Teresina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresina
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Nordorienta regiono
Subŝtato  Piaŭio
Mezoregiono Centro-Norte Piauiense (1998-2017)
Mikroregiono Teresina (1998-2017)
Fondita 1852
Poŝtkodo 64000-000
Telefonkodo 086
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 868 075  (2020) [+]
Loĝdenso 628 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 5° 6′ S, 42° 48′ U (mapo)-5.0949-42.8042Koordinatoj: 5° 6′ S, 42° 48′ U (mapo) [+]
Alto 101 m
Areo 1 381,98 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Teresina (Brazilo)
Teresina (Brazilo)
DEC
Teresina
Teresina
Situo de Teresina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Teresina [+]
vdr

Teresina estas la ĉefurbo de la subŝtato Piaŭio (Piauí) en la nordorienta regiono de Brazilo, 72 ĝis 101 metrojn super la marnivelo. Laŭ la stato de 2020 en la urba municipo vivis 868 075 loĝantoj[1] (en 2016 en estis 847 430 loĝantoj) sur areo de 1 381,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 628 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 569 283. La teritorio havas komunan limon kun União, Timon, Demerval Lobão, Curralinhos, Lagoa do Piauí, José de Freitas, Nazária, Altos, Caxias, Monsenhor Gil, Palmeirais kaj Pau d'Arco do Piauí.

Esperanto en Teresina[redakti | redakti fonton]

La pioniro en 1939 estis s-ro Francisco Cezar de Araújo, poligloto, instruisto pri la latina, angla kaj franca lingvoj en liceo.

Tiam, José Ribamar de Freitas, lernanto de la liceo, iris en la hejmon de tiu instruisto nur por aŭdi diskojn en la Lingvo Internacia; tiujn gramofondiskojn devenintajn el Britio, la instruisto Cezar de Araújo petis de Brazila Spiritisma Federacio.

Aŭdinte la diskojn per gramofono, la junulo José de Ribamar Freitas tuj interesiĝis pri la zamenhofa lingvo kaj ĝin memlernis per la libro “Esperanto sem mestre”, de Francisko Valdomiro Lorenz. Poste, li instruis Esperanton al diversaj gelernantoj.

José Ribamar de Freitas estis instruisto pri portugala kaj franca lingvoj en gimnazio Leão XIII, kolegio Sankta Koro de Jesuo kaj en aliaj lernejoj de Teresina; profesoro pri puna juro kaj jurmedicino en federacia universitato de Piaŭio; direktoro de la Centro pri Homaj Sciencoj de la Universitato; direktoro de la Sekretariejo pri Federacia Justico. Nuntempe li estas konsilanto de la Supera Lernejo pri Advokateco kaj membro de Piaŭia akademio pri jura beletro.

En la kvardekaj jaroj lernis la Lingvon Internacian: Raimundo Wall Ferraz, kiu estis urbestro de Teresina trifoje, Humberto Machado Coelho kaj prof-o Vitorino.

Nur en 1958 estis fondita la unua Esperanto-Grupo en Teresina: “Instituto Piauiense de Esperanto”. La estraranoj de tiu grupo estis: Antônio de Pádua Soares, Eugênio Doin Vieira kaj Raimundo José do Nascimento.

Ĉar la grupanoj disiĝis, post 1963, la unua Esperanto-Grupo de Teresina, kvankam oficiale ankoraŭ ekzistas, bedaŭrinde estas neaktiva. Ankoraŭ en 1963, strato en kvartalo “Monte Castelo”, de tiu ĉi ĉefurbo, ricevis la nomon “Rua Esperanto”. La dekreto estis de la urbestro Hugo Bastos, kiu akceptis peton de la urba konsilanto Carlos de Melo Lobo.

Sed gravan eventon okazigis en la urbo “Instituto Piauiense de Esperanto”: La 7-an Nordorientan Kunvenon de Esperanto” (jaro?). Partoprenis en tiu kunveno delegitaro el Ceará, Paraíba kaj el aliaj subŝtatoj de Nordorienta Regiono.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]