Rubando de la Sinjoro de la Bonfino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La rubando de Sinjoro de la Bonfino estas ĉirkaŭvolvita dufoje en la manartiko, kaj ŝnurfiksita kun tri bantoj. Oni mense petas ion antaŭ ĉiu bantigo, kaj sekrete tenas ĝin ĝis la natura disfalo de la rubando, kiu signifas, ke la tri petoj estis plenumigitaj.
La rubandoj fiksitaj al la krado de la Preĝejo de Bonfino.

La rubando de la Sinjoro de la Bonfino (portugale fita do Senhor do Bonfim) estas memoraĵo kaj amuleto tradicia de Salvador, ĉefurbo de la subŝtato Bahio, en Brazilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni kreis la originalan rubandon en 1809, sed ĝi malaperis dum la 1950-a jardeko. Ankaŭ konata kiel medida do Bonfim (mezuro de la Bonfino), ĝia nomo devenas el sia grando, precize 47 centimetroj longe, la sama mezuro de la dekstra brako de la statuo de Jesuo, nomata Sinjoro de la Bonfino, lokata en la ĉefa altaro de la plej fama preĝejo en Bahio. La statuo estis skulptita en Setúbal, Portugalio, dum la 18-a jarcento. La "medida" estis farita el silko, com kun la desegno kaj nomo de la sankto broditaj mane kaj farbita de ora aŭ arĝenta farbo. Oni uzis ĝin kole kiel kolĉeno, de kie oni pendigis medalojn kaj sanktulobildojn, funkciante kiel valuta interŝanĝo: plenumante promeson, la fidelulo portis foton aŭ etan vaksoskulptaĵon reprezentante la korpparto resanigita pro la sanktula helpo (eksvoto). Kiel memoraĵo, la homo akiris unu el tiaj rubandoj, simboligante la eklezio mem.

Oni ne certas kiam la transiro al la hodiaŭa braka rubando okazis, sed dum la 1960-a jardeko la nova rubando jam estis komercita surstrate en Salvador, kiam hipioj aldonis ĝin al sia vestaro. La rubandoj venditaj de kolportistoj ĉirkaŭ la Preĝejo de la Sinjoro de la Bonfino kutime estas ŝnurfiksita al la loka krado, kiel memorilo kaj pruvo de vizito de la kredulo al tiu katolika templo.

Koloroj[redakti | redakti fonton]

Fita do Bonfim verde.svg Fita do Bonfim azul.svg Fita do Bonfim vermelho.svg

Farita hodiaŭe el kotono kaj vendita diverskolore kun la fama frazo "Lembrança do Senhor do Bonfim da Bahia" (Memoraĵo de Sinjoro de la Bonfino), la rubando havas trajton, kiu malmultaj homoj konas: ĉiu koloro simbolas Oriŝaon (de kandombleo, afrikdevena religio), malgraŭ la katolika heredo.[1] Malhela verda por Oŝosio, hela bluo por Jemaja, flava por Oŝumo. Ĉia rubando havas simbolan, estetikan kaj spiritan reprezenton, kutimaj el la afrikaj devenoj kaj la sinkretismo de Bahio.

Koloroj por ĉiu Oriŝao
  • Verda: Oŝosi
  • Bluo hela: Jemaja
  • Flava: Oŝumo
  • Blua malhela: Oguno
  • Bunta aŭ rozkolora: Ibeĵio kaj Oŝumareo
  • Blanka: Oŝalao
  • Purpura: Nana
  • Nigra kun ruĝaj literoj: Eŝuo kaj Pombaĵira
  • Nigra kun brankaj literoj: Omuluo
  • Ruĝa: Iansa
  • Ruĝa kun blankaj literoj: Ŝangoo
  • Verda kun blankaj literoj: Osaino

La tri petoj[redakti | redakti fonton]

En la popola tradicio, superstiĉa kaj folklora, la rubando de Sinjoro de la Bonfino estas ĉirkaŭvolvita dufoje en la manartiko, kaj ŝnurfiksita kun tri bantoj. Oni mense petas ion antaŭ ĉiu bantigo, kaj sekrete tenas ĝin ĝis la natura disfalo de la rubando, kiu signifas, ke la tri petoj estis plenumigitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A tradição da fita do Senhor do Bonfim, alirita je 24 septembro 2015