Tokantinso
Aspekto

| Tokantinso | |
|---|---|
| portugale Tocantins | |
| Flago de Tokantinso | Blazono de Tokantinso |
| federacia unuo de Brazilo | |
| Himno: Himno de Tokantinso | |
| Nomo de la loĝanto: tocantinense | |
| Situo | |
| - Regiono | norda |
| - Limnajbaroj | Gojaso, Mato-Groso, Parao, Maranjo, Piaŭio kaj Bahio |
| - Mezoregionoj | 2 |
| - Mikroregionoj | 8 |
| - Municipoj | 139 |
| Ĉefurbo | Palmas |
| Registaro | Nuntempa |
| - Ŝtatestr(in)o | Mauro Carlesse () (ekde 22-a de marto 2018) |
| Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
| - Ŝtatestr(in)o | Marcelo Miranda (PMDB) |
| - Vicŝtatestr(in)o | Claúdia Lelis (verda) |
| - Federaciaj deputitoj | 8 |
| - Ŝtataj deputitoj | 34 |
| Areo | |
| - Entute | 278 420,7 km² (10º)[1] |
| Loĝantaro | 2017 |
| - proksimume | 1 550 194 loĝ. (º) |
| - Loĝdenso | 6 loĝ./km² (º) |
| Ekonomio | 2019 |
| - MEP | R$ 17 240 milionoj (42º) |
| - MEP po kapo | R$ 12 461 (715º) |
| Sociaj indikiloj | 2010 |
| - IHD | 0,699 (14º) – meza |
| - Vivdaŭro | 71,6 jaroj (16º) |
| - Analfabetismo | 11,88% (17º) |
| Horzono | UTC-3 |
| Klimato | tropike seka kaj tropike humida Aw, Am |
| Mallongigo | BR-TO |
| Retejo | http://portal.to.gov.br |
Tokantinso (portugale Tocantins) estas subŝtato en la nordo de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Palmas. Ĝia nomo deriviĝas de samnoma rivero.
Laŭ la stato de 2017 en la subŝtato vivis 1 550 194 loĝantoj sur areo de 278 420,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Parao, Maranjo, Piaŭio, Bahio, Gojaso kaj Mato-Groso.
En 1988 ĝi pro federacia decido disiĝis de la ŝtato Gojaso.
En tiu subŝtato situas la plej granda riverinsulo de la mondo, Ilha do Bananal (Bananara Insulo).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine (portugale)
| ||||||||||



