Timbalada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timbalada dum prezentado

Timbalada estas brazila muzikistaro el Salvador de Bahio, kiun Carlinhos Brown fondis en 1992 kaj arte direktis longan tempon.

Ĝi partoprenas la karnavalon de Salvador kaj pli malgranda ensemblo realigas scenejajn programojn, surdiskigas kaj koncertvojaĝas tutmonde. Timbalada nek nomiĝas bloco afro nek „bloko da blankuloj, ruĝuloj aŭ flavuloj“, sed kiel „banda do ser humano“, „bando de homaj estaĵoj“. Ĝi ŝanĝis la samboregeon al aparta stilo, kiun ĝi forte pliriĉigis per elementoj de funko kaj kiun ĝi mem nomas „timbalada“ aŭ „Candeal“ (laŭ la kvartalo de Salvador, el kiu la muzikistoj devenas). Je la disvastigo de la tamburo timbo ĝi ludis apartan rolon, prom tio ankaŭ la bandonomo. Antaŭ prezentadoj la muzikistoj ĉiam pripentras siajn kapojn kaj korpojn per fantaziaj skemoj el blanka farbo.[1]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1993 - Timbalada
  • 1994 - Cada Cabeça É Um Mundo
  • 1995 - Andei Road
  • 1995 - dance (Remixe)
  • 1996 - Mineral
  • 1997 - Mãe de Samba
  • 1998 - Vamos Dar a Volta No Guetho (Ao Vivo)
  • 1998 - Brazilian Collection: From A to Z
  • 1999 - Millennium
  • 1999 - Pense Minha Cor
  • 2001 - Timbalismo
  • 2002 - Motumbá Bless
  • 2002 - Gold
  • 2003 - Serviço de Animação Popular
  • 2005 - Novo Millennium
  • 2006 - Axé Bahia
  • 2006 - Alegria Original

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵoj el: Intervjuo kun Timbalada (brazila portugala). Pri siaj pripentritaj korpoj ili diris: „... que sempre usamos a tinta branca. Com isso, usamos as pinturas para mostrar que somos brasileiros, oriundos da África e descendentes de índios, ou seja, Timbalada é miscigenação.“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]