José Bonifácio de Andrada e Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Bonifácio de Andrada e Silva
Persona informo
José Bonifácio de Andrada e Silva
Naskiĝo 13-an de junio 1763 (1763-06-13)
en Santos
Morto 6-an de aprilo 1838 (1838-04-06) (74-jaraĝa)
en Niterói
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Familio
Patro Bonifácio José Ribeiro de Andrada vd
Gefratoj Antônio Carlos Ribeiro de Andrada Machado e Silva vd
Edz(in)o Narcisa Emília O'Leary vd
Parencoj José Bonifácio the Younger vd
Profesio
Alia nomo Americo Elysio • Américo Elísio vd
Okupo ŝtatreprezentanto • poeto • natursciencisto • mineralogo • diplomatopolitikistoverkistogeologo • universitata instruisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Bonifácio de ANDRADA e SILVA [ĵoZE boniFAsjŭ djanDRAdaj SILva], alinomata Patriarko de Sendependo (naskiĝis en Santos, Brazilo la 13-an de junio 1763, mortis en Paquetá, Rio-de-Ĵanejrio la 6-an de aprilo 1838) estis naturalisto kaj politikisto brazila.

En 1777 li iris al San-Paŭlo, lernis gramatikon, retorikon kaj filozofion. En 1780 li vojaĝis al Portugalio por studi en Universitato de Coimbra "Natura Filozofio" kaj "Eklezia Juro", en kiuj diplomitiĝis en 1787 kaj 1788.

José Bonifácio fakuliĝis pri mineralogio kaj iĝis ano de Academia Real de Ciências (Reĝa Akademio de Sciencoj) de Lisbono en (1789), de kiu estis dumviva sekretario ekde (1812).

De 1790 ĝis 1800 li vojaĝis tra la Eŭropo per stipendio de la portugala registaro, kaj studis en multaj eŭropaj universitatoj. Kiam li revenis al Portugalio li estis nomita profesoro pri metalurgio kaj tuj poste estis nomita "Ĝenerala intendanto de minoj kaj metaloj de la Regno" per la Reĝa Ĉarto de 18-a de majo de 1801. Li estis ano de la "Kortumo de la Minoj", administranto de karbaj minoj de Buarcos kaj direktoro de la "Reĝa Laboratorio de la Monetfarejo".

Dum la Duoninsula Milito eniris la portugalan armeon kaj batalis kontraŭ Napoléon Bonaparte kiel kolonel-leŭtenanto.

Reiris al Brazilo en 1819, kie li amikiĝis al princo Petro kaj estis unu el la homoj kiuj laboris por la brazila sendependo. Tiam li iĝis vic-provincestro de San-Paŭlio en 1821.

Post la brazila sendependo (1822) li fariĝis "Ministro de Internlando kaj de la Fremdaj Aferoj". Li elektiĝis ankaŭ deputito al Konstitucia Asembleo. Pro liaj liberalaj ideoj, li estis eksigita de Ministerio en julio de 1823. Kiam la imperiestro dissolvis la asembleon en novembro, li estis arestita.

Pune ekzilita al Francio en 1823, tie li vivis ĝis 1829, kiam la imperiestro rezignis la kronon kaj nomis lin, en 1831, zorganto de la princo Petro la 2-a. Denove arestita, post puĉo, en 1823 de la reganto Diogo Antônio Feijó, li finis sian vivon arestita en la insulo Paquetá.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1814-1815 - Memória minerográfica da serra que decorre de Santa Justa até Santa Comba e suas vizinhanças na província do Minho (Museu Paulista, Coleção José Bonifácio, Doc. 290).
  • 1815 - Sobre a necessidade e utilidade do plantio de novos bosques em Portugal.
  • 1816 - A Primavera.
  • 1817 - Memória sobre a nova mina de ouro da outra banda do Tejo.
  • 1818 - Memória sobre as pesquisas e lavra dos veios de chumbo de Chacim, Souto, Ventozello, e Villar de Rey na província de Trás-os-Montes.*1825 - Poesias Avulsas
  • s/d - Memória minerográfica sobre o distrito metalífero entre os rios Alva e Zêzere (Museu Paulista, Coleção José Bonifácio, Doc. 291.)