José da Costa Carvalho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Barono de Monto Alegro
(1796-1860)
Brazila politikisto kaj magistratano
Brazila politikisto kaj magistratano
Persona informo
Naskiĝo 7-a de februaro1796
en Salvador de Bahio, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Morto 18-a de septembro 1860
en San-Paŭlo, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Lingvoj portugala lingvo [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Universitato de Koimbro
Familio
Gefratoj Maria Augusta da Costa Carvalho [#]
Profesio
Profesio politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

José da Costa Carvalho (1796-1860) estis brazila marŝalo-de-kampo, politikisto, nobelo, magistratano, membro de la Daŭra Triopa Regentaro kaj ĉefministro de la brazila imperio, inter la 8-a de oktobro 1849 kaj la 11-a de majo 1852, kune kun João Bráulio Muniz (1796-1835) kaj Francisco de Lima e Silva (1785-1853).

Kiel komandoro de la Ordenoj de "Avizo kaj Rozo" kaj grandkruculo de la Ordeno de la Kruzejro, ĝentilhomo de Imperia Ĉambro kaj Konsilio de Via Imperia Moŝto, li estis unu el la plej notindaj figuroj kiuj trapasis la etapojn pri Reĝeco, Sendependeco, Abdiko, Malpliaĝeco kaj Plenaĝeco de la brazila imperiestro Dom Petro la 2-a (1825-1841).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de José da Costa Carvalho kaj ties edzino Inês Maria da Piedade Costa. Li edziĝis en unuaj nuptoj kun Genebra de Barros Leite, en 1822. Okaze de ŝia morto, li edziĝis en duaj nuptoj, en 1839, kun Maria Isabel de Sousa e Alvim. Li studis en la Universitato de Koimbro, kaj bakalaŭriĝis en 1819. Revenante al Brazilo, li sekvis la karieron pri magistrateco, kaj estis nomumita por la postenoj de eksterjuĝisto[1] kaj aŭdojuĝisto[2] en San-Paŭlo (1821-1822). En 1823, li elektiĝis deputito por la unua brazila Konstitucia Nacia Asembleo, kie li ekoficiĝis en la 21-a de julio de la sama jaro.

En 1827, li fondis "La Lumturon de San-Paŭlo"[3], unuan periodaĵon presitan kaj publikigitan en San-Paŭlo, kiu ekcirkulis en la 7-a de februaro de tiu jaro, kaj ĉesis presado post la jaro 1832. Post la abdiko de Dom Petro la 1-a (1798-1834), junie de 1831, li estis elektita por la Daŭra Triopa Regentaro, kune kun la brigadestro Francisco de Lima e Silva (1785-1853) kaj João Bráulio Muniz (1796-1835).

Ĉar la abdiko de la imperiestro ne estis atendita de la imperiaj partioj, tiu estis okazaĵo kiu plenigis per atentoj la patriotojn. La ekzaltitoj profitis el la surprizo en kiu kuŝis la loĝantaro kaj ekagitis la popularan spiriton per propagando de ribelemaj ideoj. Ili eĉ estus vekiginta la anarkion en la lando, kaj ĉefe en la imperia ĉefurbo, se iu grupo da senatanoj kaj deputitoj ne estus ekoficinta la administradon de la nacia politiko antaŭ tiom seriozaj cirkonstancoj. Kuniĝintaj en la Senata Kortego, la reprezentantoj de la nacio, kiuj estis en nombro da 62 (26 senatanoj kaj 36 deputitoj), decidis, en la mateno de la 7-a de aprilo 1831, nomumi unu Mallongedaŭran Triopan Regentaron, kiu regus nome de la Imperiestro, kiu tiam estis nur 6-jara. La Unua Regentaro estis komponita de la Markizo de Karavelas (1768-1836), Francisco de Lima e Silva (1785-1853) kaj Nicolau Pereira de Campos Vergueiro (1778-1859), pli konata kiel Senatano Vergejro.

Tuj en la sekvanta tago, la Ministerio estas formita, kaj ree kunvokitaj tiuj ministrojn demisiitajn de Petro la 1-a. La Regentaro faris publikan manifeston al la lando, klarigante la okazaĵojn kaj konsilante prudentemon, ordospiriton kaj unuigon de ĉiuj brazilanoj. La ekzaltostato ne ĉirkaŭlimigis sin al la centro kie disvolviĝis la faktoj. Tra la tuta Brazilo regis malkonsentoelmontroj. En Parao, Maranjo, Bahio, Cearao, Pernambuko, kaj Minas-Ĝerajso, malordoj ripetiĝis, ĉefe konfliktoj inter brazilanoj kaj portugaloj. En Bahio kaj Pernambuko, atencoj estis plenumitaj sen ke la gubernio povus subpremi ilin. Antaŭ tiom teruraj cirkonstancoj, oni penis normaligi la politikan situacion, elektante efektivan Triopan Regentaron en la 17-a de junio 1831, kie partoprenis la generalo Francisco de Lima e Silva, José da Costa Carvalho (estonta Markizo de Monte Alegre) kaj João Braŭljo Muniz. La Daŭra Triopa Regentaro plenumis reliefan laboron, transdonante la politikan regadon al la "Partio de la Moderuloj", kiuj estis la plejmulto en la lando. En la 24-a de septembro 1834, mortis Petro la 1-a, kaj la "Restaŭrantoj" ekapogis la moderan partion kies ideoj estis pli kongruaj, tiele evitante la kreskon de la ekzaltitoj. Tre lerta, la regentara gubernio ekneŭtraligis la intrigon de la ekzaltitoj, kaj penis disbati la reziston de la Senato al la konstituciaj reformoj de la Ĉambro. Flanke de la longa kampanjo, la Aldona Akto aperis kiel granda faritaĵo de la regentaro, tiel elesprimante la definitivan triumfon de la moderuloj.

Post iom da tempo, li foriĝis el la politiko pretekstante sanproblemojn, kiuj apenaŭ duonkaŝis lian malkontentigon kun la publika vivo. Revene al San-Paŭlo, li fariĝis direktoro de la Fakultato pri Juro de la Placo Sankta Francisko, inter 1835 kaj 1836. En 1849, li anstataŭis la Markizon de Olinda kiel prezidanto de la Konsilio. Dum tiu periodo li plenumis politikon de armita interveno de Brazilo en la Plata-Rivero. Per dekreto de la 23-a de aŭgusto 1841, li estis omaĝita per la titolo kiel Barono de Monte Alegre, kaj, en la 11-a de septembro 1843 li ricevis la titolon de Vicgrafo de Monte Alegre, kaj, finfine, la titolon kiel Markizo de Porto Alegre en la 2-a de decembro[4] 1854.

José da Costa Carvalho estis direktoro de la Fakultato pri Juro de la Placo Sankta Francisko, inter 1835 kaj 1836.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eksterjuĝisto estis magistratano nomumita de la reĝo de Portugalio por aktivi en municipoj kie estis neceza la interveno de juĝisto.
  2. Aŭdojugisto estis alnomo de magistratanoj kiu administris la justecon en la senjoraj landoj, en Portugalio.
  3. "Farol Paulistano", brazila imperia periodaĵo
  4. 2-a de decembro estas la naskiĝdato de la brazila imperiestro Dom Petro la 2-a (1825-1841).