Diskuto:Meklenburgo-Antaŭpomerio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton gekaraj,

la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (LAMA) preferas la formon Meklenburgio-Antaŭpomerio, do kun -io en ambaŭ partoj de la nomo. V-u ankaŭ sub www.esperanto-nb.de --Tlustulimu 21:45, 20. Jan 2006 (UTC) Mi supozas, ke tio rezultis el la historio de Meklenburgio-Antaŭpomerio. Meklenburgio-Antaŭpomerio ja estiĝis el Meklenburgio kaj la antaŭlima parto de Pomerio. --Tlustulimu 22:29, 25. Jan 2006 (UTC)

Simila artikolo[redakti fonton]

Neintence ekzistas simila artikolo pri Meklenburgio-Antaŭpomerio. Tial mi proponas, ke ni kunfandigu ambaŭ al unu post interkonsento. --Tlustulimu 22:29, 25. Jan 2006 (UTC)

Eraretoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. La informkesto ne plu estas aktuala. La menciita ministra prezidento ne plu oficas. Krome la nomo de unu el la partioj ŝanĝiĝis. Kore --80.152.156.31 11:11, 27. Apr 2009 (UTC)

Saluton, IPulo. Mi jam korektis tion. Kore --Tlustulimu 18:35, 7. Maj 2009 (UTC)

For la "ujo"n![redakti fonton]

Mi forigis la landnomon kun "-ujo" (kiun enmetis Petrus Adamus en decembro 2013). Tiu formo nepre estas fuŝa, ĉar la nomo Pomerio (vidu tiun artikolon) estas ne-kunmetita kaj devenas de "ĉe la maro". Ne ekzistas iu fikcia gento "pomeroj"! - Moldur (diskuto) 22:13, 30 Okt. 2013 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Ke la informkesto el familio "geokesto" postulas kreon de esperantlingvaj artikoloj de duonangla-duongermana titoloj "Flag of Mecklenburg-Vorpommern" kaj "Coat of arms of Mecklenburg-Vorpommern", ŝajnas al mi kaprico plej bizara. Certe neniam estos esperantlingvaj artikoloj kun tiaj fremdlingvaj titoloj. Tiaj ruĝaj ligiloj iom dubigas pri senco uzi informkeston el tiu familio... ThomasPusch (diskuto) 11:56, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]