmultaj progresistoj kredas je la konstanta, seninterrompa plibonigo de la homaro, sed multaj progresistoj legas historion kiel malrapidan rakonton de progreso.

Progresema politiko ĝenerale volas ŝanĝi administradon, regadon kaj registaron en nova maniero. Male al konservativismo, kiu volas teni registaron simila al antaŭa. Ĝi plej ofte rilatas al politika movado en Usono en la malfruaj 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj, nomita la Progresema Epoko.

Multaj politikaj kaj socialreformaj movadoj fontas el tiu penso. La "Progresisma Movado" ricevis eĉ pli specifan signifon en la usona politiko, kie ĝi portis deziron al socia justeco, kaj ke la ŝtato reprezentu la mezan usonanon kaj strebu al "la komuna bono" [1] [2] [3][4].

Partikulare en Usono, tiuj homoj volis ŝanĝi politikon, kiu estis en tiu tempo direktita de grandaj entreprenoj kaj koruptaj politikaj maŝinoj. Verŝajne, la plej multaj el la homoj kiuj kredis je la Progresisma Movado estis parto de la meza klaso. Kelkaj el la gvidantoj de la progresema movado estis Theodore Roosevelt, Hiram Johnson, William Howard Taft, Robert M. La Follette la pli aĝa, Franklin D. Roosevelt, kaj Howard Dean.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2019) “Progress”, Progress definition. Metaphysics Research Lab, Stanford University.
  2. “Progressivism”, Oxford Research Encyclopedia of Education.
  3. Outram, Dorinda (2006), Panorama of the Enlightenment, Getty Publications, p. 29, (ISBN 978-0892368617), https://books.google.com/books?id=A84nA7Ae3t0C&q=%22Panorama%20of%20the%20Enlightenment%22&pg=PA29 
  4. Zafirovski, Milan (2010), The Enlightenment and Its Effects on Modern Society, p. 144 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]