Stadtwerder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kuŝherbejo sur Stadtwerder

La urbinsulo, germane Stadtwerder, erare nomata ankaŭ Werderinsel (erare pro tio, ĉar „Werder“ signifas riverinsulo; do „Werderinsel“ signifas insul-insulo), estas enlanda duoninsulo en Bremeno.

Situo[redakti | redakti fonton]

La insulo etendiĝas en Bremen-Neustadt je proksimume ses kilometra longeco inter Vezero kaj Malgranda Vezero, kiu pli okcidente transiras en la Werder-Lagon, ĝis la urboparto Habenhausen. Sur la tiea terkonekto ĝi estas protektata per somerdigo kontraŭ altakvo-fluejo, dum kiam estas enkonstruita malgranda kanalo tra la endigita tereno, protektata per baroŝovilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Schwarzwälder: Das große Bremen Lexikon. Edition Temmen, Bremeno 2003, ISBN 3-86108-693-X.
53.063668.82026