Usedom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usedom
StrandDüne.JPG

AkvejoBalta Maro

Supermara alteco69 m ü. NHN [+]
Koordinatoj53° 56′ N, 14° 5′ O (mapo)53.93333333333314.083333333333Koordinatoj: 53° 56′ N, 14° 5′ O (mapo)
- koordinatoj53° 56′ N, 14° 5′ O (mapo)53.93333333333314.083333333333Koordinatoj: 53° 56′ N, 14° 5′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoGolm [+]

Longo66,4 km (41 mi)
Larĝo23,9 km (15 mi)
Areo445 km² (44 500 ha) [+]
Loĝantaro76 500 [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]


Map
Usedom

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Usedom [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La limo inter Germanio kaj Pollando en Ozdom

Usedom [uzedom] (jen germane, pole Uznam) estas insulo en la Balta maro, situanta proksime al la kontinenta bordo antaŭ la Laguno de Szczecin. La plej granda parto de la insulo apartenas al Germanio (373 km²). En la oriento 72 km² ekde la jaro 1945 estas pola teritorio. Tie tamen loĝas la plimulto de la insulanoj; ĉirkaŭ 45 000 el tuto de 76 500 loĝantoj. En la okcidenta parto ankaŭ ekzistas samnoma urbo Usedom.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Peene enfluas la Baltan Maron en la markolo nomata Peenestrom, kiu dividas la maran insulon Usedom de la kontinento.

Situo: 54° NO, 14° OR
Loĝantaro: proksimume 76 500 (2001)
Areo: 445 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Apud la sude situanta Laguno de Szczecin etendiĝas okcidente de Usedom la akvujo Peenestrom, kaj oriente Swina apartigas la insulon de la najbara Wolin.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Famaj banlokoj kaj natureca, senindustria pejzaĝo precipe dum la someraj monatoj allogas multajn turistojn. La insulo estas la plej sunoriĉa regiono de Germanio (meznombre 1917 sunhoroj).