Meklenburgo-Antaŭpomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Meklenburgo-Antaŭpomerio
germane Mecklenburg-Vorpommern
Federacia lando
La urbodomo de Greifswald
La urbodomo de Greifswald
La urbodomo de Greifswald
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
flago
flago
blazono
blazono
flagoblazono
federacia lando [+]

Lando Germanio
LagaroMeklenburga lag-plataĵo
EksterdistriktojRostock, Schwerin
Distriktoj
Historiaj regionoj

Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Insuloj
Riveroj

SituoSchwerin
- altecom ü. NHN [+]
ĈefurboSchwerin
- koordinatoj54° N, 11° O (mapo)53.63333333333311.416666666667
Plej alta punktoHelpt Hills [+]

Areo23 174,17 km² (2 317 417 ha)

Loĝantaro1 610 774 (fine de decembro 2022)
Denseco69,51 loĝ./km²

Malneta enlanda produkto49,46  Mrd. EUR (2021)
Ŝuldoj8,361  Mrd. Euro (30-a de junio 2020)
Senlaboreco8 % (decembro 2023)

Refondita1990
Regantaj partiojSPD / Maldekstra partio
MinistroprezidantoManuela Schwesig (SPD)
(ekde 4-a de julio 2017)
Prezidento de
federacilanda parlamento
Birgit Hesse (SPD)
Parlamento
9
34
5
5
12
13
1
34 12 13 
El 79 seĝoj ricevas:

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
ISO 3166DE-MV
AŭtokodojListo de aŭtokodoj

Lasta baloto4-a de septembro 2011
Sekvanta baloto2016
Federacia Konsilio3
Landa Eo-asocioLAMA (LAMA)

Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio)
Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio)
DEC
Meklenburgo-Antaŭpomerio
Meklenburgo-Antaŭpomerio
Situo de Schwerin enkadre de Germanio

Map
Meklenburgo-Antaŭpomerio

Vikimedia Komunejo:  Mecklenburg-Vorpommern
Retpaĝaro: www.m-v.de
vdr
Stralsund

Meklenburgo-AntaŭpomerioMeklenburgio-Antaŭpomerio (en Esperanto mallongigebla MA, sed pli kutime, kaj germane kaj esperante, neformale mallongigata MekPom) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern [MEklenburk-FORpomern]. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 610 774 loĝantojn.

Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).

Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio

Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.

Geografio[redakti | redakti fonton]

kastelo Schwerin
Meklenburgo kaj Pomerio


Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.

La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).

Akvaĵoj[redakti | redakti fonton]

Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow). La Peene [PE:ne] estas 142 km longa maldekstra rivero en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el la polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.

Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

Meklenburgo-Antaŭpomerio post administra reformo de la 4-a de septembro 2011 konsistas el 6 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 2 urboj sen aparteno al distrikto:

Mapo kun la administraj limoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio
Mapo kun la administraj limoj en Meklenburgo-Antaŭpomerio


Distriktoj (Landkreise)[redakti | redakti fonton]

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 805 politike sendependaj komunumoj. Inter ili estas 2 eksterdistriktaj urboj kaj 803 komunumoj apartenantaj al distrikto. El inter ili 765 fondis 78 komunumarojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Meklenburgo-Antaŭpomerio (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Meklenburgo-Antaŭpomerio (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DMS
Neubrandenburg
Neubrandenburg
Neubrandenburg
DMS
Ŝverino
Ŝverino
Ŝverino
DMS
Rostock
Rostock
Rostock
DMS
Stralsund
Stralsund
Stralsund
Jen la mapo kun markiloj por la kluboj. La estintaj havas palan markilon.

La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.

Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:

Antaŭe estis ankaŭ societoj en:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]