José Joaquim Carneiro de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Joaquim
Carneiro de Campos
(1768-1836)
Bildo de la Markizo de Karavelas
Bildo de la Markizo de Karavelas
Persona informo
Naskiĝo 4-a de marto 1768
en Salvador, Bahio
Morto 8-a de septembro 1836
en Rio-de-Ĵanejro, Rio-de-Ĵanejrio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Monaĥejo de São Bento, Salvador, Bahio
Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Joaquim Carneiro de Campos (1768-1836) (Vale da Porca, Portugalio, 4-an de marto 1768 - São Paulo, 8-an de septembro 1836) estis brazila nobelo kaj politikisto. Li partoprenis en la administrado de la Brazila Imperio post la abdiko de la imperiesto Petro la 1-a. Kune kun la senatano Nicolau Pereira de Campos Vergueiro kaj brigado-generalo Francisco de Lima e Silva, ili formis la Provizoran Trioblan Regecon kiu administris la Brazilan Imperion inter la 7-an de aprilo 1831 kaj la 17-an de julio 1831.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de José Carneiro de Campos, kampara posedanto kaj komercisto, naskita en la portugala provinco "Entre Douro e Minho", kies familio ekloĝis en Bahio. Lia patrino nomiĝis Custódia Maria do Sacramento, naskiĝis la 10-an de aprilo 1743 kaj edziniĝis al José Carneiro de Campos en la 2-a de julio 1769. Ili havis dek gefilojn, ses knaboj kaj kvar knabinoj.

Karnejro de Kampos eniris la Monaĥejon de São Bento, en Salvador, en 1782, kie li finis siajn studojn kaj ricevis Sanktajn Ordenojn sen, tamen, resti en la profesio. Li studis matematikon kaj diplomiĝis pri teologio kaj juro en Koimbro. Inter la jaroj 1796 kaj 1801, li estis preceptoro de la infanoj de Rodrigo de Sousa Coutinho (1755-1812), la Grafo de Linhares, elstara politika figuro, ministro por Eksterlandaj Aferoj kaj Transmaraj teritorioj.

Li komencis sian karieron kiel oficialulo en la Ŝtata Sekretariejo de Financo, estinte nomumita direktoro de la Komerca Sekretariejo de la Regno, instalita en Rio-de-Ĵanejro kun la alveno de la reĝa familio al Brazilo. En 1816 li ekoficis la pozicion de sekretario de la fondo de la studoj ĉe la Universitato de Koimbro kaj, baldaŭ antaŭ la reveno de Dom Johano la 6-a al Portugalio, en 1821, estis al li atribuita la "Konsilio de Financo".

La Provizora Triobla Regeco estis administrado en la Imperio de Brazilo, kiu daŭris ekde la 7-an de aprilo 1831 ĝis la 17-an de julio 1831.

Dum la komenco de la regeco de Dom Petro la 1-a, li partoprenis en la grupo komisiita je ekzamenado de la Publika Trezoro kaj proponado de rimedoj por sanigi la administradon. Membro de la "Framasona Loĝio de la Apostoleco", direktita de José Bonifácio, li estis elektita en 1823 deputito por la provinco Bahio al la Konstitucia Asembleo kunvokita de Dom Pedro. Li sukcedis al José Bonifácio ĉe la Sekretariejo de la Imperiaj Negocoj kaj Eksterlandaj Aferoj, kiam la fratoj Andrada estis ekoficigitaj de siaj postenoj, en julio 1823.

Li estis kontraŭ la dissolvo de la Konstitucia Asembleo, kiu okazis la 11-an de novembro 1823, kaj lasis la registaron kiel formo de protesto. Defendanto de la monarkio kaj de la libereco de la popoloj, li estis elektita unu el la dek nomoj por formi la Ŝtatan Konsilantaron, komisiita de la redaktado de la Konstitucio-projekto kiu estus koncedita de la Imperiestro la 25-an de marto 1824.

Li estis senatano por Bahio (1826), estis ĉe la fronto de la Sekretariejo de Ŝtato por la Aferoj de Justico (1826-1829) kaj de la ministerio de la Empiro (1829-1830), retiriĝante de la pozicio pro malsano. En 1831 li prezidis la kunsidon en kiu Dom Pedro prezentis sian abdikon. Li estis membro de la Provizora Triobla Regeco, kune kun senatano Nicolau Pereira de Campos Vergueiro kaj brigado-generalo Francisco de Lima e Silva.

Ĉe la gvidado de la Sekretariejo de Ŝtato por la Negocoj de la Imperio, li aprobis la statutojn de la "Societo pri Medicino", kiu nomumis lin honora membro. Li ricevis honorojn de aliaj sciencaj societoj kiel la "Akademio pri Industrio Agrikultura Manufaktura kaj Komerca", en Parizo, kaj pro tio, li sankciis iliajn statutojn. Respektata pro siaj akordigaj kvalitoj, li estis favora al la foriro de José Bonifácio el la pozicio kiel kuratoro de Dom Petro la 2-a, post la abdiko de lia patro, kaj voĉdonis por la dumviveco de la Senato, en 1832.

Li ricevis la titolojn de vicgrafo kaj markizo de Karavelas, omaĝita per la insigno de eminentulo de la Ordoj de la Kruzejro, de Kristo, de la Fera Krono de Aŭstrio kaj Nia Sinjorino de la Koncepto de Vila Viçosa. Li mortis en Rio-de-Ĵanejro la 8-an de septembro 1836.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]