Salvadoro de Bahio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbocentro je aprilo 2012
Urbo Salvador
"São Salvador da Bahia de Todos os Santos"

municipo de Brazilo • metropolitan region • milionurbo
Datreveno 29-a de marto
Fondiĝo 1549
Nomo de la loĝanto soteropolitana
Moto "Sic illa ad arcam reversa est"
Urbestr(in)o ACM Neto (Demokratoj) ĝis 2016
Situo
Situo de Salvador
Situo de Salvador
Subŝtato Bahio
Mezoregiono Metropolitana de Salvador
Mikroregiono Salvador
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 693 276 km²
Loĝantaro 2 921 087 loĝ. IBGE/2010 [1]
Alteco 8,3 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,759 2010
MEP R$ 39 866 168 000 2012
MEP per capita R$ 14 705,51 2012
vdr

Salvador [saŭvador], en Esperanto Salvadoro aŭ je plena nomo Salvadoro de Bahio, estas ĉefurbo kaj municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 2.675.656 loĝantojn en 2010 [2].

Unu el la plej turismaj urboj de Brazilo, Salvadoro, kun sia natura belaĵo, riĉa kulturo, gastemaj kaj ĝoja popolo, ricevas tutjare kaj ĉiujare turistojn el la tuta mondo. La urba aglomeraĵo taksis 3,574 milionojn da loĝantojn (2010).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

1 - Preĝejo de Nia Sinjoro de la Bona-fino (Igreja de Nosso Senhor do Bomfim), sur la t.n. "Sankta Monteto" (Colina Sagrada) – Ĉiujare, je la dua ĵaŭdo de januaro, amaso da bahianoj pilgrimetas el la Preĝejo de Nia Sinjorino de l' Koncipo Ĉe-plaĝo (Igreja de Nossa Senhora da Conceição da Praia), apud la Lifto (2), ĝis Bonfim, en samtempe katolika kaj afro-religia manifestacio. Tie alvenantaj, la bahianinoj, vestantaj tradiciajn vestojn, lavbalaas la preĝejan ŝtuparon per parfumita akvo, dum aŭdeblas famkonata himno de Nia Sinjoro de l' Bona-fino: “Glória a ti, neste dia de glória...” (Gloro al vi, en ĉi tiu tago glora...). Tiu himno aludas la 2an de julio de 1823, kiam la tuta bahianaro forpelis la portugalojn k finfine sukcesis sian sendepencigon (“Nossos pais conduziste à vitória / Pelos mares e campos baianos” = Niajn gepatrojn Vi kondukis al venko / tra la bahiaj maroj k kampoj). Tiu festo/pilgrimado nomiĝas 'Lavagem do Bonfim' (Lavado de l' Bonfim).

2 - Lifto de Lacerda (Elevatoro Lacerda) - Salvador de Bahio troviĝas en brazila reliefklimata regiono nomata 'Maro da Montoj' (Mares de Morro). Tiu nomo estas memklariga, kaj per ĝi oni komprenas, ke la urbo estas entute malebena. Fakte, ebenaĵoj en ĝi nur troveblas en la altaĵoj de la montoj, aŭ en la multaj valoj kiujn ĝi posedas. Ĝuste la politika centro (kie estas i.a. la urbdomo), staras en unu el tiuj altaĵoj, dum la financa pracentro (kvartalo nomata “Comércio” - Komercejo) en ĝia malsupro. Por solvi la problemon de interna translokiĝo, en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, Antônio de Lacerda, tiutempe fama bahia inĝeniero el tradicia familio, planis kaj konstruis la lifton, kiu gajnis la nomon Lifto apud la Koncipo ('Elevador da Conceição'), ĉar ĝi ligas la kvartalon Conceição, kiu havas tiun nomon pro la jam menciita preĝejo), al la Praça Municipal. Poste, dum la tria jardeko de 20-a jarcento, oni ĝin reformis, aldonis la elstarantan parton k ĝin rebaptis, donante la formon kaj la nomon per kiu ĝi estas konata ĝis nun: Lifto de Lacerda.

3 - Pelourinho (Piloriejo) - La plej granda urba historia-arkitektura centro de Latinameriko. Fama pro ĝia baroka arkitekturstilo kaj en ĝiaj preskaŭ dek preĝejoj kaj en ĝia domoj, ĝi estas la plej famkonata loko de la urbo. Tiu nomo devenas de la pilorio (portortura staranta masto) kiu tie troviĝis por torture puni la sklavojn.

4 - Fortikaĵo São Marcelo - Fortikaĵo konstruita sur sabla marmonteto. En ĝi restis arestita la fama gaŭĉa sendependencigisto Bento Gonçalves 1836-37.

5 - Stadiono Fonte Nova Futbala stadiono fama pro ofta popolamaso, malgraŭ la malbonfarto de la bahiaj teamoj... Tiu nomo estas popoleca nomo, k devenas de la kvartalo kie ĝi troviĝas: 'Fonte Nova' (Nova Fonto). Ĝia vera nomo estas 'Estádio Octávio Mangabeira' (Octávio Mangabeira estis provincestro de Bahio).

6 - Digo Tororó (Dique do Tororó) - Natura digo, fama pro ĝia verda akvo kaj pro ĝia beleco. Bedaŭrinde ĝi estis tre poluita dum multaj jaroj kaj malgrandigita je preskaŭ kvarono el ĝia pragrando.

7 - Lumturo Barra (Farol da Barra) - Lumturo kaj marista kazerno, konstruita je la unua jarcento de la koloni-epoko por indiki la tieajn mardanĝerojn (sablaj marmontoj, rifoj, ktp), krom protekti la eksan havenon (Haveno ĉe Golfmalfermo = Porto da Barra) de nederlandaj, anglaj kaj francaj invadoj. Verdire, ĝi protektis nenion: la nederlandanoj invadis la urbon kaj ĝin loĝis dum 1624-25. Hodiaŭ tie funkcias marista muzeo.

8 - Statuo de Kristo ĉe Barra (Estátua do Cristo da Barra) - Statuo sur marborda monteto. Loko preferata de geamantoj por amindumado, ĉefe dum la vesperiĝo, pro ĝia kokosarbaro kiu, pluse de la marpanoramo, donas al ĝi tre agrablan k bukolikan etoson.

9 - Kunveneja Centro (Centro de Convenções) - Loko kie okazas kongresoj, festivaloj, kulturaj foiroj, kunvenoj, renkontiĝoj, ktp...

10 - Lumturo Itapuã (Farol de Itapoã) - Lumturo en Plaĝo Itapuã (Praia de Itapuã), multe menciita en kanzonoj de famaj brazilaj kantistoj (Dorival Caymmi, Vinicius de Moraes, Toquinho). Unu el ĝia allogaĵoj estas la kokosarbaro. Kiu en brazilo ne konas ĉi tiun plaĝecan kanton, preskaŭ himno: 'Passar uma tarde em Itapuã / ao sol que arde em Itapuã...' (Vesperumi en Itapuã / je ardanta suno en Itapuã...).

11 - Lageto Abaeté (Lagoa do Abaeté) - Ankaŭ fama pro ĝia natura beleco, jam konsiderita netuŝebla natura posedaĵo de la urbo. Tiu lago, ĉirkaŭata de sablaj montetoj, havas malhelan akvon, kio kaŭzis multajn legendojn. Ĉi tiu akva malhelaĵo inspiris kantiston Dorival Caymmi komponi muzikon 'A Lenda do Abaeté' (La Legendo de Abaeté): 'No Abaeté tem uma lagoa escura / arrodeada de areia branca, ôoo' (En Abaeteo estas malhela lageto / ĉirkaŭata de blanka sablaro, hoo).

Socio[redakti | redakti fonton]

Festoj kaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

Baiana

La karnavalo en Salvador de Bahio (portugale: Carnaval da Bahia) estas laŭ la Guinness-Libro de Rekordoj la plej granda strata karnavalo de la mondo kaj unu el la plej grandaj festoj tutmonde. La festaĵojn partoprenas ĝis 2,7 milionoj da homoj. La karnavalo okazas sur tri ĉefaj lokoj (circuitos): Dodô (en Barra-Ondina), Osmar (sur Campo Grande de Avenida Sete) kaj Batatinha (en Centro Histórico, historia centro de Salvador). Krom tio okazas kvartalaj festoj interalie en Cajazeiras, Itapoã, Periperi kaj Pau da Lima.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Salvador[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto en Salvador de Bahio.

Esperanto-movado en Salvador estas longa kaj riĉa ekde 1910 ĝis nun. La Bahia Esperanto-grupo, fondita la 7-an de novembro 1910 en Salvador de Bahio, estis la plej aĝa Esperanto-grupo de la subŝtato Bahio de Brazilo. La starigo de la grupo estis registrita en la gazeto "Brazila Esperantisto". Fondaj membroj estis interalie Carlos kaj Deraldo Costa, José Carlos Farias, Sinésio Gotschalk, Francisco da Conceição Meneses, Gildásio de Oliveira, Jaime Martins de Souza kaj Magnus Söndhal.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 12 de novembro 2011.