Kavakinjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cavaquinho)
Brazila kavakinjo

Kavakinjo[1] (portugale: Cavaquinho) estas kordinstrumento el la familio de la plukinstrumentoj. Ĝi havas la formon de gitaro, sed pli malgrandajn mezurojn. La resonkorpo estas el ligno, la kvar kordoj estas el metalo. Origine la kavakinjo devenas el Portugalo kaj disvastiĝis ekde tie trans Madejro, la Acoroj, Kaboverdo ĝis Brazilo. La instrumento apartenas al la antaŭuloj de la pli konata havaja ukulelo.[2]

Ĉefe uzataj estas du agordoj: la klasika (afinação tradicional, d'-g'-h'-d") kaj la moderna (afinação natural, d'-g'-h'-e"). Pli maloftas krome la kvinta agordo (g-d'-a'-e") kiel je mandolino. En Portugalujo oni ludas kavakinjon per kvar fingroj de la dekstra mano (la teĥniko nomiĝas portugale rasgado) aŭ nur per montrofingro kaj difingro. En Brazilo estas kutime ludi la instrumenton per plektro.

Niatempe kavakinjo tenas altan popularecon en brazila muziko, kiu ĝin uzas precipe en sambo kiel harmonio-instrumento same kiel en ĉoro kiel solisma instrumento.

Plej fama virtuozo de kavakinjo estis la brazilano Waldir Azevedo. Li verkis multajn komponaĵojn por kavakinjo, interalie la fama muzikaĵon Brasileirinho.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vortaro Túlio Flores. Alirita 2a de majo 2016.
  2. http://stringedinstrumentdatabase.aornis.com/datumbazo/ Datumbazo de kordinstrumentoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Júlio Pereira: Cavaquinho.pt Tradisom, Vila Verde 2014 (lumdisko kaj dulingva muzikscienca libro portugala-germana, ISBN 978-972-8644-35-2)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]