Libera hansa urbo Bremeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bremeno (lando))
Bremeno
germane Bremen, esperante Libera hansa urbo Bremeno
Federacia lando
Elaviadila vido al unu el lokoj de la lando
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Die Freie Hansestadt Bremen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bremeno
Historiaj regionoj
Najbaras kun Malsupra Saksio ĉirkaŭe
Ligita urbo Bremerhaven
Rivero Weser
Situo Bremeno
 - alteco 11,5 m s. m.
 - koordinatoj 53° 5′ N 8° 48′ O / 53.083 °N, 8.800 °O / 53.083; 8.800 (mapo)
Ĉefurbo Bremeno
Areo 419,23 km² (41 923 ha)
Loĝantaro 684 864 (fine de decembro 2022)
Denseco 1 633,62 loĝ./km²
Ministroprezidanto Andreas Bovenschulte
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166-2:DE DE-HB
Asocio Hansa ligo
Situo de Bremeno enkadre de Germanio
Situo de Bremeno enkadre de Germanio
Situo de Bremeno enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Bremen
Retpaĝo: www.bremen.de

Bremeno estas urboŝtata federacia lando de Germanio, kies samnoma ĉefurbo estas Bremeno, laŭ nombro de loĝantoj la deka plej granda urbo de Germanio. Al la federacia lando apartenas ankaŭ la marhavena urbo Bremerhaven situanta je 60 km pli norde ol Bremeno. Fine de decembro 2022 la federacia lando havis 684 864 loĝantojn, el kiuj 569 396 vivis en la urbo Bremeno kaj 115 468 en Bremerhaven. En 2005 ambaŭ urboj estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libera hansa urbo Bremeno en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

La hansa urbo Bremeno en la mezepoko estis unu el la tri centroj de la granda transnacia komerca reto Hanso, kune kun la kolegaj urboj Hamburgo kaj Lubeko, kaj rezulte en la urbocentro konserviĝis multaj riĉaj komercaj domoj el la mezepoko. Aparte etosa estas la urbocentra kvartalo Schnoor kun aparte malgrandaj historiaj urbokernaj dometoj, kie nuntempe situas sennombraj restoracioj, kafejoj, metiejoj kaj vendejoj de libroj kaj tradiciaj metiaĵoj. En 2004 la Urbodomo de Bremeno kaj la Statuo de Roland (Bremer Roland, troviĝanta inter la urbodomo kaj la katedralo), estis nomumitaj Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.

La koro de la urbo Bremerhaven estas la la havenaj kajoj por grandaj transatlantikaj ŝipoj, kie en la 17-a ĝis 20-a jarcentoj multegaj eŭropanoj komencis sian longan ŝipan vojon al la Nova Mondo de Ameriko. Nun proksime de la kajoj vidindas aparte tri grandaj muzeoj, el kiuj elstaras impresa interaktiva muzeo pri klimata ŝanĝiĝo, sed ankaŭ vidindas la muzeo pri ŝiptransportado kaj la muzeo pri elmigrado de Eŭropo al aparte norda Ameriko.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Socio[redakti | redakti fonton]

Radio Bremen (mallonge hr) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la urbo Bremeno kun centra oficejo en Bremeno.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La karnavalo de Bremeno estas ĉiujara karnavala parado en Bremen kun postsekva balo kaj multnombro da flankaj okazaĵoj, kiu okazas ĉiun jaron ekde 1986. Ekde 1991 la karnavalo okazas laŭ devizo ŝanĝiĝanta ĉiun jaron. Temas pri karnavalo kun la pezocentro de sambo. Aliaj „kolonoj“ estas maskoj, kostumoj, paŝstangoj kaj spektakloj. Organizanto estas la asocio Initiative Bremer Karneval e.V. Initiatinto kaj arta direktisto estas la ŝvisa artistino Janine Jaeggi. La karnavalo de Bremeno validas kiel la plej granda sambo-karnavalo en Eŭropo kaj preskaŭ samtempas kun la karnavalo en Venecio.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Bremeno ekzistas tradicia Esperanto-grupo (retadreso videblas sube). Interalie, en la nordokcidenta urboparto Ohlenhof de la hansa urbo Bremeno, do la suda parto de la federacia lando, proksime de la urba haveno borde de la riverego Weser, situas strato nomata "Zamenhofstraße".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]