Belém

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Belém
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

Flago Blazono
urbego • milionurbo • municipo de Brazilo • provinca ĉefurbo
Datreveno 12-a de januaro
Fondiĝo 1616
Nomo de la loĝanto belenense ou belemense
Moto "Os estados do norte estão conosco e nos seguem"
Urbestr(in)o Zenaldo Coltinho (Brazila Laborista Partio) ĝis 2021
Situo
Situo de Belém
Situo de Belém
Subŝtato Parao
Mezoregiono Belém
Mikroregiono Belém
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 1.065,00 km²
Loĝantaro 1.437.600 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 1.349,80 loĝ./km²
Alteco 10 metroj
Klimato ekvatora
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,806 2000 [2]
MEP R$ 12.520.322.000 (22) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 8.765,00 2006 [3]
vdr

Belém (Belejn), ofte esperantigita Belemo, fondita en 1616, estas municipo kaj ĉefurbo de la Brazila subŝtato Parao. La portugala loknomo signifas: Bet-Leĥem.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Belém situas en nord-orienta parto de la lando iom proksime de Amazonas laŭ rivero Pará. Ĝi troviĝas 10 metrojn super la marnivelo. La municipo havas areon de 1.064,9 Km2 kaj pro tio estas unu el la plej malgrandaj municipoj en Parao). Ĝi havas 1.342.202 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Belém fondiĝis en 1616 fare de portugaloj, kiel frua eŭropeca urbo. Nur en 1775 ĝi estis parto de Brazilo. Estas urboparto, kiu gardis la koloniajn konstruaĵojn, en alia parto nubskrapuloj formiĝis.

La tragedio de Brigo Palhaço, ankaŭ nomata masakro de Brigo Palhaço, estis evento de la historio de Parao, okaziĝinta en Belém en 1823, en la kadro de la Brazila sendependigo (1822-1825). Entute pereis 252 sufokitaj kaj senaerigitaj viroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Belém havas tropikan klimaton. Estas unusola sezono, ĉiam konstante estas varmo kun pluvo. Jare pluvas po 2439 mm. La temperaturo apenaŭ varias, tage estas ĉirkaŭ 30 'C, nokte 20 'C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Belém[redakti | redakti fonton]

Nuno Álvares Rodrigues, konata pere de la pseŭdonimo “La Forgesito”, naskiĝis la 25-an de julio 1865 en Pará. Li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Rio de Janeiro kaj vivtenis sin kiel kirurgiisto de la Brazila Mararmeo. En Belém li kreis kaj estis la unua prezidanto de du Esperanto-grupoj: “Norda Matena Stelo” (1909) kaj “Energio” (1921). Li forpasis la 11-an de novembro 1922.

Eble, post lia forpaso, malaperis Esperanto en Belém, kaj Carlos B. de Souza estas la dua esperantista pioniro tie, kie li ekloĝis en 1937 (antaŭe li estis vivinta eble en urbo Rio de Janeiro).

Ĉirkaŭ 1945 Francisco Falcão movadis tie.

Post tio, ne estas multaj informoj pri la movado en Belém.

En 2009 Pekim Tenório Vaz estas, eble, la ĉefa aktivulo en Belém.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]