Ruhr-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruhr-Regiono)
Ruhr-regiono
Historia-geografia regiono
Flago
Kunurbejo [+]

LandoGermanio

- koordinatoj51° 30′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)51.57.5Koordinatoj: 51° 30′ 0″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)
Areo4 435 km² (443 500 ha) [+]

Loĝantaro8 572 745 [+]
Denseco1 932,98 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]

Ruhr-regiono (Tero)
Ruhr-regiono (Tero)

Ruhr-regiono (Nordrejn-Vestfalio)
Ruhr-regiono (Nordrejn-Vestfalio)
DEC

Map
Ruhr-regiono

Vikimedia Komunejo:  Ruhr area [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo en Germanio kaj Nord-Rejno-Vestfalio

La Ruhr-regiono estas urbeca regiono kun proks. 3,4 milionoj da loĝantoj en okcidenta Germanio, meze en la lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi estiĝis dum kaj fine de la 19-a jarcento, kiam oni ekekspluatis karbon trovitan apud kaj norde de la rivero Ruhr (kiu fluas en la Rejnon).

Pro la krizo en la industrioj pri karbo kaj ŝtalo la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj ekonomiaj sektoroj kaj ankaŭ turismo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Ruhr-regiono

Ruhr-regiono estis agrikultura regiono ĝis en la 19a jarcento oni komencis elterigi karbon. Tio fariĝis la bazo de grandskala industriiĝo kaj altiro de multaj homoj por labori. Oni komencis en la sudo de la regiono, proksime de la rivero Ruhr, ĉar tie la karbo estis plej proksima al ter-surfaco. Poste la minado migris al nordo, pli malpli ĝis la rivero Emscher. En la 1960aj jaroj la karbominado eniris grandan krizon, kio postlasis multe da senlaboreco. Nuntempe la regiono estas konsiderata ekonomie malforta.

La industrio ĉe Ruhr havis grandan gravecon por la tuta germana kaj eŭropa industrio. Interalie ĝi ludis rolon por la milita forto de la lando. Pro tio, post la du mondmilitoj, la venkintoj provis okupadi kaj kontroli la regionon. En 1949 la okcidentaj venkintoj interkonsentis pri Internacia Aŭtoritato por Ruro, kiu estis unu el la ĝermoj de la posta okcidenteŭropa ekonomia kunlaboro.

Politika subdivido[redakti | redakti fonton]

Eksa minejo Zollverein en Essen, nun monda kultura heredaĵo de Unesko

La regiono estas dividita je tri administraj distriktaroj: Münster, Duseldorfo kaj Arnsberg. Cetere ĝi konsistas el eksterdistriktaj urboj kaj distriktoj, kiaj Herne kaj aliaj. Ili kunlaboras ene de Komunalverband Ruhr. La landa registaro en Duseldorfo planas instali propran administran distriktaron por Ruhr-regiono.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Pianofestivalo Ruhr
  • ExtraSchicht (esperante: KromSkiplaboro) estas unutaga kulturfesto en la kernaj urboj de la Ruhr-Regiono. Ĝi estas ankaŭ konata kiel Nacht der Industriekultur (Nokto de la Industrikulturo). ExtraSchicht surscenigas unu fojon en la jaro pro dum junia aŭ julia nokto iamajn industrikonstruaĵojn, aktualajn produktejojn, minejojn kaj ŝutmontojn kiel prezentejoj de industrikulturo, klarigante per tio la ŝanĝiĝo de la Ruhr-Regiono de pezindustria al moderna ekonomia kaj kultura regiono.
  • Henrichshütte estas iama ŝtalproduktejo en Hattingen (Germanujo), kiu nuntempe funkcias kiel muzeo. La uzino ekestis 1854 kaj ricevis sian nomon laŭ la grafo Henrich je Stolberg-Wernigerode (1772–1854). Ĝi estis unu el la plej tradiciaj ŝtalproduktejoj de la Ruhr-Regiono, precipe fama pro sia valorŝtalo. Malgraŭ ŝanĝiĝantaj posedaj firmaoj ĝi ĉiam tenis sian nombron. Ekde 1987 Henrichshütte estis malfunkciigata: en 1987 altfornoj 2 kaj 3 same kiel la rulforĝejo, en 1993 la ŝtalfabriko, en 2003 la forĝejo.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

  • Westdeutsche Allgemeine Zeitung (laŭvorte "okcidentgermania ĝenerala gazeto", mallongigo WAZ) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la kerna Ruhr-regiono, la forte industriigita centra parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, fondiĝis en la urbo Essen (en Esperanto foje Asindo) kaj havas sian centran redakcion tie.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Emscher Landschaftspark [pejzaĝoparko Emscher] estas regiona parko en la norda Ruhr-Regiono. Ĝi estas regiona kunlaborprojekto por la kreado de interligita parksistemo. Pro la industria kaj minekspluata pasinteco de la regiono la naturpejzaĝo de la Ruhr-Regiono estas treege koloniigita, dispecigita, multfoje ŝanĝita kaj kelkloke detruita. Celo de la pejzaĝoparko estas la kreado de nova parktipo, kiu interligas malsamajn liberajn spacojn: regionojn de la konserviĝinta antaŭindustria kulturpejzaĝo, partojn de la ekde 1920 difinitaj regionaj verdozonoj, industrian pejzaĝon kaj postindustrian pejzaĝon.

Revierpark estas parka kaj libertempuma pejzaĝo en la Ruhr-Regiono. La koncepto Revierpark devenas de ideoj el la fondotempo de la Regiona Ligo Ruhr en la jaro 1920. Tiu ĉi realigis la Revierpark-ojn kune kun la koncernaj urboj en la 1970-aj jaroj, por plibonigi la libertempuman valoron en la industrie stampita Ruhr-Regiono.

Esperanto en la Ruhr-regiono[redakti | redakti fonton]

En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ruhr-okupacio, la okupado de la Ruhr-regiono fare de Francio kaj Belgio inter la jaroj 1923 kaj 1925

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]