Sambo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Muzikisto kun surdo kaj Caixa kaj dancistino de la sambolernejo Imperatriz Leopoldinense dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2008

Sambo (portugale: samba, prononcu ˈsɐ̃bɐ) estas la nomo por stilo de brazila muziko, kiun oni plejparte ligas kun la urbo Rio-de-Ĵanejro, kiun oni tamen laŭ diversaj variaĵoj muzikas kaj dancas en preskaŭ tuta Brazilo. Sambo estas la ĉefa termino por diversaj muziktipoj kiel ekzemple la samba enredo de la karnavalaj paradoj, samba pagode ludataj en malgrandaj rondoj, la tradicia, kampra samba de roda aŭ la baladeca samba canção.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Moritz Rugendas: Lundú (1821). La lunduo apartenas al la antaŭuloj de sambo

Kiam la portugaloj deportis afrikanojn kiel sklavojn al Brazilo, tiuj ĉi kunportis siajn muzikojn, kiuj estis tradiciaj afrikaj muzikstiloj. Ĉar la sklavoj devenis el plej diversaj afrikaj regionoj kaj kulturoj, en Brazilo ĉi tiuj malsamaj tradicioj ne konserviĝis en neta formo, sed intermiksiĝis kaj kunfandiĝis, tiel ke ekestis specifaj elformaĵoj de la afrika muzika heredo. Simile ankaŭ cetere ekestis afrikusona muziko.

Oni supozas, ke la radikoj de sambo troviĝas en la regionoj de la riverbaseno de Kongo kaj Zambezo. El la iama portugala kolonio Angolo devenas la danca kaj muzika stilo sembo. La supozo, ke la brazilportugala nomo samba devenas de semba, estas evidenta, tamen ne certigita.[1] La sambo-batukado dedukteblus – ankaŭ termine – de la perkutinstrumente akompanata danco batuko. Nun ĝin plejparte forŝovis la sambo. Krom tio ankaŭ la lunduo kaj ĵongo validas kiel antaŭuloj de sambo.

La verbo sambar en la portugala ankaŭ signifas „danci sambon“.

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

Komence de la dudeka jarcento sambo signifis simple festaĉo. La plej verŝajna etimologio estas la vorto samba el Kasanĝeo, kiu signifas preĝa kunveno. Dum la preĝaj kunvenoj, la nigraj sklavoj kantis kaj la blankuloj pensis, ke ili festas. Oni uzis Ĵongo-ritmon.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La ritmo de sambo estas dutempa kaj multe sinkopa. Kutima instrumentoj por ludi sambon estas tamburino kaj aliaj tamburoj, kavakinjo kaj gitaro. Apito, esperante ankaŭ sambofajfilo, estas tritona fajfilo uzata kiel signalilo en brazila sambomuziko. Oni uzas ĝin por marki la ritmon.

Sambolernejoj[redakti | redakti fonton]

Dancistinoj en la koloroj de la sambolernejo Mangueira.

Sambolernejo (portugale escola de samba) estas asocio de populara tipo, kiu sin distingas per la praktikado de sambaj muziko kaj danco, preskaŭ ĉiam kun la celo eniri en konkurson kun similaj grupoj. Ili originas de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), kaj ili prezentas dum publikaj paradoj historion al la sono de samba-enredo, akompanata de grupo da perkutinstrumentoj, kies membroj ludas fantaziaĵojn aludajn la proponitan temon.[2]

La lernejoj paradas tra avenuo ĉirkaŭata de tribunoj, centoj da membroj de ĉiu lernejo sin vestas per unuformaj roboj, dancas sambomuzikon laŭ koreografioj antaŭe aranĝitaj kaj laŭ originalaj muzikaĵoj. Ĉiu lernejo elektas apartan temon kiel centra motivo, ekzemple historian eventon, faman personon aŭ brasildevenan legendon. La kanto de la samba temo devas pritrakti la elektitan temon, kaj la parado de ĉiu lernejo devas disvolvi la temon per siaj kostumoj, pentraĵoj aŭ skulptaĵo el papermaĉaĵo.

La plej konataj sambolernejoj estas tiuj de la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, kiuj paradas en la Sambódromo de Rio-de-Ĵanejro. Ekzistas ankaŭ sambolernejoj en preskaŭ ĉiuj federacieroj brazilaj kaj en multaj landoj de la mondo.[3][4] La sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro oni konsideras kiel gvida, se ne la ĉefa montrofenestro de la brazila karnavalo,[5] kaj aktuale ili pli kaj pli alprenas surscenigan aspekton kun kelkaj dramaj, teatraj kaj koreografiaj ecoj.[6]

Famaj sambokantoj[redakti | redakti fonton]

Aquarela do Brasil (portugale por akvarelo de Brazilo) estas samba muzikpeco, kiun komponis en 1939 la brazila komponisto Ary Barroso. Mallongaforme la titolo famiĝis tutmonde kiel "Brazil" anglalingve, kiam Walt Disney uzis ĝin en 1942 por sia filmo Saludos Amigos.

Famaj sambo-kantistoj kaj bandoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arne Birkenstock, Eduardo Blumenstock: Salsa, Samba, Santeria. dtv, Munkeno 2002, ISBN 3-423-24341-4
  • Ruy Castro: Bossa nova. Eine Geschichte der brasilianischen Musik. Hannibal, Höfen 2005, ISBN 3-85445-249-7
  • The Garland encyclopedia of world music. South America, Mexico, Central America, and the Caribbean. Herausgegeben von Dale A. Olsen und Daniel E. Sheehy, Garland Publishing, New York u.a. 1998, ISBN 0-8240-4947-0
  • Egon Ludwig (eldoninto): Música Latinaoamericana. Das Lexikon der lateinamerikanischen Volks- und Populärmusik. Lexikon-Imprint-Verlag, Berlino 2001, ISBN 3-89602-282-2
  • Tiago de Oliveira Pinto: Samba, en: Die Musik in Geschichte und Gegenwart, eldonita de Ludwig Finscher kaj Ilka Sühring, Kassel 2007
  • Maria Isaura Pereira de Queiroz: Die Samba-Schulen in Rio de Janeiro. En: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto. Schott, Majenco k.a. 1986, ISBN 3-7957-1811-2, pj. 205–221 (Schott Reihe Weltmusik mit einzelnen Aufsätzen zu verschiedenen Aspekten der brasilianischen Musik)
  • Dudu Tucci, Tiago de Oliveira Pinto: Samba und Sambistas in Brasilien. Noetzel, Wilhelmshaven 1992, ISBN 3-7959-0619-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomblé, Berlino 1991, p. 110
  2. Sambariocarnaval.com.br: Como funciona o carnaval, 5-a de januaro 2009 (portugallingva)
  3. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Brasil, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)
  4. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Mundo, 3-a de januaro 2009(portugallingva)
  5. Carnaval do Brasil ĉe blumar.com.br (portugallingva)
  6. Paulo Barros mantém mistério sobre carnaval da Viradouro globo.com, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)