Universitato de Bremeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Bremeno
Bremen Ŝtata kaj Universitata Biblioteko
Bremen Ŝtata kaj Universitata Biblioteko
publika universitato
Informoj
fondodato 1971
speco publika
Situo
Geografia situo 53° 6′ 31″ N, 8° 51′ 13″ O (mapo)53.1086111111118.8536111111111Koordinatoj: 53° 6′ 31″ N, 8° 51′ 13″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Bremeno
Nombroj
nombro de studentoj 19 234 vd (stato: 2013)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• ORCID
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Franca-Germana Altlernejo
• Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. vd
filioj
• Hanse Law School
• IKSF
• Research Centre for East European Studies vd
Universitato de Bremeno (Germanio)
Universitato de Bremeno (Germanio)
DEC
Universitato de Bremeno
Universitato de Bremeno
Map
Universitato de Bremeno
vdr

La Universitato de Bremeno (germane Universität Bremen) estis fondita en 1971, igante ĝin unu el la pli junaj ŝtataj universitatoj en Germanio kaj kun ĉ. 18.500 studentoj kaj preskaŭ 2.000 esploristoj la plej granda universitato en la Libera Hansa Urbo Bremeno [1].

La universitato estas konata pro sia reputacio en la kampoj de industria inĝenierarto, cifereca amaskomunikilaro, fiziko, matematiko, mikrobiologio, geoscienco (precipe mara) kaj juro (precipe eŭropa juro).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Fallturm Bremen estas fala turo ĉe la Universitato de Bremeno.

La Bremena Latina Lernejo estis renomita Gymnasium Academicum en 1584. En 1610 ĝi estis konvertita en la Illustre Gymnasium, universitaton kun kvar klasikaj fakultatoj: teologio, juro, medicino kaj filozofio. Tiu universitato ekzistis ĝis 1810 kaj estis dissolvita fare de Napoleon la 1-a. Sub napoleona regado, Franc-Bremena universitato estis pripensita anstataŭe. Post la fino de la Dua Mondmilito, la establado de Internacia Universitato de Bremeno estis diskutita en 1948.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Bremeno nuntempe ofertas en dek du fakultatoj ĉ. 80 studkampoj kaj ĉiam pli la Bakalaŭro (Bakalaŭro pri Scienco kaj BA) kaj Magistro (Magistro pri Scienco kaj Magistro pri Arto) anstataŭigas la tradiciajn Diplomo, Magister kaj Staatsexamen. Ne instruataj, ekzemple, estas medicino, arkitekturo kaj teologio (sed rekompence religiaj studoj).

La universitato estas dividita en dek du fakultatojn:

  • Fakultato 01: Fiziko / Elektrotekniko
  • Fakultato 02: Biologio / Kemio
  • Fakultato 03: Matematiko / Komputiko
  • Fakultato 04: Produkta Teknologio - Mekanika / kemia proceza teknologio
  • Fakultato 05: Geologio
  • Fakultato 06: Juro
  • Fakultato 07: Ekonomiko
  • Fakultato 08: Sociaj Sciencoj
  • Fakultato 09: Kulturaj studoj
  • Fakultato 10: Lingvistiko kaj Literaturo
  • Fakultato 11: Homaj Sciencoj kaj Sansciencoj
  • Fakultato 12: Edukado kaj Pedagogio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Facts and Figures. Alirita 15 November 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]