Progresisma Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Progresisma Movado (france Mouvement ProgressisteMP) estas malgrava opozicia politika partio en Kameruno. Ĝi estis fondita la 23-an de aŭgusto 1991 kaj estas estrata de Jean-Jacques Ekindi[1]. Ekindi estis la kandidato de la partio okaze de la prezidenta baloto de 1992 : li oficiale kolektis 0,79% de la voĉdonoj kaj tiel atingis la kvinan rangon[2].

Ekindi rezignis kandidatiĝi al la prezidenta baloto de 2004 favore al John Fru Ndi, kandidato de la Socia Demokrata Fronto, la ĉefa opozicia partio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cameroon Political Parties Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine – Government of Cameroon.
  2. Cameroon Tribune, 27 October 1992 (cited in Nantang Jua, "The Power Elite, the State, and Transition Politics in Cameroon", Political Liberalization and Democratization in Africa: Lessons from Country Experiences (2003), ed. Julius Omozuanvbo Ihonvbere and John Mukum Mbaku, Greenwood Publishing Group, page 97).