Ŝablono-Diskuto:Informkesto brazila subŝtato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nova kodo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aktualigis {{Informkesto Brazila subŝtato}} laŭ ĝia proveja versio. La testoj montras, ke ĝi plu funkcias. Mi faris la jenajn ŝanĝojn:

  • forigo de superfluaj CSS-formatoj el la kodo,
    • aldono de la klaso "infobox" anstataŭ tio,
  • anstataŭigo de <font color="gray">teksto</font> per <span style="color:gray">teksto</span>, ĉar tio estas la preferinda kodo,
  • forigo de la ĉirkaŭanta <div>-etikedo,
  • korekto de kelkaj eraretoj,
  • rearanĝo de la afero pri la koordinatoj. Por koordinatoj ene de la informkesto nun estas uzata la ŝablono {{koordinato}}, dum kio tute malgravas, ĉu oni uzas la parametrojn latitudo kaj longitudolatG, latM, latS, latP, lonG, lonM, lonS kaj lonP.

Tamen la ekzemplo nur montras la duopajn parametrojn por koordinatoj, ĉar tio estas la preferinda varianto. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 21 Jun. 2013 (UTC)

@Tlustulimu:: Saluton, ankaŭ ĉi-tie necesas ion adapti. Forigi misajn ruĝajn ligilojn pri mankaj apartaj artikoloj de subŝtataj blazonoj kaj flagoj tute ne eblas, ĉar la parametroj "mus_infO_flago" kaj "mus_infO_blazono", kion ajn signifu "mus_infO_", estas nepraj. Forigi aŭtomatan ligon ĉe "himno" probable simplas, tiel ke - se iam ajn ekestos aparta e-lingva artikolo pri subŝtata himon - eblas simple en la informkesta parametro mem noti la internan ligilon. Sed estas multaj pliaj misoj: malĝustaj majuskloj meze de vortoj, kaj multe tro da ruĝaj ligiloj. Evidente la homo kiu komencis tiun-ĉi brazilan projekton, havis altajn esperojn ke li/ŝi mem aŭ la "tutmonda esperantistaro" tuj kreos amasojn da artikoloj pri listoj de subŝtatoj laŭ areo/loĝantaro/loĝdenso, listojn de la subŝtatestroj de ĉiuj subŝtatoj kaj multon plian (vidu kiom da ruĝo estas ekzemple en la informkesto de la subŝtato San-Paŭlo), sed poste malaperis la entuziasmo, kaj nun la konstrueĵo jam ekde almenaŭ la jaro 2009 estas nefinita ruino. Se vi pretas, mi tre petus vin ankaŭ ĉi-tie kritike trarigardi la funkciojn, kaj forĵeti balaston. ThomasPusch (diskuto) 21:01, 27 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite: La ŝablono en ĝustaj minuskloj nun nomiĝas "informkesto brazila subŝtato". Aldone ee plu uziĝas la originaj, ekzotikaj parametroj "mus_infO_flago" kaj "mus_infO_blazono", kaj la ŝablono ne plu aŭtomate aldonas ruĝajn ligilojn pri neekzistaj artikoloj pri la subŝtataj flago, blazono kaj himno. Se ekzistas artikolo, eblas mem enmeti la internajn ligilojn en parametroj "info_flago", "info_blazono" kaj "himno". ThomasPusch (diskuto) 11:55, 4 Feb. 2016 (UTC)