Palmas
| Urbo Palmas | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| municipo de Brazilo • urbego | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Datreveno | 20-a de majo | ||||
| Fondiĝo | 1989 | ||||
| Nomo de la loĝanto | palmense | ||||
| Moto | "Essa terra é nossa" | ||||
| Urbestr(in)o | Carlos Amastha (socialista) ĝis 2016 | ||||
| Situo | |||||
| Subŝtato | Tokantinso | ||||
| Mezoregiono | Oriental do Tocantins | ||||
| Mikroregiono | Porto Nacional | ||||
| Najbaraj urboj | Ne disponebla | ||||
| Geografiaj aspektoj | |||||
| Areo | 2.218,90 km² | ||||
| Loĝantaro | 184.010 loĝ. 2009 [1] | ||||
| Loĝdenso | 82,90 loĝ./km² | ||||
| Alteco | 280 metroj | ||||
| Klimato | tropika | ||||
| Horzono | UTC-3 | ||||
| Sociaj indikiloj | |||||
| IHD | 0,800 2000 [2] | ||||
| MEP | R$ 1.961.325.000 (176) - 2006 [3] | ||||
| MEP per capita | R$ 8.879,00 2006 [3] | ||||
| Administrado | |||||
| Poŝtkodo | 77060-000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 302 692 (2022) [+] | ||||
| Loĝdenso | 136 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 10° 11′ S, 48° 20′ U (mapo)-10.188611111111-48.333611111111Koordinatoj: 10° 11′ S, 48° 20′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 230 m [+] | ||||
| Areo | 2218,943 km² (22 189 4.3 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Palmas estas urbo de Brazilo, Ĝi estas la ĉefurbo de norda subŝtato Tocantins (esperante Tokantinso). Palmas havas 208.165 loĝantojn.
Post la proklamo en 1988 de la nova ŝtato Tocantins, kiu estis apartigita de la ŝtato Gojaso, la urbo de Palmas estis fondita la 20-an de majo 1989 por funkcii kiel la ĉefurbo de la nova subŝtato. La urbo estis dezajnita simile al la ĉefurbo de Brazilo - Braziljo.
La urbo situas je alteco de 230 metroj super la marnivelo. En 2002 finiĝis la konstruado de la hidrelektra centralo Lajiado kaj de la akvorezervujo, kiu nutras ĝin. Tiu rezervujo kreis multajn strandojn por la urbo kaj rivero kiu fluas proksime, super kiu la 8-kilometra-longa Ponte de Amizada Presidente Fernando Henrique Cardoso Bridge estis konstruita.
En la urbocentro, sur Placo de Sunfloro (portugale Praça dos Girassóis), troviĝas la subŝtata registaro kaj municipaj konstruaĵoj.
En 2002, la flughaveno de la urbo estis inaŭgurita 20 kilometrojn de la urbocentro.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009 .
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 11 de oktobro 2008 .
- ↑ 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009 .
| ||||||




