Wolin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolin
germane: Wollin

Blazono

Blazono
Festiwal Słowian i Wikingów 2009 66.jpg

Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Wolina
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Kamień
Komunumo komunumo Wolin
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1278 (lubeckie)
Koordinatoj 53° 40′ N, 14° 37′ O (mapo)53.66666666666714.616666666667Koordinatoj: 53° 40′ N, 14° 37′ O (mapo)
Areo 14,41 km²
Loĝantaro 4888 (en 2004)
Loĝdenso 339,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 72-510
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZKA
TERYT 4324307064
Estro Eugeniusz Jasiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Zamkowa 23
Poŝtkodo de estraro 72-510
Telefono de estraro 91 326-13-22
Fakso de estraro 91 326-13-33
Poŝto de estraro urzad@wolin.pl
Ĝemelaj urboj (Francio) Venansault
(Svedio) Staffanstorps
(Germanio) Usedom
Komunuma retejo http://www.wolin.pl
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Wolin (jen pole, historie ankaŭ germane Wollin, kaj mezepoke ankaŭ dane/vikinge Jomsborg) estas urbo en la historia regiono Pomerio proksime de la Balta Maro kaj situanta sur samnoma insulo pole nomata Wolin kaj germane Wollin. La urbo apartenas al ankaŭ samnoma komunumo Wolin en distrikto Kamień kaj en la nuna administra provinco Okcidenta Pomerio de Pollando. Ĉiujare okazas ĉi tie festivalo de slavoj kaj vikingoj (vidu la suban foton).

La mapo de insulo Wolin/Wollin kun la indikita urbo Wolin
La Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj en urbo Wolin
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a
Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava"
La memorŝtono pri Harald la 1-a (Danio) en la loko de lia morto en la iama Jomsborg, nun Wolin en Pollando
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
La mapo de la Duklando Pomerio
La urbodomo en Wolin
La urba memortabulo pri Johannes Bugenhagen kiu informas pri la naskiĝloko
Johannes Bugenhagen (Johano Bugenhageno) (1485-1558) (* Wollin, en la 20-a de junio 1485 - Wittenberg, en la 20-a de aprilo 1558)
La monumento de Johannes Bugenhagen en Wittenberg
Harald la 1-a (Danio) (Harald la 1-a Bludenta) - reĝo de Danio kaj Norvegio kiu mortis en la urbo
La defendmuroj

Historio[redakti | redakti fonton]

La komenco de la frumezepoka loĝloko estis la setlejo ĉe la rivero Dziwna. Danke al la tre favora situo kaj komerco la setlejo tre rapide disvolviĝis. Dum tiu frua Mezepoko estis tie la centro de kulto al la dio de slavoj Świętowit. Najbre de la setlejo ekestis la antaŭkristanaj tombokampoj: la Monto de Pendigitoj kaj Młynówka. Komence la urbo-ŝtato havis la sendependan politikon kaj batalis kontraŭ la ŝtato de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a. Post la venko de de pola princo la tuta Okcidenta Pomerio kun Wolin eniris la polan teritorion (vidu la apudan mapon). De la komenco de la 11a jc kaj ĝis la mezo de la 17a jc la urbo Wolin apartenis al la Duklando Pomerio, kie regis la slavaj princoj Grifoj (vidu la apudan mapon). Post la jaro 1630 Wolin estis sub la sveda regado kaj tio daŭris ĝis la jaro 1720, poste ekregis tie Prusio. Dum la jaroj 1975–1998 la urbo Wolin administracie estis en Vojevodio Szczecin nun de la jaro 1999 en la Provinco Okcidenta Pomerio.

Filoj de la urbo Wolin[redakti | redakti fonton]

Li enkondukis la protestantan reformon en la Duklando Pomerio kaj Danio en la 16-a jarcento. Inter liaj plej grandaj realigoj kuŝas la organizado de la luterana preĝejaro en la nordo de Germanio kaj Skandinavio, kaj ofte nomatas la dua Nordia Apostolo. Li estis pastoro en la Preĝejo de Sankta Maria, en Wittenberg. Marteno Lutero kromnomis lin "doktoro pomerio"[1]. Li estas memorigita en la kalendaro de la sanktuloj de la luterana eklezio de la sinodo de Misurio en la 20-a de aprilo. Biografio de Johannes Bugenhagen: Inter 1502 kaj 1504 li studis en la Universitato de Greifswald. En 1504, li translokiĝis al Treptow an der Rega kie li fariĝis rektoro de la loka lernejo. Kvankam li ne studis teologion, li ordiniĝis pastoro en 1509, kaj servis kiel vikario en la kanonikara kolegio de tiu urbo. En 1517, la abato Johann Boldewan (1485-1529)[2] vokis Bugenhagen por prediki en sia Abatejo en Belbuck, kie li estis indikita kiel biblia komentisto. Boldewan kaj Bugenhagen fariĝis tie la centro de la humanista cirklo. La duko Boguslao la 10-a (1454-1523)[3] el Pomeranio ordonis al Bugenhagen ke li verku latinan historion pri Pomerio, kaj 1518 fariĝis la komenca jaro de lia historia laboro.

En Wittenberg li helpis Luteron traduki la latinan biblion germanen, kaj malfermis disputon pri la reformoj de Ulrich Zwingli (1484-1531). Ĉirkaŭ de 1523, liaj privataj lecionoj estis fariĝintaj famaj, do, en la venonta jaro, li estas invitita profesori en la Leucorea, hodiaŭ konata kiel Marteno Lutero Universitato. En la 17-a de marto 1533 li promociiĝis kiel doktoro pri teologio de la universitato, kune kun Johannes Aepinus (1499-1553)[4] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[5]. La promocio estis direktita de Marteno Lutero, surbaze de la tezoj de Filipo Melanktono, financitia kaj vizitita de Frederiko la saĝa (1463-1525), kaj formale koncesiita de Justus Jonas, la maljuna (1493-1555).

La skanseno en Wolin dum la 15a Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj
Festiwal Słowian i Wikingów panorama.jpg
La skanseno en Wolin dum la 15a Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Danuta Jeżowska, Krzysztof Próchniewicz, Wolin – miasto i gmina (Wolin - urbo kaj komunumo), Wydawnictwo Oficyna In Plus, Łódź, 1996, ISBN 83-906309-0-7
  • Władysław Filipowiak: Wolin - największe miasto Słowiańszczyzny Zachodniej (Wolin - la plej granda urbo de Okcidenta Slavlando), en: Szkice z dziejów Pomorza (Skizoj pri historio de Pomerio), Książka i Wiedza, Warszawa 1958
  • Ważniejsze ośrodki wczesnośredniowiecznej Polski (Pli gravaj centroj de frumezepoka Pollando), en: Polska starożytna i średniowieczna (Pollando antikveca kaj mezepoka), PWWS, Warszawa 1961.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Doctor pomeranus.
  2. Personensuche
  3. Personensuche
  4. Personensuche
  5. Personensuche