Nicolau Pereira de Campos Vergueiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolau Pereira de
Campos Vergueiro
(1778-1859)
Bildo de la Senatano Vergejro, pentrita de Domenico Failutti (1872-1923)
Bildo de la Senatano Vergejro, pentrita de Domenico Failutti (1872-1923)
Persona informo
Nicolau Pereira de Campos Vergueiro
Naskiĝo 20-an de decembro 1778
en Vale da Porca, antikva Distrikto de Chacin, hodiaŭ Macedo de Cavaleiros, en provinco "Traz-os-Montes", Portugalio
Morto 17-an de septembro 1859
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco BraziloReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Familio
Patrino Clara vd
Edz(in)o María Angêlica de Vasconcellos vd
Infanoj Carolina Pereira de Campos Vergueiro • Luís Pereira de Campos Vergueiro • Angêlica Joaquina de Campos Vergueiro • José Pereira de Campos Vergueiro • Antõnia Eufrosina Pereira de Campos Vergueiro • María do Carmo Pereira de Campos Vergueiro • Francisca Pereira de Campos Vergueiro • Anna Pereira de Campos Vergueiro • Nicolau José de Campos Vergueiro • Joaquim Pereira de Campos Vergueiro vd
Profesio
Alia nomo Senador Vergueiro vd
Okupo politikisto • sklavokomercisto • large estate owner vd
Aktiva en San-PaŭloRio-de-Ĵanejro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolau Pereira de Campos Vergejro (1778-1859) (Vale da Porca, Portugalio, 20-an de decembro 1778 - São Paulo, 17-an de septembro 1859) estis brazila kafofarmisto kaj ŝtatestro. Li estis pioniro en la efektivigo de libera laborantaro en Brazilo alportante la unuajn eŭropajn enmigrintojn por labori en la Ibikaba bieno, kiun li posedis. La kontrakto estis preparita fare de Vergejro mem, establante proprieton de la produktado kaj aliajn iniciatojn, plejparte de ekspluata naturo. Fronte al tio, la enmigrintoj laborantaj en la ĉefa posedaĵo de Vergejro, la Ibicaba bieno, ribelis sub la gvido de Thomas Davatz, svisa enmigrinto kaj religiestro, kiu instigis la enmigrintajn laboristojn kreskigi sian ambicion fariĝi malgrandaj aŭ mezgrandaj terposedantoj, ĉar ili imagis, ke ili estos, kiam ili estus forlasintaj Eŭropon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vergejro estis naskita la 20-an de decembro 1778 en Vale da Porca, antikva Distrikto de Chacin, hodiaŭ Macedo de Cavaleiros, en provinco "Traz-os-Montes", en Portugalio, filo de Luiz Bernardo Pereira Vergejro kaj Clara Maria Borges Campos. Li diplomiĝis pri juro ĉe la Universitato de Koimbro, en 1801. La junulo translokiĝis al Brazilo, en 1803, kun la aĝo de 25 jaroj kaj rapide eniris la plej gravajn politikajn kaj ekonomiajn sferojn en la provinco San-Paŭlo. La 2an de aŭgusto 1804 li edziĝis al Maria Angelica de Vasconcellos (1790-1890), filino de kapitano José de Andrade e Vasconcellos, en la Sé Katedralo Arkivigite je 2023-03-02 per la retarkivo Wayback Machine. Li laboris kiel advokato ĉe la forumo de San-Paŭlo, posteno kiun li tenis ĝis 1815.

La Bieno Ibikaba, lokita en urbo Limejra, San Paŭlo, antikva kafoplantejo dum imperia Brazilo.

En 1807 Vergejro akiris, en partnereco kun sia bopatro, du leŭgojn da terspacon en Pirasikaba, kie li fondis la Engenho do Limoeiro, kies unua administranto estis lia frato João Manuel Vergejro. Sep jarojn poste, li akiris novan tergrundon en partnereco kun sia bopatro. Kun dimensioj je tri kvadrataj leŭgoj, Monjolinho, kiel ĝi estis nomita, situis en Campos de Araraquara, Piracikaba, ŝtato San-Paŭlo, kaj estis destinita por brutobredado. Iom da tempo poste, Vergejro iĝis la sola posedanto de la du teroj.

En 1813 li estis nomumita konsilisto de la Urba Konsilantaro de San-Paŭlo. Li estis juĝisto de tergrundoj ĝis 1816, kiam li translokiĝis al Pirasicabo, en partnereco kun brigado-generalo Luís Antônio de Sousa (1746-1819), li akiris teron en la regiono de Rio Claro. En 1821, antaŭtage de la sendependiĝo de Brazilo, Vergejro iĝis membro de la provizora registaro de la provinco de San-Paŭlo. Li tenis aliajn postenojn en la provincoj San-Paŭlo kaj Minas-Ĝerajso. Partopreninte la konstitucian asembleon de 1823 kiu redaktis la unuan brazilan konstitucion kiel reprezentanto de la provinco San-Paŭlo, kune kun la fratoj Antônio Carlos Ribeiro de Andrada, José Bonifácio de Andrada e Silva kaj Martim Francisco Ribeiro de Andrada, kiuj estis arestitaj post la dissolvo de la asembleo.

La Provizora Triobla Regeco estis administrado en la Imperio de Brazilo, kiu daŭris ekde la 7-an de aprilo 1831 ĝis la 17-an de julio 1831.

Li estis senatano kaj, kun la abdiko de imperiestro Petro la 1-a la 7-an de aprilo 1831, li estis elektita reganto por la Provizora Triobla Registaro kune kun Francisco de Lima e Silva (1785-1853) kaj José Joaquim Carneiro de Campos, ĉar la heredinto de la imperiestro, la juna Petro la 2-a, estis nur 5-jara kaj tiel ne povis regi. Li partoprenis de la kabineto de ministroj la 13-an de septembro 1832, ekoficante en la posteno kiel Ministro kaj Ŝtata Sekretario por la Eksteraj aferoj de la Imperio ĝis la 23-an de majo 1833 kaj la Ministerion de la Trezoro ĝis la 14-an de decembro 1832. Li okupis la Ministerion pri Justico en la 22-a de majo, kies kabineto, estis organizita fare de Manuel Alves Branco, dua Vicgrafo de Karavelas kaj, sur provizora bazo, la Ministerion de la Empiro.

Li estis senatano dum dek sinsekvaj periodoj. Kiel parlamentano, li ĉiam defendis liberalajn kaj kontraŭsklavemajn poziciojn. En la 1840-aj jaroj kaj 1850-aj jaroj, li iniciatis la enkondukon de eŭropaj enmigrintoj al siaj kafbienoj en Limejra kaj bieno Angélica, nomita omaĝe al la edzino de Vergejro.

El 1847 pluen, Vergejro instigis la enmigradon de eŭropaj familioj por labori en sia kafbieno en Limejra. Li pagis la vojaĝon de la enmigrintoj sed, kiam ili alvenis en Brazilon, ili estis en ŝuldo. La ŝuldo pro servosistemo estis adoptita kaj la enmigrintoj devis labori senpage en la kafplantejoj. Iliaj elspezoj akumuliĝis kaj povis esti pagitaj post la rikoltoj, plejofte, tamen, la enmigrintoj devis preni pruntojn kun troigitaj interezoprocentoj, generante ciklon de ŝuldoj. Krome, ili estis devigitaj aĉeti siajn nutraĵojn de la magazenoj de la bieno ĉe altaj prezoj. Tiuj cirkonstancoj baldaŭ kondukis al reĝimo de duonsklaveco.

Tio kondukis al la Ibikaba Ribelo aŭ la Ribelo de la Partneroj, en 1856, kiu havis internaciajn konsekvencojn, tiel ke la prusa registaro devis interveni kaj malpermesis la enmigradon al Brazilo. Kun la fiasko de la servosistemo pro ŝuldo, farmistoj komencis pagi fiksan sumon por la laboro de la enmigrinto, eĉ monatan salajron. Salajrata laboro estis lanĉita en Brazilo kaj afrika sklaveco komencis plimalboniĝi ĝis ĝi estis laŭleĝe aboliciita en 1888.

La libro titolita "Memórias de um colono no Brasil", verkita de la iama svisa koloniano de la Ibicaba Bieno, Thomas Davatz (1815-1888), elmontris la terurajn laborkondiĉojn de la enmigrintoj en kafplantejoj. El 1870 pluen, la brazila registaro komencis financi la transporton kaj komencan loĝejon de enmigrintoj. En tiu tempo, socioj protektantaj enmigradon estis formitaj por instigi pli da eŭropaj enmigrintoj por veni al la lando.

Vergejro mortis la 18an de septembro 1859 en Rio-de-Ĵanejro. Lia korpo estis entombigita en al Tombejo São João Batista en Rio-de-Ĵanejro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]