Saltu al enhavo

Turakvujo sur la riverinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turakvujo sur la riverinsulo
turo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Neustadt
Adreso Werderstraße 101
Situo
Geografia situo 53° 4′ 6″ N, 8° 48′ 37″ O (mapo)53.06838.81028Koordinatoj: 53° 4′ 6″ N, 8° 48′ 37″ O (mapo)
Turakvujo sur la riverinsulo (Bremeno)
Turakvujo sur la riverinsulo (Bremeno)
DEC
Lokigo de Bremeno en Germanio
Situo de Turakvujo sur la riverinsulo
Map
Turakvujo sur la riverinsulo
vdr
Fasadoaranĝo de la turo

La turakvujo sur la riverinsulo, germane Wasserturm auf dem Werder, estas la plej aĝa turakvujo de la urbo Bremeno. La konstruaĵo alta 47 metrojn – popoldire ankaŭ nomata „renversita komodo“ – sur la urbinsulo estis ero de la Bremena akvomastrumado.

Antaŭhistorio

[redakti | redakti fonton]

La unua centra akvoprovizejo estis konstruata je Bremeno en 1394. Ĉe la ponto trans la Vezero oni muntis ĉerporadon. Tubosistemo kondukis la akvon al 200 domoj de la urbo. La rado, movata de fluanta akvo, pli malfrue de ĉevalmuelejo, estis unu el la urbaj vidindaĵoj. Ĝi ne estis kontinue funkcianta kaj devis plurfoje esti novigata.[1] Granda modelo staras en la Muzeo Focke je Bremeno. En 1822 oni ĉesigis la funkciadon, kiun en 1847 preterire anstataŭis vapormovata pumpilo.

Konstruo kaj tenado de la instalaĵo

[redakti | redakti fonton]

Kun la kreskado de la loĝantaro pro la industriigo de la 19-a jarcento Bremeno bezonis pli efikan akvoprovizon. Per la teĥnika planado kaj la konstruado de la turo estis komisiita Rudolph Berg, la taskon por la arĥitektura planado ricevis Johann Georg Poppe. En la unuaj jardekoj de la funkciado oni elprenis ĉi tie akvo el la Vezero, kiun oni purigis en sablofiltrejoj.

Kiam la instalaĵo ekfunkciis kaj komence provizis nur 2.000 domkonektojn, la loĝantonombro de Bremeno ĵus estis pasinta la limon de 100.000. Dek jarojn pli malfrue la preskaŭ la duono de ĉiuj Bremenaj mastrumaĵoj estis konektitaj kun la akvoprovizo. Nur ekde 1908 ĉiuj domoj en Bremeno ricevis rektan konekton al la akvoprovizo.

La akvoturo

[redakti | redakti fonton]
La ordenestra palaco de la Marienburg estis modelo por la turo

La akvoturo estis konstruata en la jaroj 1871 ĝis 1873. La grando de la konstruaĵo memorigas pri la Malakov-Turoj en la minejoj de la Ruhr-Regiono. La koncepto por la historiisma konstruo estis instigita de la ordenestropalaco de la fortikaĵo Marienburg en Orientprusujo. Ĝiaj proporcioj kaj la kvar angulturetoj, kiuj elstaras kiel gamboj ĉielen, instigis al la moknomo „renversita komodo“. Pro kadukeco la angulturetoj jam antaŭ jardekoj estis plimallongataj.

Pumposistemoj movataj per vapormaŝinoj transportis la purigitan akvon de la Vezero en la akvujojn troviĝantajn en la supra parto de la turo. Du el la kvar turoj je tio servis kiel fumtuboj de la vapormaŝinoj. La tria turo estis ŝtuparejo, en la kvara troviĝas tubkondukoj.

La originan utilon la turo ne plu plenumas. Oni rezignis la akvodistribuejon en 1983, kiu ekde tiam nur servis kiel akvostokejo por la provizo de la bierfarejo Beck & Co. el la tuboreto, kiu alkondukas akvon el la Harco.

La 27-an de oktobro 2008 la turakvujo ellasis siajn lastajn 800.000 litrojn da trinkavo en la tuboreton. Zuvor wurden 100 Flaschen gefüllt mit der Aufschrift „swb AG Exclusivabfüllung – swb Wasser aus dem altehrwürdigen Wasserturm Auf dem Werder“.

Pretera kaj onta uzo

[redakti | redakti fonton]

La domo estas vendita por nova uzo kiel „lumturoprojekt“ de loĝo- kaj oficokvartalo sur la Stadtwerder. La transdono okazis oktobron de 2008. Sur la tereno de la iama akvodistribuejo ĉe la „renversita komodo“ ekestos entute 220 loĝunuoj. En 2011 oni uzis la domojn intertempe por artaj projektoj kaj ekspozicioj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Emil Böttcher und H. Ohnesorge: Das Wasserwerk der Freien Hansestadt Bremen, en: Zeitschrift für Bauwesen 26 (1876), kol. 343-356, 493-522, Bl. M-O, maparo Digitalisat
  • Nils Aschenbeck, Jens U. Schmidt: Wassertürme im Nordwesten. Isensee, Oldenburgo 2003, ISBN 3-89995-006-2.
  • Christine Backhaus: Von der Wasserkunst zur Wasserwirtschaft. Streifzüge durch Gegenwart, Geschichte und Zukunft des Bremer (Trink-)Wassers. 125 Jahre Trinkwasserversorgung in Bremen. Hauschild, Bremeno 1998, ISBN 3-89757-002-5.
  • U. Schmidt: Wassertürme in Bremen und Hamburg. Hansestädtische Wassertürme. Regia-Verlag, Cottbus 2011, ISBN=978-3-86929-190-1
  • Herbert Schwarzwälder: Das Große Bremen-Lexikon. 2 volumoj. Edition Temmen, Bremen 2003, ISBN 3-86108-693-X.
  • swb A (eld.): 150 Jahre – Von den Erleuchtungs- und Wasserwerken zur swb.
  • Wasser - Zur Geschichte der Trinkwasserversorgung in Bremen. Katalog zur Sonderausstellung Focke-Museum Bremeno 1988
  • Alfred Ohl: Die Wasserversorgung der Freien Hansestadt Bremen - 100 Jahre zentrale Wasserversorgung 1873-1973. Bremeno 1973.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Herbert Schwarzwälder: Das Wasserrad an der Bremer Weserbrücke, en: Wasser, Katalog Focke-Museum 1988, pj. 15-49

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]