Pomerio
Pomerio | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
Blazono | |||
historia regiono [+] | |||
Landoj | Pollando, Germanio | ||
- koordinatoj | 54° 17′ 40″ N, 18° 9′ 11″ O (mapo)54.2944318.15312Koordinatoj: 54° 17′ 40″ N, 18° 9′ 11″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 38 401 km² (3 840 100 ha) [+] | ||
Areo | 38 401 km² (3 840 100 ha) [+] | ||
Pomerio | |||
Vikimedia Komunejo: Pomerania [+] | |||
Pomerio (germane Pommern; pole Pomorze) estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanio kaj Pollando ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝuba po more = "ĉe la maro".
De la 12-a ĝis la 17-a jarcento estis la Duklando Pomerio regata de la dinastio Grifoj.
Inter 1816 kaj 1945 Pomerio estis prusia provinco.
La nuna politika divido de la historia regiono Pomerio estas:
- okcidenta parto: historie ankaŭ nomata Antaŭpomerio, apartenas al Germanio, kiel parto de la germana federacilando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Proksimume tiu parto apartenis al Svedio de 1648 ĝis 1815, nomata Sveda Pomerio.
- orienta parto: historie ankaŭ nomata Malantaŭpomerio, apartenas al Pollando, proksimume:
- la nuna pola Okcidentpomeria Provinco, Województwo zachodniopomorskie,
- okcidenta parto de la nuna pola Pomeria Provinco, Województwo pomorskie kaj
- nordorienta parto de la nuna Kujavia-Pomeria Provinco, Województwo kujawsko-pomorskie.
Germanaj reprezalioj dum la Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Post la dispartigo de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio en la historia provinco Wielkopolska (Grandpolujo) kadre de germana Operaco Tannenberg la 20-an de oktobro 1939 komenciĝis tritagaj amasaj publikaj ekzekutoj de la pola "gvidanta tavolo" — reprezentanto de SS deklaris, ke ĝis tiu tago en Pomerio pereis "apenaŭ 20 mil poloj".